MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

MULTLINGVECO

Italio plurlingva: la deveno de la etruska

Italio, kun sia nuna universo de dialektoj kaj minoritataj lingvoj, estas en la moderna mondo unu el la landoj plej orientitaj al t.n. plurlingveco. Malpli konate estas, ke eĉ en la antikva epoko la lando estis karakterizata de simila emo al multlingveco: en la itala duoninsulo fakte kunvivis, antikve, „mozaiko” de lingvoj malsamdevenaj, hodiaŭ nur parte konataj kaj deĉifritaj.

Latino estis komence la lingvo de unusola urbeto (Romo), tial tute nekonata en la cetero de la duoninsulo, kies loĝantoj parolis aliajn lingvojn. Ĉi-lastajn (ekzemple la faliskan, la oskan, la umbran, la mesapian, la pravenetan, la lepontan) la fakuloj kutime nomas „italikaj lingvoj”. Ni konas ilin, ĉar ili bonŝance estis ekskribitaj, antaŭ ol latino, disvastiĝante, ilin englutis. La plej bone dokumentita (per 11 000 surskriboj, al kiuj ĉiujare kromaj aldoniĝas) estas la etruska. Kia lingvo estis la etruska?

Opinioj

Jam en la klasika epoko kunestis du opinioj. Laŭ la unua, la etruskoj estis aŭtoktonoj: eventuale, ili mem suferintis invadojn de la flanko de aliaj popoloj. Laŭ la dua opinio, ŝuldata al la verkisto Herodoto, la etruskoj venis male el Malgrandazio. La helenoj kredis, ke Lydos kaj Tyrrhenos (prapatroj respektive de la lidoj kaj de la etruskoj) fratis. Do, lidoj kaj etruskoj estis, laŭ ili, parencaj popoloj. Laŭ tiu tradicio, Tyrrhenos, fuĝinte el Malgrandazio, establiĝis en Italio.

Konfirmo

Ĉi tiu versio ricevis ian konfirmon, kiam – fine de la 19a jarcento – oni trovis sur la greka insulo Lemnos surskribon, aŭ pli precize du apartajn surskribojn, kiuj troviĝis sur la sama steleo. Se la surskribo estus skribita etruske, tio ne mirigus nin aparte. Povus fakte temi pri hazardo: ekzemple, unuopa etrusko povus esti mortinta malproksime de la propra patrolando. Sed la surskribo ja estis skribita en lingvo „simila” al la etruska. En Lemnos do vivis probable popolo, kiu parolis lingvon similan, ne egalan, al la etruska, lingvon interalie ŝajne eĉ pli arkaikan ol la komuna etruska. Iel ajn, estas klare, ke ni ne rajtas pro tio supozi veran parencecon inter la etruska kaj, ĝenerale, la lingvoj anatoliaj.

Interrespondo

En la dua kaj tria jardekoj de la 20a jarcento oni cetere ekdeĉifris la lidan, kaj ŝajnis, ke inter la du lingvoj estas kelkaj similecoj. Ekzemple, en ambaŭ lingvoj estas partikulo enklitika („-m” aŭ „-um”), iomete adversa. Sed temas pri izola interrespondo, pro tio verŝajne hazarda. Alia elemento, al kiu oni donis pasintece multan gravecon, estas la uzo en la du lingvoj de sama grafemo (simila al la cifero 8), aliloke ne uzata, por indiki la fonemon /f/. La vero estas tamen, ke tiu signo ne estis uzata en la plej multaj antikvaj etruskaj surskriboj, nur en ege pli freŝaj. Do temas pri posta evoluo, ne pri ĉiama karakterizo de la etruska alfabeto.

Malamikoj

Ankaŭ la bulgara lingvisto Vladimir Georgiev estis konvinkita pri la anatolia deveno de la etruska, sed li sin turnis al la hitita, ne al la lida. Laŭ li, la etruska estas antikva fazo de la hitita, sed lia teorio ne havis sukceson. La punktoj de kontakto estas, ankaŭ ĉi-foje, tro izolaj. En la etruska la genitivo antaŭvidas ekzemple la finaĵon „-l”. En la hitita, samkiel en la lida, la sufikso „-l” karakterizas apartenajn adjektivojn: tiaj adjektivoj troviĝas en multe da aliaj lingvoj, ekzemple en latino: „hostilis” signifas „apartena al malamiko” (latinlingve „hostis”), „puerilis” signifas „apartena al infano” (latine „puer”). La simileco de tiu „-l-” al la finaĵo „-l” de la etruska estas sekve verŝajne ne tro signifa. Do, la unusola lingvo efektive kaj pruvite simila al la etruska estas tiu de la insulo Lemnos en Grekio.

Fantazio

Kelkaj fakuloj pripensis eĉ ligitecon de la etruska al la eŭska, sed temas pri nepruveblaĵoj. La nuntempa lingvoscienco ne akceptas fantazion. Cetere, la lingva valoro de etruskaj surskriboj varias: multaj estas mallongaj kaj ne aparte gravaj (ekzemple ni havas proprajn nomojn, tombajn skribojn ktp). Sed kelkaj de ili estas signifaj, kiel la t.n. Mumio de Zagrebo, envolvita en bendo, kiu entenas tre longan ritan tekston. Ĝi estas la plej granda (kaj malfacila) teksto en niaj manoj. Krom la jam menciitaj, konatas ankaŭ aliaj tekstoj, kiel la t.n. cipo de Peruĝo (speco de kontrakto, kiu rilatas proprietojn kaj iliajn limojn) aŭ iu vota surskribo, sur oraj lamenoj, el Pyrgi, skribita kaj en la etruska kaj en la fenica. La manko de tradukoj al konataj lingvoj ne ebligas al ni facilan tradukadon, kvankam la legado de la tekstoj relative simplas. Tio ĉi okazas, ĉar la etruska estis skribata en alfabeto tre simila al la greka. En la tuta iama Italio, kun la sola escepto de la fenicaj surskriboj, oni ĉiam kaj ĉie uzis grekdevenajn alfabetojn. La etruskoj funkciis eĉ kiel „perantoj” de la greka alfabeto por aliaj italikaj popoloj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07