MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

ISLAMOFOBIO

Rajtoj pri ritoj

Antaŭ du jaroj ni ekloĝis en „turka” kvartalo de nia urbo Antverpeno (Belgio). Tiu kromnomo datiĝas el periodo, kiam turkoj estis tie la plimulto. Intertempe la konsisto de la loĝantaro iĝis pli ekvilibra mikso de aŭtoktonoj kaj neaŭtoktonoj.

Ni ŝatas tie loĝi. La turkoj ege ĉarmas. Iam iu koliziis kontraŭ mia parkumita aŭto kaj forfuĝis. Sed mia turka najbaro rapidis al mia apartamento kun la notita numerplato kaj por mencii, ke li pretas atesti.

La plimulto de la butikistoj estas turkoj. Ofte jam estas turkaj klientoj en la butiko, kiam mi envenas, kaj ili parolas inter si la turkan. Tuj la konversacio haltas kaj ili servas min en la nederlanda.

Kontakto

Oni ĝentilas, sed kontakto fakte mankas. Nia kvartalo tre viglas: oni organizas plej diversajn aktivecojn por pliproksimigi la loĝantojn. Ni konatiĝis jam kun multaj novaj najbaroj ... sed turkan amikon ni ne havas.

Kiam mia edzino kaj mi ankoraŭ instruis en respektive meza kaj baza lernejoj, ni spertis, ke malfacilas mobilizi gepatrojn de turkaj kaj marokanaj familioj por lernejaj aranĝoj. La rilatoj bonas, sed ni alfrontis la distancemon de tiuj gepatroj.

Malgraŭ multjara kunvivado la islamanoj restas por ni plejofte fremduloj. Ŝajnas, ke ili timas perdi la identecon kaj streĉite enfermas sin en sia socio.

Agreso

Ekzistas kvartaloj, loĝataj precipe de neaŭtoktonoj, kie agreso kaj perforto furoras. Kiam mi ankoraŭ estis infano kaj kiam islamaj gastlaboristoj ankoraŭ mankis en nia urbo, tiam ekzistis kvartaloj, kiujn ni nepre evitu, ĉar, laŭ miaj gepatroj, danĝeraj.

Nun aldoniĝas la fakto, ke multaj islamanoj parolas por ni nekompreneblan lingvon. Tio evidente helpas kreskigi fobion. La streĉitecoj kun islamanoj rapide kreskas en Eŭropo. Ĉu eblas pliproksimiĝi, kiam ni ne konas islamanojn kaj ili ne konas nin?

Supozeble nur tiuj, kiuj bone konas la du tradiciojn sukcesos iel trarompi tiun muron. Ahmed Marcouch estas unu el tiuj esceptuloj kaj liaj ideoj kaj konsiloj povus kontribui al pli bona interkompreniĝo.

Parlamentano

Marcouch naskiĝis en Maroko en 1969 kaj – dekjara – ekloĝis en Nederlando. Li laboris i.a. kiel flegisto kaj policisto kaj finfine fariĝis gvidanto (kvazaŭ vic-urbestro) de la urboparto Slotervaart en Amsterdamo. Nuntempe li estas parlamentano de la maldekstra socialdemokrata Partio de la Laboro.

Kiel prezidanto de Slotervaart, li strebis kompreni la streĉitecojn, kondamnante neniun. Li malkovris, ke islamaj universitatanoj estas instruataj science, sed konservas tabuon pri religiaj temoj, kvankam la unua ordono de la korano estas Ikra, lernu, instruu.

Por lerni kaj instrui necesas ankaŭ esplori kaj studi ĉion ajn sen limigo. Eĉ se la racio ne povas respondi ĉiujn demandojn, tio ne malhelpu islamajn intelektulojn pristudi ion ajn.

Doloro

Do Marcouch voĉdonis por malpermesi ŝoĥtado-n, ĉar nuntempe ekzistas pli bonaj ebloj por buĉi beston kun minimuma doloro. Religio sekvu la intencon de la profeto kaj ne ritojn ne plu konvenajn.

Marcouch riproĉas al sociaj zorgantoj, ke ili provas solvi la problemojn de junuloj. Ili instigu al junuloj mem solvi siajn problemojn. Fojfoje necesas helpanto, sed tiu konduku la problemjunulojn al memstareco.

Marcouch laŭeble helpas al gejoj rezisti al diskriminacio, kiun ili ofte spertas en islamaj societoj, ĉar, laŭ li, la korano spiras mizerikordon por ĉiaj homoj.

Kaptukoj

En iuj mezlernejoj en Antverpeno furoris la portado de kaptukoj. Evidentiĝis premo por tiuj, kiuj ne portis ĝin. La gvidantoj de lernejoj en Antverpeno kune decidis en 2011 malpermesi kaptukojn en lernejoj escepte dum kursoj pri religio.

Marcouch kontraŭe opinias, ke pro tia malpermeso la lernantoj nervoziĝas same kiel la instruistoj, kaj la direktoroj nervoziĝis pro blinda kredo je religiaj devigoj. Li opinias, ke nur ripetaj argumentoj povas iam solvi la problemon.

Mistrakto

Laŭ li la instancoj ĉial sciigu al virinoj, ke ili povas akiri helpon, se oni ilin devigas porti kaptukon aŭ burkon, aŭ okaze de perforta mistrakto. Virinoj konu la alternativojn por eventuale eĉ fuĝi, se tio montriĝas la sola solvo. Sed, se virino konscie portas vestaĵojn konforme al sia religia konvinko, oni tion respektu.

Homoj kiel Marcouch sendube povas plibonigi la interhomajn rilatojn en la nunaj demokratioj. Tamen por mi la kerna demando restas: mi ne komprenas, kial religiaj gvidantoj tiom strebas konservi ritojn, kiuj estis senchavaj antaŭ multaj jarcentoj, sed kiuj nun fariĝis sensencaj. Tion ankaŭ Marcouch ne respondis.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07