MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

PIEDPILKO

Translokiĝas maljuna sinjorino

En Italio estas „maljuna sinjorino”, ĉie konata kaj ŝatata, kiu kvar fojojn ene de 18 jaroj ŝanĝis sian „domon”. Ne temas pri ia nekontentiĝema virino, sed pri la piedpilka klubo Juventus. Ekde 1897, ĝi gajnis sennombrajn ĉampionludojn kaj pokalojn (ankaŭ sur internacia nivelo), samkiel multe da zelotoj (10 milionojn nur en Italio).

La nomo de grandaj teamoj kutime estas ligita al tiu de la propra stadiono (ekz. Flamengo/Maracanã, Real Madrid/Santiago Bernabéu, Barcelona/Camp Nou). Juventus male, en la lastaj du jardekoj, vagadis de unu ludejo al alia, ĉiam (aldone!) kunhavigante ĝin al la dua urboteamo kaj historia rivalo (Torino).

Restoracioj

Nur ĉi-jaron Juventus ekhavis tute sian stadionon, sendube la plej modernan en Italio, kun unuafoje en Italio restoracioj, butikoj kaj teamo-muzeo. Ĝi entenas malpli da homoj – 41 000 spektantojn – ol la antaŭa, sed, unuafoje, kiel en pluraj nord-eŭropaj landoj, la zelotoj sidos tute apud la ludejo.

Mankas ĉirkaŭa kurejo. Tio ne nur plibonigos la videblecon en urbo karakterizata ofte de nebulo, sed eĉ povas esti konsiderata eta kultura revolucio en nacio tre malsama, el sekureca kaj pensmaniera vidpunktoj, ol ekzemple Anglio.

Modelo

La stadiono estu krome konsiderata modelo de energia ŝparo, ĉar ĝi uzos preskaŭ ekskluzive renovigeblajn energifontojn.

La inaŭguro de tiu ĉi pionira stadiono okazis en septembro 2011 per matĉo kontraŭ la angla teamo Notts County. Antaŭ la matĉo, kiu finiĝis egalstate, okazis malferma ceremonio, simila al olimpia, en la ĉeesto de lokaj kaj naciaj gravuloj.

La nova stadiono de Juventus estas portempe nomita „Juventus Stadium”. Oni tamen atendas proponon de sponsoro, kiu aldonos sian nomon. Laŭkontrakte ĝi ne rilatu al la aŭtomobila industrio, pro tio ke jam de jardekoj Juventus-on estras familio Agnelli [anjeli], proprietulo ankaŭ de la marko Fiat.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07