MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

GREKIO

Lasta spiro, lasta espero

En Grekio, en epoko de Internacia Mona Fonduso, de senlaboreco, de salajr-reduktoj, de stratobataloj, de ĝisekstremaj strikoj kaj de flamaj politikaj kunvenoj, ekzistas metio kurioza, pitoreska kaj preskaŭ folklora. Tiu ĉi metio estas plenumebla ie ajn kaj, malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj, kapabla doni al mezuma greko esperon pri pli bona estonteco.

Tiu metio nomiĝas en la novgreka „laĥiopolis” kaj indikas migrantan vendiston de loteriaj biletoj. Tiaj elvokivaj „kolportistoj” ne malmultas en Grekio. Ili formas tribon kaj renkonteblas en ĉiuj urboj, en la ĉefaj stratoj kaj ĉe plej strategiaj stratanguloj, ofte ankaŭ en fervojo-stacioj, fojfoje eĉ en aŭtobusoj.

Laboro

Ili neatendite enfalas en publikajn lokojn, ekzemple restoraciojn kaj kafejojn, iufoje iom moleste, kiel roz-vendistoj, fotografistoj kaj vendistoj de pirataj diskoj, kriante per voĉo ne tre rafinita „Hodiaŭ estas lotumado!”, eĉ en la mezo de galanta rendevuo, kiam konvenus pli granda diskreteco.

Iu vendisto havas sonorilon el sia vilaĝo, kaj li sonorigas ĝin de tempo al tempo por altiri klientojn. Al ĉiuj plaĉas la sonoriltintado: nur malofte riproĉas vendiston urba gardisto, minacante per monpuno. Tio ja okazas, kiam plendas rivalo, ekzemple maronvendisto, de kiu oni „ŝtelis” la kutiman lokon.

Tia estas la strato: por pluvivi, bezonatas sperto kaj ruzo. Multaj vendistoj krias malmulte aŭ tute ne parolas. Estas tamen kolegoj, kiuj senvoĉiĝas la tutan tagon kaj serĉas efikajn diraĵojn por persvadi klientojn.

Krizo

La krizo ja bremsas ĉi-jare la homojn. Iam oni aĉetis kvinopon da loteriaj biletoj, sed nuntempe la plimulto preferas reteni la necesajn 40 eŭrojn, kaj oni aĉetas maksimume duopon. Ĉi-jare, laŭ fidindaj fontoj, pro la tutmonde konata ekonomia krizo de la lando, vendado de loteriaj biletoj falis je 70 % kompare kun 2009.

Alivorte vendistoj, kiuj iam vendis 400 biletojn tage, devas jam kontentiĝi pri vendado de 100. Kaj estas klare, malmultajn tagojn antaŭ la komenco de 2012, ke en la homplena centro de Ateno la plimulto de novjaraj biletoj pluflirtos ĉe la standoj de migrantaj vendistoj, malgraŭ kapturna unua premio, kiu valoras 15 milionojn da eŭroj.

„Ĝis lasta spiro, lasta espero”, asertas per rido Dina Palaska, 55-jara. „Ĉiun kristnaskon mi aĉetas kaj donacas novjaran loterian bileton al ĉiu membro de mia familio, ĉar oni neniam scias, kio povas okazi. Cetere, se oni ne ludas, oni ne povas plendi, ke oni ne gajnis.”

Similan aĝon kaj similan ideon havas Filothei, ŝia bofratino: „Oni rajtas revi, kaj oni esperas gajni. Ni estas granda familio, kaj mi volas lasi neniun nekontenta.” Niki, amikino de ĉi-lasta, asertas: „Mi ne kredas je bonŝanco, sed novjara loterio estas tradicio, kaj ĉiun jaron mi aĉetas unu por favora aŭspicio. Mi ne havas edzon kaj gefilojn, sed, se mi gajnos, mi helpos al miaj parencoj kaj amikoj: vi vidos, mi enpostenigos ĉiujn el ili.”

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07