MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

GERMANIO

Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer

Mil jaroj estas antaŭ Dio kiel unu tago. Sekve pasis antaŭ Dio nur unu tago dum la lastaj mil jaroj de la juda ĉeesto en la urbo Speyer ĉe Rejno, Germanio. Sed la homoj en siaj teraj tagoj perceptas pli detale, pli distinge siajn tagojn kaj jarojn ol Dio en sia majesta superrigardo. En mil jaroj forfluintaj kun la Rejno-akvo, en tiu ĉi komunumo okazis gloraĵoj kaj abomenaĵoj intersekve.

Reveno

La 9a de novembro 2011 almenaŭ estis tago de ĝojo, ĉar oni tie inaŭguris novan sinagogon. Ĝojo pri juda preĝejo en la urbo de mondkonata katolika katedralo kaj protestanta memoriga preĝejo pri la reformacio. Preskaŭ samaĝa kiel la katedralo estas la ĉeesto de juda komunumo en Speyer, kaj estis komence episkopo, kiu permesis ĝin. Sed estis poste tamen kristanoj, kiuj klopodis nuligi ĝin, kaj estis germanoj, kiuj sukcesis forbruligi la duan sinagogon en la pogroma nokto la 9an de novembro 1938, tiel denove ekstermante la judan vivon en la urbo. Neniu kredis pri reveno de ties kulturo. Sed ĝi revenis forme de iamaj sovetianoj, enmigrintaj en Palatinaton.

Resumo

La raportanto de MONATO, kiu bone observis la eventojn dum la lastaj jardekoj, provas resumi laŭ teraj tempounuoj:
La rusaj judoj venis en la 90aj jaroj kaj devis unue tute denove ekkoni siajn religion kaj kulturan devenon, post ateisma ŝtataneco. La urbo Speyer subtenis kaj disponigis preĝosalonon en iama franca militareo. La urbestro Werner Schineller klarvide ekkonis la ŝancon rerilatiĝi al la juda flanko de la urba historio kaj progresigi la turistan disvolviĝon de la iama juda kvartalo en la urbo, sed ankaŭ forte progresigis la fondadon de nova juda komunumo kun propra sinagogo en Speyer.
Proksime de la unua juda setlejo oni trovis forlasitan katolikan monaĥejon, kiu povus taŭgi por nova juda centro. En la jaro 2000 ĝi oficiale malfermiĝis per arta ekspozicio. Poste konkretiĝis la planoj por la transformado. Pri la metado de la baza ŝtono raportis MONATO (2009/4). Pli ol du jarojn daŭris la konstruado. La navo de la iama katolika preĝejo transformiĝis al salonoj por publika servado. Aldone la arkitekto alkonstruigis elipsan sanktejon, la novan sinagogon, por la diservoj.
La tutan centron oni inaŭguris la 9an de novembro 2011, simbolan daton pro la samtaga forbruligado de la dua sinagogo de Speyer en 1938. La iniciatintoj de la iama „miljara regno” turniĝadus en siaj ĉerkoj, se ili scius, ke ilia plano pri senjuda mondo ne nur ne plenumiĝis, sed ĝuste tie, kie ili provis elradikigi ĉian judan influon, denove ekfloras juda vivo. Al la inaŭguro venis ne nur judoj kaj regionaj politikistoj, sed ĉeestis pinte la germana prezidanto Wulff kaj la palatinata ĉefministro. Eĉ la episkopo de Speyer salutis persone, agnoskante la dion de la judoj ankaŭ la sia.

Malvasta

La nova sinagogo, fenestre malfermita al la urbo kun la katedralo en la orienta fono, estas sufiĉe malvasta, taŭga nur por cent personoj samtempe. Por la inaŭgura ceremonio oni povis allasi eĉ ne la edzinojn de la funkciuloj. Des pli la MONATO-raportanto, malgraŭ bonaj kontaktoj, ne sukcesis ricevi lokon inter la moŝtuloj. Sed li observis – cetere unuafoje en sia vivo – pere de interreta dissendado la ceremonion, kiun la televida firmao nomis Livestream. Tiun „vivan fluadon” oni tamen mortigis je la antaŭvidita tempolimo, kvankam pri aliaj eventoj la televido emas daŭrigi ĝis la efektiva fino. Sed por la plena informado de la MONATO-legantoj la buroo de la urbestro bonvole disponigis plenan gazetarinforman dosieron.

Post mil jaroj nova (tria) sinagogo en Speyer – ĉu oni povas fidi pri ties daŭripovo? Eble ne daŭros longe, ĝis MONATO raportos pri la malfondo de iuj kristanaj preĝejoj tie kaj aliloke. Kaj certe pri la fondo de moskeo samurbe. Eble tiam la samaj personoj kunsidos inaŭgure, same kontente, kaj same laŭdante sin mem.

Unu

Dume Dio iritiĝinte rigardas suben al siaj kredantoj. „Kial tiuj formikoj malofte kune festas min, preferante kverelojn pri mi? Kial tiuj teruloj insistas kulti min per preskaŭ ne plu travideblaj, inter si fervore distingiĝemaj ritoj? Kial ili ne preĝas unuiĝinte? Ĉu mi ne estas unu? Nu, ili denove havas miljaran okupiĝon. Sufiĉas, ke mi morgaŭ klopodos ree pri ili.”

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07