MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NIĜERIO

Alia lando, alia moro

Samseksemon kontraŭleĝigas nova leĝo aprobita de la niĝeria senato. Samseksemuloj riskos 14 jarojn en prizono, se la leĝo estos aprobita ankaŭ de la ĉambro de reprezentantoj kaj ricevos, kiel atendite, la subskribon de la prezidanto.

Reagis diversmaniere niĝerianoj en- kaj ekster-landaj. En Novjorko gejoj niĝeriaj protestis antaŭ la konsulejo, postulante, ke la registaro nuligu la leĝon.

Sed enlande preskaŭ ĉiu subtenis la novan leĝon. La ministro pri informado kaj komunikado, Labaran Maku, opiniis, ke la registaro protektu la kulturon kaj valorojn de Niĝerio.

Kulturo

Ekzistas, laŭ Maku, kultura barilo inter Eŭropo, Usono kaj Afriko. Tio, kio eksterlande normalas, povas ofendi afrikajn kulturon kaj moron, diris la ministro.

Kontraŭ la leĝo protestis Usono, Britio kaj aliaj eŭropaj landoj. Tamen la ministro insistis, ke, dum ili ja rajtas protesti, sendependa ŝtato kiel Niĝerio ankaŭ rajtas krei siajn leĝojn.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07