MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

BRITA REGNARO

Falklandaj Insuloj prosperas

La milito kontraŭ Argentino en 1982 atentigis pri la ekzisto de antaŭe neglektita insularo. De tiam sur ĝi okazis socia kaj ekonomia revolucio. Estis konstruita socio multe pli entreprenista ol antaŭe. La loka ekonomio ne estis trafita de la lastatempa monda ekonomia krizo. La pasintan jaron la registaro montris pluson de 20 milionoj da eŭroj en siaj kontoj.

La ĉefurbo Stanley (antaŭe Port Stanley), kie loĝas kvar kvinonoj de la 3000 insulanoj, transformiĝis de stagna, provinca vilaĝo al regiona centro. Kelkaj plej aĝaj loĝantoj ankoraŭ portas sportjakojn kvazaŭ ili estus membroj de golfklubo en la 1950aj jaroj, sed la plej granda parto de la lokaj viroj nun vestas sin per ŝaflanaj puloveroj, portas spegulajn sunokulvitrojn kaj kaprobarbon – la fasono de la prosperaj blankuloj de la suda hemisfero.

Ŝtatorientita kapitalismo

Neniu dubas, ke ĉi tiu longdaŭra prospero ekestis post la liberigo de la insuloj fare de la brita registaro sub la regado de la tiama ĉefministrino Margaret Thatcher, sed la vero estas iom pli komplika. La prospero rezultis de kvar jardekoj de ŝtatorientita kapitalismo, ekonomia filozofio senkreditigita de Thatcher, kiu anstataŭe favoris privatan entreprenemon.

En 1975 la Falklandaj Insuloj estis eta, malproksima brita teritorio, tre dependa de ŝafobredado kaj grava zorgo por la tiama ĉefministro Harold Wilson. En Stanley kaj en la internlando estis granda divorcprocento, tre malmultaj virinoj kaj tro multe da drinkado. Laboristoj en la agrikulturo dependis de siaj estroj en kvazaŭ feŭda rilato. Manko de publikaj oportunaĵoj kaj preskaŭ neekzistantaj karieroportunoj aŭ entreprenemo turmentis la insulanojn.

Kiel solvo proponita estis ŝtata investado. Oni rekomendis la konstruadon de pliaj ŝoseoj, pli granda lernejo kaj flughaveno. Oni donis helpon al la farmantoj dezirantaj aĉeti sian bienon. Plej gravaj proponoj estis la esplorado pri la ekzisto de ekspluateblaĵoj submaraj kiel nafto kaj gaso, kaj la kreado de fiŝkapta zono ĉirkaŭ la insuloj. La mono por financi ĉi tiujn projektojn venis plejparte el Londono.

Ekonomia miraklo pro fiŝkaptado kaj nafto

La loka registaro pagas por la insulanoj la studadon ĉe britaj universitatoj kaj ankaŭ la tutan infrastrukturon de la insulo. La kvazaŭ skandinava nivelo de ŝtata protektado ne postulas skandinavan impostadon. En la insuloj tute ne ekzistas aldonvalora imposto. Benzino kaj dizelpetrolo estas senimpostaj. Domposedado estas senimposta kaj laŭenspeza imposto estas konsiderata malalta kompare al la niveloj de Britio.

Du kialoj klarigas tiun ekonomian miraklon. La unua estas la speciala traktado donita de Britio al la insuloj post la milito kontraŭ Argentino. Ĝi inkluzivas la pagon de la defendkostoj de la insuloj (po 24 000 eŭroj por ĉiu insulano, preskaŭ la duoblo de la nivelo de la publika elspezo por ĉiu civitano loĝanta en Britio). La dua motivo rilatas al la fiŝkapta industrio. Verŝajne estas pli da homoj laborantaj sur fiŝkaptantaj boatoj en iu difinita tempo ol la tuta civila loĝantaro sur la insulo. Ekde 1986, post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200-mejla dummilita ekskludozono ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj el Hispanio kaj la ekstrema Oriento. Tiu komercado reprezentis inter kvarono kaj tri kvaronoj de la tuta jara enspezo de la registaro.

Pro la malkresko de la fiŝkapta industrio la esperoj por la longedaŭra prospero kuŝas nun sur la naftoindustrio. En la 1970aj jaroj oni trovis, ke la ĉirkaŭa marfundo apartenas al sedimenta baseno taŭga por naftoprospektorado. En la 1990aj la registaro aŭkciis licencojn por la prospektorado de nafto. Iom da minerala oleo estis trovita, sed tuj poste la prezo de nafto falis, farante la prospektoradon neprofitdona. Nun la prezo de barelo da nafto en la internacia merkato estas relative alta kaj esplorado rekomenciĝis.

Bone investi la abundajn enspezojn

La impostoj kaj esplorrajtoj alportos al la registaro de la Falklandaj Insuloj enspezon de kelkcentmilionoj da eŭroj sen iu ajn malfacilo. La totala nuna jara enspezo de la registaro estas 50 milionoj da eŭroj. Pro la nafto la vivmaniero de la insulanoj ŝanĝiĝos radikale. Ekaperas nova falklanda socio, kie nur duono de la loĝantoj naskiĝis sur la insulo. La restantaj estas precipe britoj dungitaj pere de fiksitaj kontraktoj, kelkcento da ĉiliaj elmigrintoj kaj loĝantoj venintaj el la brita atlantika teritorio Sankta Heleno.

Kiel plej bone uzi la monon rezultontan de la naftoprospektorado, fariĝis la ĉefa zorgo por la loka registaro. La plej bezonata infrastrukturo rilatas al la nova kajo por turistoj en Stanley, por akcepti la kreskantan nombron da krozoŝipoj survoje al Antarktio. Tamen malgranda loĝantaro, eĉ kreskanta kaj kun grandaj esperoj, apenaŭ povos eluzi tiel grandan publikan investadon. Post kompletigo de la publika infrastrukturo la enspezo de la prospektorado de nafto tre verŝajne estos investita en socian ŝtatfonduson, simile al la norvega modelo.

En Britio tradicie oni rigardas transmarajn teritoriojn kiel la Falklandaj Insuloj kaj Ĝibraltaro velkantaj imperiaj restaĵoj. Eble tiu sinteno estas malaktuala. Nun, aparte de historia kaj politika graveco, la insuloj povos havi influpovon komparan al la plej disvolviĝintaj regionoj de Britio.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07