MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

LITERATURO

Elĉerpita trezoro

Kvankam la lingvo, en kiu ĉi tiu magazino estas verkita, estas juna, ĝi jam estigis respektindan literaturon, kaj poezian kaj prozan. Ĉi-jare mortis unu el la plej elstaraj verkistoj niaj, nome John Francis [ĝon fransis], la lasta vivanta ano de la tiel nomata Skota Skolo, kaj aŭtoro de verko, kiu estis priskribita kiel la plej grava romano en Esperanto, La granda kaldrono.

La aŭlda listo

Antaŭ jaroj, William Auld, kunano de la Skota Skolo kaj instiginto de Francis, eldonis liston de la literaturaĵoj, kiujn li persone rekomendis al ĉiuj, kiuj deziras konatiĝi kun nia literaturo. Ĝi enhavas multajn el la plej elstaraj poetoj kaj romanistoj verkantaj en la lingvo, kaj kompreneble inkludas la verkaron de Francis.

Bedaŭrinde, granda parto de la verkoj en la aŭlda listo estas elĉerpitaj, kaj ne plu facile akireblaj. Dum longa tempo mi deziris posedi ekzempleron de La granda kaldrono, sed tute malsukcesis. Feliĉe, bona amikino en Skotlando pruntedonis al mi sian ekzempleron, do mi finfine povis realigi mian ambicion, legante ĝin. La romano temas pri la historio de skota familio, kaj ampleksas la periodon ekde la unua mondmilito ĝis la dua. Ĝi vive priskribas la hororojn de la milito, precipe la sperton de soldatoj en la tranĉeoj dum la unua. Aparte kortuŝa estas la okazo, kiam unu el la rolantoj devas mortpafi sian severe vunditan ĉevalon, senkulpan partoprenanton en tiu masakro. Francis elokvente esprimas sian fortan kontraŭstaron al ĉiu milito. Samtempe li evidente dividas la starpunkton de la skotaj socialistoj, kiel la fama John MacLean [ĝon makléjn], kiu ludas gravan rolon en la mezaj ĉapitroj de la romano.

Du plej valoraj verkoj

Sendube, La granda kaldrono ne estas perfekta. Samkiel pluraj aliaj gravaj specimenoj de la monda literaturo, ĝi profite povus esti iom mallongigita. Kelkaj dialogoj de la familianoj en Glasgovo estas iom tedaj, kaj kontribuas malmulton al la intrigo. Tamen, kune kun la iom simila kontraŭmilita romano Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz, ni havas ĉi tie du el la plej valoraj verkoj de nia literaturo.

Skribante ĉi tiun eseeton, mi ne intencis fari recenzon de La granda kaldrono, sed pli ĝuste fari fortan pledon por la reeldono de gravaj neglektataj – aŭ eĉ preskaŭ forgesitaj – ekzemploj de la literatura arto de nia juna lingvo. Nenio en la riĉa kultura heredaĵo de la homaro devas esti perdita, kaj tio certe ne povas ne inkludi la kontribuon de esperantaj beletristoj.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07