MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

INTERETNAJ RILATOJ

Vivi ĉe la marĝenoj

Karakterizas la okcidentan parton de Makedonio, loĝatan de albanoj, granda ekonomia stagnado. Ekde 1991 mankas ŝtataj investaĵoj kaj industriaj entreprenoj, ankaŭ do la eblo eksporti. Viglas nur kafejoj, restoracietoj kaj vetludejoj.

Estiĝas senlaboreco ĉefe ĉe la junularo, kiu provas sin savi eksterlande, eĉ en Irako kaj Afganio. Samtempe kreskas la kvanto de murdoj kaj ŝteloj, narkotismo kaj aliaj tiaj fiagoj. Psikologie suferas la popolo pro deprimado, psikaj traŭmatoj kaj diversaj neŭrozoj.

Albanoj senpacience atendas la someron, kiam revenas hejmen elmigrintoj, kies bonstato ofte ne brilas. La mono alportita de la revenintoj estas tamen deponita en bankoj regataj de slavomakedonoj.

Geedziĝi

Ankaŭ la kultura vivo apenaŭ floras. Mankas bibliotekoj, modernaj librovendejoj, teatroj kaj kinejoj. Sen ili la junularo estas devigita pasigi la tempon en kafejoj. Pluraj junuloj estas tentataj geedziĝi eksterlande nur por akiri azilon.

Junaj diplomitoj de la universitatoj apenaŭ trovas laborpostenojn, aparte en ŝtataj institucioj. Tetovo havas du universitatojn, unu ŝtatan kaj unu privatan, sed la urbo aspektas morta. Ĝi estas sen trinkebla akvo, biblioteko, teatro, bazaroj, sportejoj, industrioj kaj financaj institucioj.

Tie antaŭ nelonge oni anoncis liberan ekonomian areon. Ĝi tamen ne realiĝis. Kontraste, en Skopje kaj en la orienta parto de la lando oni konstruas kaj rekonstruas sportajn kaj aliajn kulturajn ejojn.

Geto

Industrio kaj ekonomio kuŝas en la manoj de slavomakedonoj. Ĉiuj produktaĵoj estas serbaj aŭ slavomakedonaj, inkluzive de agrikulturaĵoj. Albanoj fariĝis do popolo koloniita, ekzistanta kvazaŭ en geto ĉe la marĝenoj de ekonomiaj kaj financaj procezoj.

Argumenteblas, ke temas pri celata politiko de la reganta slavomakedona partio VMRO-DPMNE por subigi la albanojn, devigi ilin silenti, inter si kvereli, rezigni pri politikaj postuloj kaj fine elmigri.

Folkloro

Ekskluditaj de ŝtataj institucioj, kaj sen naciaj kulturaj institucioj, albanoj en Makedonio povas sin okupi nur pri artismaj asocioj, folkloraj grupoj kaj popolaj dancoj kaj kantoj. En aliaj landoj folkloro memorigas pri la pasinteco; por albanoj en Makedonio ĝi signifas „la evento de la jaro”.

Solvo troveblos eventuale kadre de integriĝo de Makedonio en Eŭropa Unio. Tamen en la lastaj ses jaroj nek pliboniĝis la interetnaj problemoj, nek proksimiĝis Makedonio al EU aŭ al NATO.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17