MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Filozofio metio ideologio

Laŭ la subtitolo kaj laŭ la „dankesprimo” de la aŭtoro (p. 5) temas pri artikoloj origine aparte publicitaj, poste redakte koherigitaj. En kelkaj lokoj atenta leganto tion ankoraŭ rimarkas: okazas kelkfoje ripetiĝoj, malofte eĉ etaj enhavaj nekongruoj. Sed dum la legado komence oni estas altirita pro la vigla stilo de la aŭtoro, iom spicita per etaj „esperantaĵoj” (ekzemple p. 9). Multaj helenaj filozofoj estas prezentataj, ankaŭ tekstoj sufiĉe nekonataj eĉ al fakuloj – ekzemple la traktato Pri la sepoj (Peri hebdomadôn1), kiu troviĝas en la hipokrata korpuso.

Miriga aranĝo

Sed enprofundiĝante kaj rigardante la citaĵojn, mi pli kaj pli ĉagreniĝis: nek estas indikita loko, de kie venas citaĵo (la poemoj de Heziodo, ekzemple, estas tre longaj), nek mi trovis informon pri la tradukinto. Por resti ĉe Heziodo: la aranĝo de la linioj mirigis min. Dum temas pri regulaj versoj (la heziodaj poemoj estas heksametraj), maldekstra rektigado estas la normo. La tradukoj en la libro ja konsistas el heksametroj – sed la linioj estas centritaj (p. 19 kaj sekvantaj).

Same ankaŭ ĉe aliaj poetoj: Arĥiloĥo skribas ĉefe jambojn ... centritaj linioj (p. 21). Solono verkis siajn poemojn grandparte en elegiaj distiĥoj; tio signifas, ke ĉiun heksametron sekvas pentametro. La kutima maniero de kompostado estas, ke oni iom ensaltigas la pentametrojn, principe tamen havas maldekstre rektigitajn liniojn. Sed ankaŭ citaĵoj de Solono ĉe Gudskov estas centritaj (p. 26 kaj sekvantaj). La traduko de la solonaj fragmentoj tamen ne plu estas laŭ la originala metriko; fojfoje la pentametroj estas fuŝitaj.

Bibliografio

Sed bone, la celo de tia libro ja estas prezenti informojn, ne metrikajn detalojn – kvankam ĝuste por tiu celo ja pli taŭgus pure proza traduko, ĉar tiel oni pli precize kaj detale povas esprimi enhavojn. Ĉar tekstolokoj ja ne estas indikitaj, mi almenaŭ volis ekscii, kiome la prezentitaj tradukoj baziĝas sur originalaj grekaj tekstoj, kaj kiu estis la tradukinto. Mi do transsaltis al la bibliografio („Uzitaj fontoj”, p. 273 kaj sekvantaj) kaj trovis je ĝia komenco mirigan noton: „Por la libroj, markitaj per (*) estas indikitaj la unuaj eldonoj en la originala lingvo; la sama signo montras klasikajn verkojn de la antikvaj aŭtoroj.” Kaj do tiun asteriskon oni trovas ekzemple antaŭ „Aristotelo. Verkoj”, „Esĥilo. Tragedioj” aŭ „Ksenofono. Sokratecaj verkoj” (estas multe pli da tiaj ekzemploj). Sed de preskaŭ ĉiuj antikvaj aŭtoroj ekzistas tekstaj variantoj – tion Gudskov komplete ignoras!

Rilate Ksenofonon, la titolo mem estas misgvida: liaj „Sokratecaj verkoj” fakte nomiĝas „Memoraĵoj pri Sokrato”, „Symposion” kaj „Apologia”. Pri kiu lia verko do en konkreta citaĵo temas? Fojfoje ja aperas titoloj en la greka lingvo (kun multaj eraroj), sed sen indiko de la uzita eldono. Pri tradukoj tute ne troviĝas indikoj en la listo de „uzitaj fontoj”2.

Esperantigo

Plulegante mi denove stumblis, nun pro la ofte perforta kaj tute ne konsekvenca „esperantigo” de grekaj vortoj. Kelkaj nomoj, kiel ekzemple Homero, Heziodo3 aŭ Platono, estas ja tradicie esperantaj. Sed ekzemple Thêbaj, la ĉefa urbo de Bojôtia (Beotio) aperas ĉe Gudskov en tri diversaj formoj: „Tibo” (p. 64), „Tibeo” (p. 19) kaj „Tebo” (p. 123, 206). Ankaŭ la urbo Klazomenai havas tri malsamajn nomojn: „Klozimeno” (p. 101), „Kolzimeno” (p. 69) kaj „Klazomeno” (p. 103). La tri mojraj (diinoj de la fato) greke nomiĝas Klôthô, Laĥesis kaj Atropos; ĉe Gudskov: „Klota”, „Laĥesa” kaj „Atropa” (p. 130). Kelkaj „transliterumoj” malkaŝas eĉ rusan fonon; ekzemple „Gefesto” (p. 120; temas pri Hêfajstos, la dio de la fajro), „giadoj” (p. 40; hyades, nomo de konstelacio), „Femida” (p. 130; Themis, diino de la justeco) – kaj eĉ „geliocentrismo” (p. 67). La listo neniel estas fermita.

Tiu „esperantiga manio” ankaŭ trafas francajn kaj anglajn nomojn: „Rusoo” (p. 127; Rousseau); „Broŭno” (p. 137; Brown) „Komtio” (p. 9; Comte); „Fojerbaĥo” (p. 115; Feuerbach); „Imanuilo Kantio” (p. 150; Immanuel Kant) ktp. Okaze, sed ne ĉiam, en piednoto aperas „nacilingva” nomo. Se temas pri rusaj aŭtoroj, Gudskov kutime ne tiel traktas la nomojn, nur „simple” transliterumas. Sed grekajn aŭtorojn la leganto fojfoje apenaŭ povas rekoni! Kiu tuj scias, ke sub „Eŭgemero” (p. 209) kaŝiĝas Eŭhêmeros, kaj ke „Diadoro el Miloso” (p. 122) fakte estas Diagoras el Mêlos? La hejmurbo de Parmenido ĝuste nomiĝas Elea, sed en la libro ĝi konstante aperas kiel „Elajo” (p. 61 kaj sekvantaj)4; do la skolo de la „elajanoj” (multloke) estas komplete misnomita5.

„Esperantigitaj” nomoj de insuloj kaj urboj bezonas propran alineon: ofte grekaj nomoj finiĝas per „-os” (maskla finaĵo; plurale: „-oj”) aŭ per „-on” (neŭtra finaĵo). En sia „esperantigo” la aŭtoro tiujn finaĵojn jen aperigas, jen ne – sen rekonebla reguleco. „Assos” iĝas „Asso” (p. 241), „Kition” „Kitio” (p. 250), „Delfoj” „Delfo” (p. 130), sed „Mêlos” iĝas „Miloso” (p. 122), „Keos” „Kioso” (p. 118), „Rodos” eĉ nomiĝas „Rodozo” (p. 239).

Tiaj fenomenoj analogie troveblas en la listo de „filozofaj terminoj” (p. 278 kaj sekvantaj). Ja estas kompreneble, ke logos ne fariĝu „logo”, sed „logio” tamen estas misgvida6, ĉar legante tion, oni pensas pri vortoj kiel „teo-logio” aŭ „kosmo-logio”. La greka -logia ja estas parenca al logos, sed ne samsignifa. Simile statas aferoj pri „arĥeo”, „nuso”, „apejrono” kaj „stojo”: mi pledas por arĥê, noŭs, apejron kaj stoa. Cetere ankaŭ ĉi-loke aperas vortoj presitaj en grekaj literoj – eraroj bedaŭrinde abundas.

Metieca komentado

Estante filologo, mi do ĉefe „metiece” komentis la libron; pri la filozofia flanko mi certe ne tiom kompetentas. Tamen mi mallonge vortumos mian impreson: evidente la aŭtoro estas sufiĉe prijuĝema kaj tre certa pri siaj juĝoj. Principe li aplikas la skematismon de Auguste Comte: la homara penso trairas, laŭ li, tri historiajn stadiojn, ĉiu el kiuj superfluigas la antaŭan (p. 9). Ju pli proksima do al la fina stadio (pri kiu la aŭtoro havas klaran koncepton) ies pensado estas, des pli bona li estas filozofo. „Fina stadio” estas la scienca (kaj ateisma) materiismo.

La fruaj filozofoj, laŭ Gudskov, estis iel materiistoj (kvankam en certaj okazoj, ekzemple ĉe Heraklito, la aŭtoro forte penas por kredigi tion), do principe „bonaj” – Demokrito pli, Pitagoro iom malpli. Sed iam la fidemona maliculo kaj reakciulo Platono krime inventis la „objektivan ideismon”. Per tio li kaj liaj posteuloj kaŭzis principan devojiĝon de la filozofio, plagon, kiu daŭradis dum jarcentoj.

Eble iuj samideanoj, leginte tiun ĉi recenzon, riproĉos al mi troan severecon, argumentante, ke oni ja devas fieri, ke tia verko, detale pritraktanta fruajn helenajn pensulojn, entute aperis en Esperantujo. Mi respondus, ke Esperantujo nepre ne estu ekskluziva ludejo por naivaj idealistoj. Mi fierus, se esperantlingva popularscienca libro sen iu „samideana rabato” povus facile konkurenci kun iu ajn nacilingva verko pri la sama temo. Mia recenzo estu instigo al tiu celo.

1. En tiu ĉi artikolo mi uzas transliterumon, kiu klare distingas ĉiujn literojn de la greka alfabeto. Jen ekspliko:
η = ê γγ, γκ = ng, nk
ι = i, sed en diftongoj j θ = th
υ = y, sed en diftongoj ŭ ξ = ks
ω = ô ψ = ps
La aliaj literoj ne bezonas eksplikon.
2. En unu okazo mi testis tradukon: p. 27, fragmento de Solono (supre). La greka teksto estas facile trovebla; mi faris mian propran tradukon kaj komparis ĝin kun tiu prezentita de Gudskov. La rezulto estis por mi nekontentiga.
3. „Heziodo” tamen estas nekonvena formo, ĉar la originala nomo estas „Hêsiodos” (ne kun „z”).
4. Ekzistis kaj la urbo Elea kaj la urbo Elaja, tute malsamaj civitoj – eble okazis intermiksado.
5. La anojn de la skolo oni prefere nomu „eleatoj” (laŭ la greka nomo „eleataj”); „eleanoj” ja simple estas civitanoj de Elea.
6. Tiu „misgvido” havas rimarkeblan efikon ĉe la karakterizado de la pensoj de Heraklito!
D-ro Winfried SCHUMACHER
Nikolao Gudskov: Kiel la homo ekis pensi. Eseoj pri la helena filozofio. Eldonejo Impeto, Moskvo, 2012. ISBN 978-5-7161-0235-4. 285 paĝoj kun bibliografio, glosaro de fakaj terminoj kaj indekso de nomoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D-ro Winfried Schumacher el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07