MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Laŭdu lernejanojn!

Diktatoroj, demokratoj, ie ajn en la mondo – ili ĉiuj komprenas la gravecon de lernejanoj. Ne pro tio, ke la juna generacio reprezentas la estontecon de la nacio; ne pro tio, ke la ŝtato bezonas bone edukitajn civitanojn (kelkajn, jes, do la regontojn, sed plejparte ne, la regatojn, la kanono-, fabriko-nutraĵon, kiu mortos pro nebulaj principoj en distancaj dezertoj aŭ senproteste pagos troajn impostojn por subteni eternan militadon) ... ne, ne: gravas lernejanoj kiel aktoretoj en la grandaj pantomimoj de la ŝtato.

Se min vi ne kredas, turnu la atenton dum la venontaj monatoj al Britio. Tie okazos ĉi-jare du eventoj, kiuj – laŭ la esperoj de la dekstrema koalicia registaro, kiu prezidas super la plej profunda enlanda recesio ekde jaroj – forgesigos al la popolo la ekonomian krizon. Temas pri la tiel nomata diamanta jubileo de la reĝino Elizabeta 2a, kiu antaŭ 60 jaroj surtroniĝis (nur la dua brita monarko, kiu tiom longe okupis la tronon – la unua estis Viktoria), kaj la Olimpiaj Ludoj, okazontaj en Londono fine de julio/komence de aŭgusto.

Sendube ambaŭ eventoj alportos plezuron al milionoj da homoj, ne nur en Britio sed (precipe la Olimpiaj Ludoj) ankaŭ tra la mondo. Efektive jam komenciĝis la du aferoj. La reĝino, akompanata de la Dukino de Kembriĝo (la edzino de la dua tronheredonto Vilhelmo, kaj argumenteble jam survoje al la statuso de dua Princino Diana), jam formale vizitis la urbon Leicester [leste]: sekvos aliaj tiaj vizitoj al aliaj urboj en Anglio, Kimrio, Norda Irlando kaj Skotlando.

Kaj, en fotoj pri la vizito, inter la spektantoj, kiuj „bonvenigis” la paron, klare videblas junaj lernejanoj, en siaj ruĝ-puloveraj uniformoj, svingante naciajn flagojn. Sendube similaj fotoj reaperos ĉe ĉiuj aliaj vizitoj. Kaj, jes, prefere, de lernejana vidpunkto, iom da subĉiela flagumado ol klasĉambra matematiko (feliĉe ne pluvis): sed ĉu la lernejo kaptis la eblon samtempe instrui – ho, neimageble! – pri respublikismo, pri socio pli kaj pli dividita inter havuloj kaj nehavuloj, pri privilegiitoj kaj neprivilegiitoj? Dubinde. Do jam komenciĝis la cerbolavado.

Dume ne silentis la Olimpiaj Ludoj. Tutklare ne: sekvas raporto post raporto pri kreskantaj kostoj, aparte rilate sekurecon. Por gardi dum 17 tagoj 17 000 atletojn (kaj, pli grave, la sponsorojn) necesos laŭ lastaj prognozoj 27 700 sekuristoj (la unua takso estis 10 000) plus 13 500 soldatoj (pli ol la nombro de britoj nun militantaj en Afganio) plus – kredu aŭ ne – 1000 armitaj usonaj protektistoj. Apenaŭ mirigas, ke la sekureco-kostoj pli ol duobliĝis. Kompense multe profitas privataj sekureco-kompanioj, kiuj laŭraporte evoluigis novajn kaj sekretajn tiel nomatajn sekurigilojn, kiujn ili esperas poste vendi al ekzemple la polico.

Kaj kiu pagas? Ne la multaj britoj, kiuj volis spekti la ludojn, sed kiuj pro manko de biletoj (glutitaj verŝajne de sponsoroj) devos televide ĝui la spektaklon. Pli ol duono de tiuj, kiuj mendis biletojn, ricevis neniujn. Dume tiuj, kiuj loĝas en la orienta Londono dum la ludoj, devos toleri homamasojn, plenŝtopitajn subterajn trajnojn, baritajn kaj blokitajn stratojn, ŝose-koridorojn rezervitajn por atletoj kaj altrangaj gastoj (tiel ke, laŭraporte, eĉ ambulancoj atendu, se volas preterpasi tiaj karavanoj).

Ĉio pagita, fakte, inkluzive la sekurecon, almenaŭ parte de tiel nomataj provincanoj, do tiuj, kiuj loĝas ekster Londono, kies teatro-grupoj, orkestroj, muzeoj dum la lastaj jaroj suferis pro tranĉitaj aŭ eĉ nuligitaj subvencioj nun direktataj al la ĉefurbo. Ke do la tuta lando entuziasmiĝas pri la Olimpiaj Ludoj estas pli deziro pia, eĉ utopia, ol fakto pruvita.

Anoncita estis antaŭ nelonge la itinero de la olimpia flamo. Tra vilaĝoj kaj urboj kunkuros kun ĝi elektitoj (inter la kurejoj veturos per aŭto la flamo ... sendube kiel oni faris en antikva Grekio). Kaj denove: dum preterpasos la flamo, huraos, jubilos, flagojn flirtigos geknaboj el lokaj elementaj lernejoj. Pri la kostoj, pri la sekurecaj koŝmaroj, pri la narkotanta efiko de la diamanta jubileo kaj la Olimpiaj Ludoj tiom sopirata de la registaro (por forgesigi pri recesioj, por fierigi, brustojn ŝveligi ktp), la lernejanoj scias neniom. Al la geknaboj estas ĉio, eĉ la ludoj, ja simple ludo.

Popolo cinika povas ignori la ŝtatajn pantomimojn, kompreni ilin, kiaj ili estas. Ne la kompatindaj lernejanoj. Ili necesas, jeseme, entuziasme, antaŭ la kulisoj de la du grandaj ĉi-jaraj spektakloj okazantaj en Britio. Ili tiom gravas kiom la korteganoj, la funkciuloj, la organizantoj, la sponsoroj. Do – niaj lernejanoj estu laŭdataj!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17