MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Senideca imposto insida

Inter provoj savi Grekion, dronantan en ŝuldoj, kaj la inkvizicia spurado de amikaj rilatoj de la germana prezidanto, grupo de junaj germanaj parlamentanoj el la partio Kristan-Demokratia Unio laŭte aŭdigis sin pri tikla temo.

Gvide de iu Marco Wanderwitz, kies nomo, voĉo kaj aplombo tuj perfidis la devenon el la iama Germana Demokratia Respubliko, ili postulis, ke seninfanaj personoj post sia 25a jaro pagu unu elcenton el la enspezo kiel apartan imposton.

Wanderwitz indikis, kiel nun kutime en impostaj pretendoj, al kiu celo iru la mono: al personoj kun infanoj. La ŝtato tiel povus akceli la ĝeneralan generemon de la germanoj.

Kravatuloj

Tiuj riproĉo kaj postulo ne estas novaj. Regule ili aperis inter maldekstraj same kiel inter ekleziaj rondoj. Eble la junaj kravatuloj tion ne konstatis kaj lerneje ne legis pri la timo de la iama kanceliero Helmut Kohl: Die Deutschen sterben aus! (La germanoj formortas!).

Verŝajne ili – mirige – preteraŭdis, ke la hitleremaj avoj per mono kaj per distinga simbolo „Patrina kruco” honoris naskemajn virinojn, kaj instalis „ordenajn kastelojn” por senĝene produktadi altvalorajn germanajn militistojn.

Tamen, juneca aplombo ne senkulpigas la grupanojn. Certe ili volis nur spili novajn monofontojn kaj facile akiri la konsenton de la infanposedanta majoritato. Sed, por resti sinceraj, ili devus agnoski, ke gepatreco estas, plej ofte, memvola kaj memrespondeca afero.

Subteno

Finance la ŝtata subteno jam kovras unu trionon de la statistika vivodaŭro. Ĉu ne sufiĉe? Aliflanke, la seninfanuloj ne ricevas tian subtenon, sed pagas senkompense dumvive por malsanoj, (mis-)edukado, instruado ktp de aliulaj infanoj.

Estas nur ironio, ke la bavara ministrino Haderthauer aliĝis al la kampanjo kaj parolis pri „just-ofendo” malfavore al gepatroj, tiel uzante senpripense aŭ intence sloganon de politikaj maldekstraj konkurenculoj.

Preterlasante la evidentajn politikajn intrigojn por akiri simpation kaj monon, oni rigardu en la konstitucion. Jam en la unuaj paragrafoj temas pri la digno de ĉiu homo, pri la rajto libere disvolviĝi, pri malpermeso de (socia) malavantaĝado de personoj kun handikapo. Multaj seninfanuloj suferas kvazaŭ handikapitoj.

Diskriminacio

Ĉu tiuj do pagu punimposton, aparte al gepatroj? Kion pri laŭdestinaj samseksemuloj, pri homoj pro la religio seninfanaj? Kaj neniel ĉiu libervole senida persono estas diboĉema, avida individuo. Kelkaj kredeble rezignis pri infanoj pro moralaj kialoj. Kaj kion pri diskriminacio de difinita – certe ne homogena – homgrupo?

Sed se temas pri mono, ne temas pri moralo. Komentistino simplece konstatis: „La propono estas pripensinda. Ne temas pri punado de seninfanuloj. Homoj sen infanoj posedas pli da mono ol tiuj kun infanoj. Tio estas maljusta. Do, oni kreu egalecon.”

Do ĉu egaleco, marĝenigo de difinitaj „klasoj”? Ĉu ne veras, ke la homaro ĵus finis eksperimenton kun tia miskompreno de la socia vivo? Se ĝenerale validus tiu ekvacio, ĉiu trovus iun ulon, kiu pagu por la propraj deziroj kaj deficitoj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07