MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

RESPONDO

Horobato, korobato

Se la ĉefredaktoro de MONATO publike elmetas demandon, estas inde kaj ende respondi ĝin.

Paul Gubbins demandis en MONATO 2012/03, p 5: „Ĉu vi ankoraŭ portas brakhorloĝon?” Nu, mi ne devas rigardi al mia pojno por konstati, ke mi ne portas mian brakhorloĝon. Jes, mian solan, unusolan.

Ĝi havas apartan historion. Nur kiam mi fariĝis religie matura, mia patrono-onklo dumfestene enmanigis al mi skatoleton: „Jen, mia donaco!” Malferminte ĝin, mi trovis ne simple sopiritan horloĝon, sed miraklon, almenaŭ por kamparanvilaĝa knabo.

Vitro

La tempomontrilo ja antaŭaflanke brilis ore, sed la miraklo prezentis sin dorsflanke. Tie troviĝis ne metala kovrilo, sed vitro, tra kiu oni povis observi la estiĝon kaj forpason de sekundoj, minutoj kaj horoj, vidi la radetojn, hokojn, ŝraŭbojn, kiuj funkciigas kaj kuntenas la misteron de la tempo.

Memkompreneble tiu altvaloraĵo ne taŭgis por la ĉiutaga uzo en la kampa laborado, dum la biciklado, en la montoj ktp. Mi nur fojfoje surmetis ĝin, post la baldaŭ poste okazinta fizika maturiĝo, por impresi mian amikinon per tiu raraĵo. Kaj funkciis. Eble kulpas tiu brakhorloĝo nian geedziĝon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

Ritmo

En la lernejo ne estis horloĝoj en la salonoj, do, mi adaptiĝis al la laŭta sonorada indiko de la instruhoroj kaj paŭzoj kaj al la kaŝa pridemandado de kolegoj. Pli poste, mem instruisto, mi tiom internigis la ritmon de la lecionoj, ke mi preskaŭ povis senrigarde diveni la minuton. Pasis 40 instruistaj jaroj sen brakhorloĝo.

Tamen pasis la tempo. Mi ja dorlotis mian tempomezurilon, tamen ĝi ne eltenis tiom bone kiom mi. Iam ĝi ne plu povis funkcii, ankaŭ riparoprovo ne sukcesis. Ĝi nun kuŝas en honora loko inter la konservinda rubo de mia vivo. „Omnia tempus habent”, scias la saĝuloj: ĉio havas sian tempon.

Sentenco

Intertempe mi scias, ke ankaŭ ĉiu, mi mem, havas propran tempon. Estas konsole, ke ankoraŭ validas la biblia sentenco: „Neniu scias la tagon, la horon”.

Nun jam eksterlerneje, bonvene aŭ malkonvene, sonoras en mi la lerneja takto, ne tiktake, sed subkonscie. Tial mi plu ekzistas sen brakhorloĝa kateno, ankaŭ evitante la poŝtelefonan surogaton.

Sed mi ne povis eviti malŝpari temperon al mi, al la redaktoro, al la legantoj per ĉi tiu artikolo. Ho, kioma horo? Ĉu la sinjoro ĉefredaktoro ankoraŭ estas atingebla? Nu, ankaŭ li lernos ne elmeti retorike demandojn, kiuj rezultigas respondojn, forkonsumante tempon, mezureblan per ekzaktaj horloĝoj same kiel per la netrompebla korobato.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17