MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HOMOJ

Tempo estas trezoro

Lastatempe mi partoprenis en renkontiĝo kun miaj kunlernintoj. Antaŭ 30 jaroj mi diplomitiĝis kun, laŭ mia memoro, 45 kunlernantoj, inkluzive de 15 virinoj. Poste la registaro liveris al ni ĉiuj laboron, tamen en diversaj urboj, tiel ke ni apenaŭ kontaktiĝis.

Do, post tiom da jaroj, la komenca etoso en la renkontejo estis stranga, eĉ neesprimebla, kvankam ni ĉiuj kunlernis dum kvar jaroj ĉe la universitato. Evidente ni multe ŝanĝiĝis. Antaŭe ni estis nur gejunuloj, sed intertempe ni fariĝis mezaĝuloj, kelkaj eĉ avoj aŭ avinoj.

Ni ne povis rekoniĝi pro la ŝanĝiĝintaj vizaĝoj, kaj ni devis nin prezenti, kvazaŭ ni neniam konatiĝus. La organizanto diris, ke du el niaj kunlernintoj jam mortis. Unu kunlernintino memmortigis baldaŭ post la diplomitiĝo pro amafera fiasko. Alia perdis sian vivon en trafika akcidento.

Ridetoj

Post nia memprezentado la etoso pli kaj pli vigliĝis, kaj ni ĉiuj streĉe serĉis la memoron pri niaj kun-lernado, -vivado kaj -ludado, kvazaŭ ni revenus al la lernaĝo. La renkontejo komencis esti plenplena de ĝoja babilado kun ridetoj.

Niaj paroltemoj estis diversaj, ĉu pri laboro, familio, socio, aŭ la mondo. Antaŭ 30 jaroj nia vivo estis tre malriĉa, kaj ni ĉiam elektis laŭeble plej malmultekostajn manĝojn kaj vestaĵojn. Intertempe la situacio multe boniĝis. Pri vivtenado ni nun ne multe zorgas: male pri nia sanstato.

Partoprenis ankaŭ tri blankharaj geinstruistoj. Kompreneble ili jam emeritiĝis kaj ŝajne bezonis helpon en sia vivo. Nia instruistino pri matematiko malfacile piediris al mi kaj diris, ke ŝi memoras mian nomon pro tio, ke miaj notoj ĉiam estis bonaj. Al ĉiuj instruistoj plaĉas lernantoj kun bonaj notoj.

Sekreto

Mi havas sekreton. Iu kunlernantino aparte plaĉis al mi, sed mi ne kuraĝis esprimi mian amon. Post nia diplomitiĝo ŝi laboris en alia urbo, kaj pro tio mi ne havis ŝancon renkonti ŝin. Krome kaj ŝi kaj mi starigis propran familion.

Kvankam pasis 30 jaroj, tamen en mia koro ŝi kiel sankta belfloro ankoraŭ vivis. Ni renkontiĝis, kaj mi demandis, ĉu ŝi povas min memori. Ŝia respondo estis nea, kio forte min doloris. Aferoj tiaj ofte okazas en la vivo.

Pasis kvin horoj da interbabilado, sed ni ĉiuj sentis, ke vortoj por diri ankoraŭ en la buŝo troviĝas, tamen tempo mankis. Interesa renkontiĝo ĝi ja estis.

Reveninte hejmen, mi trovis, ke tempo estas trezoro por ni ĉiuj, kvankam ĝi senĉese tempas. Ni do kaptu la nunan tempon por beligi nian mondon kaj feliĉigi niajn kunhomojn.

XU Jinming/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17