MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NORVEGIO

Freneza, ne; celkonscia, jes.

La 24an de aŭgusto, 13 monatojn post la atencoj kontraŭ ministerio en Oslo kaj junulara tendaro en Utøya, kie estis mortpafitaj dekoj da homoj, ĉefe gejunuloj, Norvegio senpeziĝe elspiris.

Anders Behring Breivik (33), la amasmurdinto, estas deklarita respondec-kapabla kaj punebla. Longe regis dubo, kiam du psikiatroj konkludis, ke li estis paranoje skizofrenia kaj psikoza dum la fifaroj kaj tial ne respondeckapabla.

Tio kaŭzis miron kaj konsternon ĉe la transvivantoj kaj la parencoj de la viktimoj, en fakmedioj de psikiatroj kaj ne malplej en amaskomunikiloj kaj inter la norvega publiko. Kreskis la maltrankvilo, kiam eĉ la respondeca jurmedicina komisiono aprobis la raporton sen esencaj komentoj.

Falsa konvinko

Ankaŭ Breivik mem timis antaŭ ĉio trafi „frenezulejon” (kvankam en la praktiko ĝi funkcius simile kiel karcero). La psikiatroj trovis, ke Breivik suferas pro falsa konvinko, ke li havas personan mision batali por savi Eŭropon kontraŭ islama invado.

Ili trovis krome, ke baze motivas lin ne la ideologio, sed nura murdemo post tuttempa okupiĝo pri la interreta militludo World of Warcraft („Mondo de militarto”) dum pli ol jaro (9000 horoj).

Tamen ĉu psikoza? Ĉu li ne dum jaroj sisteme planis siajn atencojn, faris ampleksajn kemiajn studojn por konstrui la bombon, aĉetis pafilojn kaj specialan municion, kiu maksimume lezu trafitan korpon, verkis 1500-paĝan kompendion pri sia ideologio?

Reĝa palaco

Ĉu li ne estis konscia pri sia agoj? Ĉu li ne libere povis ĉiam decidi, ĉu jes aŭ ne fiagi? Kvankam li ne realigis siajn intencojn ataki la reĝan palacon aŭ murdi la eksĉefministrinon, kaj kvankam la nombroj de mortigoj kaj en Oslo kaj Utøya estis tre moderaj kompare kun liaj grandskalaj planoj, li sukcesis okazigi pli da detruo kaj murdado ol iu alia unuopulo en la historio de la lando.

La karcera psikiatro ne vidis simptomojn de psika malsano. Ankaŭ ne teamo de fakuloj, kiuj observadis lin en la karcero tage kaj nokte dum tri semajnoj. El lia konduto dum la proceso pli kaj pli klariĝis, ke jen ne frenezulo, sed celkonscia politika teroristo.

En tiu konfuza situacio la tribunalo en Oslo kontraŭ normala praktiko nomumis en januaro novan psikiatran komisionon. Tiu konkludis, male al la unua, ke Breivik tute ne estis psikoza, nur suferas de perturbo de la personeco, sed estis konscia pri siaj fifaroj kaj sekve estas respondeckapabla.

Islamiĝado

Kontraste al la unua komisiono, la dua prijuĝis Breivik ne nur laŭ psikologia vidpunkto, sed konsideris ankaŭ la influon de lia ideologio, ke Eŭropo suferas islamiĝadon kaj ke en Norvegio kulpas pri tio la reganta socialdemokrata partio, kies junularo kunvenis en Utøya.

La jura proceso daŭris dek semajnojn. Oni funde trastudis la vivhistorion de Breivik ekde lia malfacila infanaĝo ĝis lia politika orientiĝo. Oni priskribis, kiel okazis ĉiu unuopa el la 77 mortigoj kaj la vundoj de la transvivantoj – pluraj multlezitaj pro la bombeksplodo en Oslo kaj pli ol 30 plurfoje pafitaj en Utøya – kaj oni ekspertizis pri la dekstrega ideologio, kiu motivis la atencojn.

Sed la tribunalo havis kiel bazon por sia prijuĝo du psikiatrajn raportojn kun tute malaj konkludoj – embarasa situacio, kiu certe havos sekvojn por la jura psikiatrio en Norvegio. La juĝistoj retiris sin du monatojn por verki sian 500-paĝan analizon, dum la tuta lando retenis la spiron.

Doloriga proceso

Ĝis la lasta momento oni timis, ke la decido de la unua komisiono estigos dubon, kiu necesigus konkludi favore al respondec-nekapablo. Tiel pledis eĉ la prokuroroj. Oni antaŭvidis, ke tiuokaze oni devos apelacii la verdikton, kun ripeto venontjare de la longa doloriga proceso.

Sed bonsanĉe ne. La juĝistoj plene refutis la argumentojn de la unua komisiono. Ni ne rajtas forstreki la krimegon kiel misfaron de mensmalsanulo. Breivik estas produkto de politika medio kun longa historio. La verdikto preskribis la maksimuman punon: 21 jaroj en strikte fermita karcero, plilongigeblan de tiam ĉiun kvinan jaron.

En la praktiko apenaŭ imageblas, ke li iam estos ellasita en la socion, tiom longe kiom li ankoraŭ kovos danĝeregajn planojn. Tiel estus ankaŭ, se li estus juĝita psike malsana kaj ne respondeckapabla. Sed Breivik ne estas pli freneza ol la krucmilitistoj de la mezepoko aŭ la multaj aliaj tra la monda historio, kiuj oferis homojn por antaŭenigi siajn ideojn.

Sekureca servo

Semajnon antaŭ la juĝista decido publikiĝis alia drameca raporto: pri la nesufiĉa prepariteco de la sekureca servo kaj de la polico, kaj ties reagoj tiun fatalan 22an de julio.

En la tempo tuj post la atakoj regis nur ŝoko kaj ĉagreno. La polico certigis, ke ĝi faris sian plejeblon en tiu kriza situacio kaj eĉ verkis raporton, kiu ne trovis multon misan. Ankaŭ la sekureca servo ne akceptis kritikon.

Sed iom post iom alsurfaciĝis malagrablaj demandoj: Kial la grandaj aĉetoj de sterko kaj kemiaĵoj ne vekis suspekton ĉe la sekureca servo? Kial la registaro ne jam efektivigis sian pli fruan decidon fermi la straton apud la registara konstruaĵo, tiel malebligante aliron de eventuala bomb-aŭto?

Helikoptero

Kial oni ne haltigis Breivik, kiam li survojis al Utøya per aŭto, kies numeron la polico sciis? Kial oni ne venigis helikopteron ĝustatempe? Kial la polico ne rekviziciis boatojn kaj tuj transiris rekte al la insulo, anstataŭ troŝarĝi boaton tri kilometrojn for, dum pludaŭris la murdado?

La raporto senkompate konfirmis tiujn kaj aliajn riproĉojn kaj listigis 31 plibonigendaĵojn (tamen konstatis ankaŭ, ke la krizaj sanservoj funkciis tute bone, kaj ke multaj helpantoj, precipe ordinaraj civitanoj, agis heroe).

Iuj komentantoj vidis paralelon kun la katastrofe manka prepariteco la 9an de aprilo 1940, kiam nazia Germanio invadis la landon. Rezulte de la senvualigoj demisiis la estro de la polica administracio kaj, pli frue, ankaŭ tiu de la sekureca servo, kaj iuj politikistoj eĉ postulis demision de la ĉefministro.

Ŝtataj organoj

Sed tiu, publike bedaŭrinte la tragediaron, deklaris, ke pli bone li restu en sia posteno kaj faru sian eblon por realigi reformojn en la koncernaj ŝtataj organoj.

Do la juĝproceso estas definitive finfarita, kaj Anders Behring Breivik estas sekure forfermita en karcero. Li ne havos kontakton kun aliaj krimuloj tie, nur kun gardistoj kaj socialaj laboristoj.

Sed restas nun tria necerteco: komputilon oni havigis al li, li povas sendi kaj ricevi retpoŝton kaj li planas verki libron. Certe oni cenzuros eventualajn instigojn al novaj teroragoj, sed ĝis tiu limo li ĝuas liberecon de sinesprimo kaj povos interkonsiliĝi kun siaj samideologianoj ekstere.

Dekstremega medio

Kaj tiaj ne mankas, kvankam malmultaj laŭdas lian uzon de perfortego. La defio nun estas: kiel eviti, ke la dekstregema medio en Interreto nutros novajn atenculojn?

La teroratencojn mem sekvis tumulta jaro da deklaroj kaj diskutoj, kiuj provokos reformojn de pluraj ŝtataj instancoj: la polico, la sekureca servo kaj la jura psikiatrio.

Konsolo tamen povas esti, ke ĉi ĉio rezultas el publikaj debatoj, kio konfirmas, ke bone funkcias la norvegaj jure bazita socio kaj nefermita demokratio.

Douglas DRAPER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17