kondukanto Mi ne volas pagi ...
MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KATALUNIO

Mi ne volas pagi ...

Dimanĉo la 20a de majo fariĝis koŝmaro por la katalunaj aŭtoŝoseoj. Miloj da kondukantoj, partianoj de la kampanjo #novullpagar („#minevolaspagi”), stiris sur la pagovojoj kaj, alveninte al la pagobudoj, tutsimple deklaris: „Saluton! Mi ne volas pagi” por protesti kontraŭ sistemo, kiun ili konsideras maljusta kaj ekscesa.

Temis pri la dua granda kunvoko, de kiam spontane komenciĝis tiu kampanjo, kelkajn semajnojn antaŭe, kiam uzanto rifuzis pagi kaj alŝutis filmeton en Youtube (ligilo: www.youtube.com/watch?v=IDSlLJZd-j4).

La uzata metodo simplas. Laŭ la leĝo, se uzanto de pagŝoseoj asertas, ke li ne volas pagi, oni devas permesi al li plu veturi, kvankam eblas noti la matrikulnumeron de la veturilo por posta denunco.

Publika aŭtoritato

Ĉar la laboristoj de la pagejo ne apartenas al publika aŭtoritato, estas neleĝe, ke ili retenu la veturilon, ĉar la koncesi-entrepreno farus delikton de kontraŭleĝa aresto.

Ekzistas, krome, pasia publika kaj jura debato pri tio, ĉu ne pagi vojpason estas delikto aŭ ne, ĉar la trafik-kodo silentas pri tio kaj ne difinas ĝin kiel delikton. Ĉiuokaze, temus pri jur-konflikto inter privata entrepreno (al kiu oni koncesiis la ekspluatadon de la vojo) kaj kliento (la kondukanto).

Lavango da rifuzantoj

La kampanjo de la 20a de majo disvolviĝis tra la tuta Kataluna Landaro, krom en Nord-Katalunio. Tiel, ekzemple, en Majorko oni fermis la tunelon de Sóller pro la lavango da uzantoj rifuzantaj pagi.

Kvankam la koncernataj entreprenoj ne deziris precizigi la nombron de denuncoj kontraŭ la malobservantoj kaj eĉ etigis la sekvojn de la kampanjo, aliaj fontoj asertas, ke ili denuncis totalan nombron de 16 000 stiristoj al la polico ekde la komenco de tiu movado.

La origino de tiu protesto estas duflanka. Unuflanke, multaj katalunoj konsideras, ke la pagŝoseoj en Katalunio estas fakta monopolo pro la manko de vere uzeblaj alternativaj vojoj, kaj ke la periodo de la koncesioj estas tro longa.

Multoble amortizis

Efektive, la plimulton de la pagovojoj trafis plilongigo de la koncesiperiodoj kaj en ĉiuj okazoj la enspezoj multoble amortizis la komencajn investojn. La profitoj de la koncernaj entreprenoj atingis nivelojn malfacile kompreneblajn por la loĝantaro.

Ekzemple, la konstruo de la aŭtoŝoseo de Martorell, apud Barcelono, postulis investon de 15 milionoj da eŭroj en la jaro 1968, sed la enspezoj de la koncesio atingis jam 1,17 miliardojn da eŭroj, kaj la koncesio finiĝos en la jaro 2021.

Por fari al si ideon pri la amplekso de la negoco pri la katalunaj pagŝoseoj sufiĉas tre multdira fakto: la katalunaj pagoŝoseaj entreprenoj, mastrumantaj ĉirkaŭ 700 kilometrojn da vojoj, havas nivelojn de profito similajn al tiuj de la francaj, mastrumantaj 7000 kilometrojn.

Tro multaj pagoŝoseoj

Aliflanke ekzistas grava politika flanko. La katalunoj perceptas, kaj tiun senton pravigas la statistikoj, ke en Katalunio troviĝas tro multaj pagŝoseoj, dum en la cetera parto de Hispanio la rapidaj aŭtoŝoseoj kutime estas senpagaj.

La nombroj konfirmas tion: se en Katalunio 67 % de la rapidaj aŭtoŝoseoj estas pagendaj, en Hispanio estas tiaj nur 20 %. En la Madrida Aŭtonoma Komunumo la komparo estas eĉ pli skandala: nur 3,4 % de la rapidvojoj postulas pagon.

Pro tio tiu kampanjo glitas en la direkto de la partianoj de memregado, kaj la sendependismaj partioj eksubtenis ĝin.

Jaume CLOTET

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jaume Clotet el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17