MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Ne menciu la militon

Studi la pasintecon, diras la historiistoj, gravas kaj al nacio kaj al ĝiaj nacianoj. Nur tiel, asertas la fakuloj, eblas kompreni okazantaĵojn hodiaŭajn, surbaze de okazintaĵoj hieraŭaj. Verŝajne, eĉ se nur parte, ili pravas: la estinteco evidente influis kaj ankoraŭ influas la estantecon, kiu siavice influos la estontecon.

Tamen troa studado de zorge elektita estinteco povas veneni la estantecon – veneni ĝis blindigo, surdigo kaj eĉ stulteco. Se pruvon vi postulas, konsideru la sintenon de Britio rilate la eventojn en Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945.

Evidente, okazis dum la t.n. Tria Regno hororaĵoj, kiuj hontigas la homaron. Nepras ilin ne forgesi, por ke – denove laŭ la historiistoj – tiaj krimoj ne okazu denove. Espero plejparte vana: ne eblas malfermi tagĵurnalon kaj ne legi raportojn pri homa krueleco kontraŭhoma. Ŝajne nur la kvantoj ŝanĝigis: dekoj, centoj, miloj da viktimoj kaj ne milionoj ... tiel „progresas” la homaro.

Obsediĝi

Do ne forgesi estas unu afero: prie obsediĝi tute alia. Foje, vivante en Britio, oni emas kredi, ke haltis horloĝoj en la jaro 1945. Ekzemple, en la lastaj jardekoj du el la plej popularaj kaj ripetataj televidaj tiel nomataj komedi-serioj ludiĝas kvazaŭ dum la milito-jaroj (unu en Francio dum la germana okupacio; la alia pri la hejma gardistaro, t.e. neprofesiaj soldatoj trejnitaj por defendi la patrujon okaze de germana invado).

Alia, denove tre populara komedi-serio, donis al la angla lingvo la frazeton: Ne menciu la militon. La komedio disvolviĝis en freneza hotelo: en unu sceno venas germanaj gastoj, kiujn oni ne volas ofendi ... sed, malgraŭ la ordono, ke oni ne menciu la militon, la komedio pivotas ĉirkaŭ – evidente – mencioj pri la milito.

.

Aldonu la konstantajn tiel nomatajn dokumentajn filmojn pri duamondmilitaj submarŝipoj, dezertaj bataloj, naziaj uniformoj kaj pri la mensa stato de Hitlero kaj ĉiuj aliaj naziaj ministroj kaj altranguloj, kaj oni komencas akiri impreson pri brita publiko, kiu ankoraŭ ne liberiĝis de la – el brita vidpunkto – „gloraj” tagoj, kiam kuraĝegaj militistoj (sen ajna usona helpo) defiis la nazian ogron kaj alportis pacon al eterne danka mondo.

Studento

Ĉu mi troigas? Alparolu junan britan turiston, studenton, eble, en via lando, kaj demandu: Kian historion oni prezentis al vi en via lernejo? Venos respondo: En la unugrada lernejo, romian kaj duamondomilitan; en la duagrada, romian kaj duamondomilitan. Se ekzistus triagrada, sendube venus sama respondo.

Kaj, dum ne eblas enirigi en lernejojn romianojn, tamen ne mankas iamaj soldatoj, civiluloj, kiuj travivis bombadon, por viziti lernejojn kaj priskribi siajn spertaĵojn. Kiu vizitas lernejon por priskribi la vivon en la 50aj, 60aj jaroj? Neniu. Tro tedaj. Tro ordinaraj. Tro senmilitaj – kaj do sengloraj.

En la jaro 2000, laŭ lastatempa artikolo en ĝenerale fidinda gazeto, ekzistis 380 anglalingvaj libroj kun la vortoj Tria Regno en la titolo (plus 30 000 kun la vorto Hitlero). En 2010 kreskis la Hitler-titoloj je 850. El tiuj libroj 80 % estas aŭ verkitaj de britoj aŭ publikigitaj en Britio.

Intrigo

Estu flanke notite, ke ofte, en la teatro, kiam temas pri ŝekspira tirano, kiel Makbeto aŭ Rikardo la 3a, la intrigo estas relokita al – vi divenis – la Tria Regno: Makbeto-Hitlero, Rikardo-Hitlero, ktp. Hitlero-hoko pli allogas ol nura ŝekspira.

Kompatindaj britoj. Post 1945 ili travivis relativan kolapson, ĉefe ekonomian, financan, sed ankaŭ politikan, prestiĝan: Germanio, la postmilita venkito, fariĝis la dumpaca venkinto, kaj britoj ne povas, ne volas, tion akcepti. Pro tio pli altiras heroa estinteco ol horora estanteco – pro tio la britoj preferas komforte vivi sur sia muzeo-insulo kun la certeco de la pasinteco ol kun la defioj de la nuno.

Tiamaniere kribrita historio malhelpas komprenigi, malhelpas klarigi la aktualan mondon. Pli facile engaĝiĝi kun mortintaj monstroj de hieraŭ ol kun vivantaj najbaroj de hodiaŭ. Pli agrable reviziti la batalojn de la 20a jarcento ol alfronti tiujn de la 21a.

Ĉu la britoj ĵaluzas pro la sukceso kaj prospero de Germanio kaj aliaj landoj? Tutcerte, jes. Sed ĵaluzi ne decas, iel ne britas. Krome, kial ĵaluzi? Britoj havas tion, kion aliaj ne havas: vivan estintecon. Do estantecon kaj estontecon ili povas volonte lasi al aliaj, malpli gloraj, malpli bonŝancaj nacioj. Bedaŭrinde.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17