MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

LINGVAROJ

La turka havas familion

La plimulto de la lingvoj, en kiuj parolas la homoj sur nia terglobo, havas parencojn. Ĉiu hispano povas plejparte kompreni, kion italo aŭ portugalo diras al li, kaj simile nederlandano povas parte kompreni germanon. La lingvoscienco klarigas, ke la unuaj tri lingvoj apartenas al la latinida grupo, dum la lastaj du al la tiel nomata ĝermana. Alivorte la lingvoj apartenantaj al iu grupo estas proksimaj parencoj, ĉar ili estas idoj de sama lingvo.

Same kiel la homoj, la lingvoj povas tamen havi eĉ malproksimajn parencojn. Malpli parencaj lingvoj estigas lingvajn familiojn. Parenceco je tiu nivelo estas videbla, ordinare, nur al lingvosciencistoj. Se ekzemple renkontiĝos anglo, greko, armeno kaj kurdo, ili eĉ ne konjektos, ke ili parolas en parencaj lingvoj. Do, mallonge kaj ne tro science parolante, en grupoj la homoj povas ankoraŭ kompreni sufiĉe bone unu la alian, dum en familioj ili nuntempe ne plu povas. (Ĝuste tiel: nuntempe. Ĉiuj parencaj lingvoj – en grupoj kaj en familioj – originis el unu lingvo. Nur pro tio, ke pasis jarcentoj aŭ jarmiloj, ili poste dividiĝis kaj diversiĝis.)

Faktoj

Estas tamen neordinara familio, tre vaste disvastiĝinta sur la vastaĵoj de Eŭrazio. Ĝia okcidenta limo estas Turkio; la orienta estas la respubliko Saĥa Jakutio en Siberio. De la nordo al la sudo ĝi etendiĝas de Tatario kaj Baŝkirio (meza Rusio) ĝis Turkmenio (ĉe la sudaj bordoj de Kaspia Maro) kaj kelkaj provincoj de Afganio. La reprezentantoj de tiu granda familio povas kompreni unu la alian kiel germanoj kaj nederlandanoj! La familio nomiĝas „turkeca” (laŭ aliaj fontoj: „tjurka”, „turko-tatara”).

La plej „granda” lingvo de la familio estas la turka, dum la ceteraj (temas pri ĉirkaŭ 20 lingvoj) parolatas en la iama Sovetio. Nun kelkaj el ili iĝis ŝtatlingvoj de novaj postsovetiaj ŝtatoj: la azerbajĝana, la turkmena, la uzbeka, la kazaĥa, la kirgiza. Aliaj estas nacilingvoj en rusaj respublikoj kaj administraj regionoj, kiel la tatara, la baŝkira, la ĉuvaŝa, la jakuta, la tuva, la ĥakasa, la altaja, la karaĉaj-balkara. Estas ankaŭ etnombraj popoloj, kiuj ne havas siajn administrajn teritoriojn. Interesega, unika fakto estas, ke, kiam ekzistis Sovetio kaj ĝia armeo, tie servis ankaŭ junuloj de ĉiuj turkecaj popoloj. Ili baldaŭ komprenis, ke ili parolas en similaj lingvoj, kaj iom post iom inter ili estiĝis „tjurka Esperanto” (ĝuste tiel la fenomeno nomiĝis)!

Kiam en Sovetio ekestis pli da libero kaj la civitanoj komencis veturadi eksterlanden por privata komerco, la plej vizitata lando estis Turkio. Sed kiel oni povus komerci, ne sciante la turkan? Interpretistoj estis tuj trovitaj: iniciatemaj azerbajĝananoj, tataroj, baŝkiroj trudis sin kiel interpretistoj, kvankam ili ne sciis eĉ unu vorton turke! Dua unika fakto.

Proksimeco

Ni ekzamenu pli konkrete, en kio kuŝas la reciproka proksimeco kaj simileco de tiuj lingvoj: unue en tio, kio koncernas ilian vorttrezoron. Ni konsideru kvar lingvojn treege forajn unu de la alia, t.e. ekstreme nordan, sudan, orientan kaj okcidentan. Ili estas la turka, la tatara, la uzbeka kaj la tuva. Por doni ekzemplon, personaj pronomoj (esperante: „mi”, „ci-vi”, „li-ŝi-ĝi”, „ni”, „vi”, „ili”) en tiuj lingvoj aspektas jene: en la turka: „ben”, „sen”, „o”, „biz”, „siz”, „onlar”; en la tatara: „min”, „sin”, „ul”, „bez”, „sez”, „alar”; en la uzbeka: „men”, „sen”, „u”, „biz”, „siz”, „ular”; en la tuva: „men”, „sen”, „ol”, „bis”, „siler”, „olar”.

Kaj jene aspektas numeraloj: „bir” (1), „iki” (2), „üç” (3), „dört” (4), „beş” (5), „yüz” (100), „bin” (1000) en la turka; „ber”, „ike”, „öĉ”, „dürt”, „biŝ”, „jöz”, „meŋ” en la tatara; „bir”, „ikki”, „uch”, „to’rt”, „besh”, „yuz”, „ming” en la uzbeka; „bir”, „iji”, „üŝ”, „dört”, „beŝ”, „ĉüs”, „muŋ” en la tuva. Oni ja konsideru, ke la tatara kaj la tuva uzas la rusan alfabeton. Ĉi tie ni donas transskribon, preterlasante detalojn pri prononco.

La gramatiko mem de tiuj lingvoj similas. Ni prenu kelkajn verbajn formojn: „aldım” (mi prenis), „aldın” (ci prenis), „aldı” (li prenis) en la turka; „aldım”, „aldıŋ”, „aldı” en la tatara kaj en la tuva; „aldim”, „alding”, „aldi” en la uzbeka. Ankaŭ la deklinacioj de substantivoj montriĝas ofte similaj, se ne egalaj: „dağ” (monto), „dağa” (al monto), „dağı” (monton), „dağda” (sur monto), „dağdan” (de aŭ el monto) en la turka; „taŭ”, „taŭga”, „taŭnı”, „taŭda”, „taŭdan” en la tatara; „tog’”, „toqqa”, „tog’ni”, „tog’da”, „tog’dan” en la uzbeka; „dag”, „dagga”, „dagnı”, „dagda”, „dagdan” en la tuva.

Kontaktoj

La simileco estas frapanta, kaj la proksimeco inter tiuj lingvoj estas eĉ, se tiel diri, pli „intima” ol inter la itala kaj la hispana, la germana kaj la nederlanda. Tiel reciproke proksimaj povas esti lingvoj, nur se ili estas dialektoj de la sama lingvo ... Se oni esploras la historion de la demando, la fakto iĝas tamen ege malpli frapanta. Dum prahistoriaj kaj fruaj historiaj epokoj la popoloj pro pluraj kialoj migradis tra la mondo. La antaŭuloj de la nunaj ĝermanaj, slavaj, latinidaj, keltaj, hindaj kaj aliaj popoloj vivis supozeble ie en sud-orienta Eŭropo (la sciencistoj nomas ilin hindeŭropanoj). Antaŭ 5000-6000 jaroj ili estis unu popolo.

Migro kaj dividiĝo en diversajn popolojn komenciĝis antaŭ 4000 jaroj. Rezulte, post iom da tempo, aperis ĝermanaj, slavaj, keltaj kaj aliaj triboj. Kaj antaŭ 1000-1500 jaroj tiuj triboj komencis dividiĝi en popolojn, kiuj ekzistas ĝis nun. Ankaŭ la antaŭuloj de la turkecaj popoloj estis unueca popolo, kiu vivis sur la teritorio de Mongolio kaj Altajo. Migri kaj dividiĝi en la nuntempajn turkecajn popolojn ili komencis antaŭ milo da jaroj.

Memkompreneble, ĉiuj cititaj ciferoj estas proksimumaj. Neniu povas serioze aserti, ke ĝuste antaŭ 1000 jaroj ekestis turkoj, tataroj kaj uzbekoj. Spite al tio, ke la supre nomitaj ciferoj estas proksimumaj, ili ebligas al ni kompreni la kialon de la supre priskribitaj kvazaŭaj nekonformecoj. Ni diru: svedo kaj albano, kvankam havante komunajn antaŭulojn, tute ne komprenas unu la alian, ĉar tiuj popoloj evoluis memstare dum 4000 jaroj. Italo kaj moldavo pli-malpli povas interkompreni, ĉar iliaj prapatroj antaŭ 1500 jaroj parolis en la sama lingvo. Turko kaj tataro komprenas unu la alian, ĉar antaŭ 1000 jaroj ili estis unu popolo kaj vivis kune. Sed malgraŭ ĉio, rigardu la suprajn ekzemplojn. Ĉu ne estas mirinde, ke ĉiuj ĉi vortoj kaj gramatikaj fenomenoj konserviĝis dum jarmilo sen kontaktoj inter popoloj, libroj, gazetoj, Interreto?

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17