MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

USONO

Ŝtato-stato

Laŭ statistikoj el la jaro 2010, la meza aĝo de usonanoj estas 37 jaroj. En la usona ŝtato Teksaso la meza aĝo estas 33,6 jaroj; antaŭ 10 jaroj 32,6 jaroj.

Teksasanoj plu ne tiom aĝas, ĉar la ŝtato de ekonomia vidpunkto tre allogas la junan generacion. Meksikdevenaj estas 38 % de la teksasa loĝantaro: tiu ĉi granda meksika komunumo stimulas konstantan pligrandigon de la loĝantaro.

La teksasa loĝantaro jam atingis 25 milionojn – 25 % pli ol en la jaro 2000.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17