MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Multe da horoj, malmulte da vestaĵoj

Vere dorlotita knabo mi estas. Mi loĝas en malgranda, sufiĉe kampara urbo, fakte rande de ĝi, kaj vespere, antaŭ ol endormiĝi, mi aŭdas nenion, krom fojfoje – se temas pri aparte brua nokto – muĝadon de bovinoj ĉe apuda bieno.

Krome, de tempo al tempo – imagu, kiom tio ĝenas – kriĉas iu rabobirdo ĉasanta muson aŭ alian surkampan noktomanĝaĵon. Damninda birdo: dormo interrompita dum maksimume kvin sekundoj.

Kompatu min, do, kiam mi vizitas grandan urbon kaj gastas en pensiono aŭ hoteleto. Spacon mi dividas ne kun kverelantaj bovinoj aŭ preterflugantaj strigoj, sed kun homoj – malabundaj, kaj ĝenerale serenaj, en mia urbeto, sed, diable! abundaj kaj aparte malserenaj en la granda urbo.

Klare, pro la trafikbruo – aŭtoj, aŭtobusoj, tramoj, kamionoj – kaj pro la fonaj sonoj de urbo vibranta, zumanta, laboranta, amuziĝanta, nepras, ke la loĝantoj, evidente surdiĝintaj, alkriu unu la alian. Tion mi komprenas. Kaj kompatas.

Sed, ho ve, ĉu en hotelaj koridoroj? Ĉu necesas trakti hotelon kiel specon de fejsbuko aŭ pepejo, do kiel anoncejon por ĉiu vana kaj vaka (kaj ĝenerale ebria) eldiraĵo? Aparte dum la fruaj horoj de la mateno? Kaj ĉu necesas averti, ke baldaŭ la dankema hotelmondo ricevos novan anoncon per laŭtaj hihihi-oj, eĉ pli laŭtaj ss- aŭ ŝŝ-oj, kaj per klakfermado de ĉiu pordo – ĉefa, kontraŭincendia, urĝokaze eskapila, aŭ simple dormoĉambra – en la ejo? Ĉu necesas, homoj? Mi kredas, ke ne.

Pleje kulpas – kaj tion mi hezitas surpaperigi, ne volante perdi gravan tavolon de la legantaro de MONATO – junuloj, aparte, mi diru, junulinoj aŭ, eble pli precize, junaj virinoj.

Virinoj, kiuj, sin ŝminkante, en siaj ĉambroj ebriiĝante, bruante, bezonas multe da horoj por surmeti malmulte da vestaĵoj, antaŭ ol forlasi la hotelon ĉirkaŭ noktomezo por taksii (pli da pordo-klakfermado, pli da kriado) en la urbon por tie dumnokte diboĉi.

Poste, inverse, ĉirkaŭ la kvara aŭ kvina matene, denove la tuta pantomimo. Kaj, se vi eliras el la propra ĉambro, duonvestite, duondorme, por plendi, almenaŭ por ĝentile peti iom da silento, vin salutas koktele parfumitaj riproĉoj, ke oni pagis la ĉambron kaj do rajtas tie (ankaŭ ekster ĝi) fari kion oni volas, kiel kaj kiam ajn.

Ĉu eblas en tiaj kondiĉoj dormi? Neniel ... kun fingro en la orelo, kapkuseno sur la kapo, aŭskultante la dumnoktan sibladon de la hotela hejtado kaj min demandante, kial mankas al la lavpelvo ŝtopilo ... kaj ĉu la sekvan tagon mi disponos pri sufiĉe da energio – da vekeco – por prelegi dum la Esperanto-kongreso, kiu min forŝiris de mia hejma trankvilo.

Sin proponas diversaj solvoj. Unue: neniam plu promesi dumkongrese prelegi (neniu bedaŭros), tiel ke mi ne estos devigata dividi hotelon kun aercerbaj junulinoj. Due: organizi kongreson en mia urbeto, aŭ proksime (ne, dankon: jam faris, tro da laboro). Trie: lanĉi internacian kampanjon (pere de nia kara lingvo, evidente) por silentigi la gastejojn de la mondo.

La kampanjo, fakte, kiel ĉiuj plej bonaj ideoj, 16-regule simplas. Kiam vi mendos ĉambron, vi nepre indiku: (a) vian aĝon, (b) la celon de via vizito, (c) ĉu vi grupete veturas. Se, ekzemple, vi anoncas, ke vi ferietas por kune festi kun sesopo da amikinoj vian baldaŭan nuptofeston, bone, la hotelo akceptos vian mendon – sed ŝovos vin en kelajn ĉambrojn, kun dikaj muroj kaj eĉ pli dikaj pordoj, kie, izolite, vi povos laŭplaĉe kliki, kluki, klaki kaj klaĉi, kvazaŭ en via propra hejmo.

Tiel aliaj gastoj – familioj, solveturantoj, esperantistoj (almenaŭ pli maturaj) kaj mizeruloj (mi) – dividos trankvile la ceterajn ĉambrojn, sciante, ke ni povos pace kaj seninterrompe ronki dum plenaj ok noktohoroj.

Bela plano, ĉu ne? Nu, eble mi ŝercas. Kaj eble ne.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07