MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Ludoj ekskludaj

Sporto min ne aparte interesas. Pro tio, loĝante ĉi-somere en la lando, kiu gastigis la olimpiajn ludojn, mi sentis min iom ekskludata de la entuziasmo, la ĝojo kaj, malpli favore, la patriotismo, kiuj akompanis la „plej grandan spektaklon sur la tero” (tiel).

Krome naŭzas min la komercismo, la kruda reklamado, sen kiuj la ludoj (same kiel ŝajne ĉiuj grandaj sportaj eventoj) ne povas nuntempe okazi. Aliflanke memorindas, ke malgraŭ la ĉieaj mecenataj (= ekspluatantaj) nomoj, la plej malavaraj subvenciintoj de la ludoj estis britaj impostopagantoj aŭ, pli ĝuste, aĉetintoj de loterio-biletoj.

Jam de jaroj loterio-profitoj nur etskale subtenas teatrojn kaj orkestrojn kaj muzeojn kaj preskaŭ ekskluzive sporton. Kaj jen paradokso.

Registaro, kiu dum la nuna financa krizo obstine rifuzas investi monon por krei laborlokojn, obstine rifuzas devigi bankojn pruntedoni monon al firmaoj, obstine rifuzas iel elspezi, nun gaje akceptas, eĉ fanfaronas, ke la loterio-monoj dediĉitaj al sporto, do la investado, kondukis al preskaŭ neimagebla brita medalo-rikolto.

Do, preskaŭ orvelece, investi en sporto bonas, investi en industrio kaj socio malbonas. Evidente estas enorma diferenco inter ĵetado de globo kaj lanĉado de monda industrio. Tamen por formi sukcesan atleton aŭ sukcesan atelieron validas la samaj principoj: nepras plani, trejni, ekipi kaj ĝenerale ebligi.

La olimpiaj ludoj do montru al la britoj, ĉefe al la politikistoj, ke elano, energio, entreprenemo kaj, fine, investado, aplikeblas tiel por ekruli la ekonomion kiel por akiri orajn medalojn.

Ili memoru same, ke malgraŭ la benoj de la ludoj (laŭdire Londono dumlude prezentis sin pli simpatie, pli amike, ol kutime), malgraŭ la evidenta plezuro, kiun ĉerpis el la ludoj milionoj da homoj en kaj ekster Britio, la olimpikaj semajnoj reprezentis insuleton da forgesemo en maro da necerteco pri laboro, salajroj, pensioj, sociaj servoj, sekureco ktp. Post la kukoj kaj cirkoj altrudas sin nepre la reala mondo.

Do ne nur pro mia malsportemo sed ankaŭ pro la paradokso kore de la ludoj mi sentis min ekskludata. Dume amuzis, iom malgajigis min, ke kolegoj kaj najbaroj, amikoj kaj eĉ familianoj riproĉetas al mi, ke mi malemas kunĝui spektaklon, kiu kunigas en paco kaj en harmonio tiom da homoj el tiom da nacioj.

Karaj, mi diris, mi estas esperantisto. Ĝuste tion – homojn kunigi, pace kaj harmonie, el ĉiuj mondopartoj – ni celas, kaj ja faras, ĉiun horon, ĉiun tagon, ĉiun monaton, ĉiun jaron. Senĉese, nelacigeble. Nerimarkite, senfanfarone. Ni ne bezonas je ĉiu kvara jaro novajn sportejojn, novajn instalaĵojn. Ni ne disponas pri senlimaj monrimedoj. Sed tamen ...

Neniu min atentis. Evidente – pli interesa la televido. Pli atentokaptaj la rekordoj, la statistikoj, la medaloj.

Neniun medalon rikoltis teamo Esperanto. Ankoraŭ ne, homoj. Ankoraŭ ne. Nur atendu.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07