MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

La perfekta edzino

Juno estas juna. Li estas juna viro, kies sola problemo ŝajne estas tio, ke li ne povas ne fiksrigardi belulinojn, foje argumentante, ke beleco estas donaco de Naturo kaj ke la ĝusta maniero aprezi ĝin estas per alrigardo kaj priparolo. Eĉ kiel tre juna lernanto, li fojfoje sidiĝis kun amikoj kaj klaĉis pri ĉiuj preterpasantoj: „Jen tiu belulino. Ĉu vi povas konjekti, kiom el ŝiaj korpopartoj ne estas artefaritaj? Jen tiu viro kape senhara. Ĉu vi povas imagi, kial li estas tiel malfeliĉa, aŭ kial li tiel rapide promenas? Vidu tiun bele vestitan viron. Ĉu vi povas imagi, ke eble liaj ŝtrumpoj estas malpuraj aŭ truhavaj?”

Nun kiel juna viro li tamen jam postlasis multe el la malbonaj kondutoj infanecaj, krom la emo aprezadi virinan belecon; kaj oni povas diri, ke tio ne necese estas infaneca aŭ malbona, ĉar li jam atingis la aĝon, kiam li povas fari aŭ pridiskuti „adoltajn aferojn”. Li havas sekuran laboron pri merkato, ĉar diligente laborinte dum siaj unuaj jaroj kiel dungito, li rapide fariĝis estro kun multe da tempo je sia dispono, dum kiu li povas diversmaniere amuzi sin. Li kredas, ke lia vivo estos perfekta, kiam li finfine trovos tiun belulinon, pri kiu lia animo jam delonge sopiras. Malgraŭ lia emo laŭdi la naturon pro la perfekte belaj virinoj, kiuj troviĝas diversloke en la tuta mondo, li ne estis bonŝanca pri amrilatoj kun virinoj. Li jam havis rendevuojn kun kelkaj virinoj, sed post iom da tempo li vidis, ke la rilatoj ne povas sukcesi. Tamen li estis konvinkita, ke ie en la granda mondo estas tiu perfekta virino, kiu fariĝos lia edzino. Kaj li foje diras al si, kiam ajn li trovas belulinon, „Ĉu eble ŝi estas la anĝelo, kiun mi jam tiel longe atendis?” Malgraŭ tio, ke li ne povas haltigi la emon rigardi preskaŭ ĉiujn virinojn, la vera fakto estas, ke li persone kredas, ke por li estis kreita certa virino. Sur la granda planedo kun milionoj da belulinoj, nur unu el ili estas lia. Do li preferas pensi pri „la virino”. Li pensas, ke li havas la devon diligente serĉi ŝin, kredante, ke ankaŭ ŝi ie okupiĝas serĉante lin.

Dum liaj longaj momentoj de fantazio, lia koro foje silente konstruas jenajn imagojn: ŝi estas bela, fakte belega. Ĉiuj volas aŭdi pri la sekreto de ŝia beleco. Ŝi estas fonto de inteligento, kaj de ŝi li jam lernos multe pri la vivo kaj ĉio alia. Kiel li, ŝi ege ŝatas legi librojn. Do ŝi kunlaboros kun li, prizorgante kaj pligrandigante lian bibliotekon. Malgraŭ sia beleco ŝi estas neimageble forta, tamen promenas elegante. Kaj ŝi estas ĉiumaniere sendependa. Ho, jes, Juno ne ŝatas virinon, kiu devas peti la helpon de sia edzo pri ĉio. Do, denove, ŝi estas forta emocie, fizike kaj finance. Eble dum la lernejaj jaroj ŝi estis sportulino kaj jam gajnis multajn premiojn. Ŝi ankaŭ laboras en granda oficejo, sed ŝi preferas ne plu labori, ĉar ŝi preferas dediĉi sian tutan tempon por montri sian amon al li. Ŝi neniam koleros kaj, se pro io ajn ŝi ofendiĝos, ŝi tuj pardonos lin kaj forgesos pri ĉio. Ŝi estos perfekta virino.

Juno ĉiam memoros la agon de Paŭlo, lia plej intima amiko, kiam li iam elvortigis al li tiun imagofadenon. Iam Paŭlo, kiu jam delonge edziĝis kaj nun havas infanon, aŭskultis kun granda pacienco kaj subite respondis: „Juno, mi havas la honoron helpi vin pri tiu ĉi afero. Mi trovis la ĝustan virinon ...”

„Ĉu vere?” Juno diris, ege scivole. Sed samtempe li kun miro demandis sin, ĉu li povas ricevi helpon de amiko pri tia grava afero. Se temus pri aĉeto de varo, eblas peti helpon de amiko, sed pri edzino por li ne estos facile fidi la opinion de amikoj. Li devas mem alparoli virinon kaj mem juĝi, ĉu ŝi estas taŭga por li aŭ ne.

„Vi scias, ke mi ege amas vin, ĉu ne? Vi scias, ke eĉ dum via foresto, mi povas helpi vin fari perfektan elekton pri ĉio, ĉu ne?”

Juno estis silenta dum longa momento kaj pripensis siajn rilatojn kun Paŭlo, lia tre intima amiko. Post la edziĝo de Paŭlo ili ne plu estas tiel intimaj kiel antaŭe, kaj Juno tute komprenas la situacion. Multfoje kapjesis li, dum li pensis pri la demandoj kaj la eterna honesteco de Paŭlo, kaj li finfine diris: „Bone, Paŭlo, rakontu al mi pri la virino.”

Serioze respondis Paŭlo: „Kara mia, mi ne volas detrui vian scivolon, do mi diros nenion ĝis la momento de via renkontiĝo kun ŝi. Sed certe vi povas fidi min pri la vereco de la elekto baze de viaj kriterioj de taŭga edzino.”

Ofte Juno iom ne volas ofendi Paŭlon per diskuto pri kvalitoj de edzino taŭga, sciante ke Paŭlo kaj lia edzino havas kelkajn problemojn en sia geula vivo, sed Paŭlo ĉiam preferas solvi sian problemon hejme, diskutante pri la problemoj kun sia edzino anstataŭ kun amikoj aŭ parencoj.

„Mi vere scias, ke ne estus dece diri al ŝi, ke mi edzinigos ŝin, se mi ankoraŭ ne alparolis ŝin por mem juĝi, ĉu ŝi estas taŭga por mi aŭ ne.”

Paŭlo fiksrigardis sian amikon longmomente, kvazaŭ li subite fariĝus nekonato, kaj en sia menso estis io tre amara, kaj se li vortigus ĝin, ili eble eterne disiĝus. Sed li lasis ĝin droni en la profundeco de lia koro kaj diris ion mildan: „Mi ne estas stulta. Mi ankoraŭ ne alparolis ŝin pri vi.”

Paŭlo aranĝis la viziton al la virino, kaj ili ekvojaĝis renkontiĝi kun ŝi. Por Juno tio estis ege longa vojaĝo, kompreneble, pro tio, ke li estis scivolema. Dum la vojaĝo li multfoje petis Paŭlon montri al li la foton de la belulino. Li ankaŭ petis pli da informoj pri ŝi, sed Paŭlo ne respondis, dirante, ke li ne volas detrui lian scivolon.

Do kiam ili atingis la urban ĉefbazaron kaj Paŭlo diris, ke ili baldaŭ atingos la celon, Juno konkludis, ke ili eble vizitos la virinon en ŝia laborejo. Li ankaŭ konkludis, ke ŝi estas vendistino. Vendistino! Li neniam imagis, ke li eble edziĝos al vendistino. Nu, ĉio tio ne gravas. Se ŝi posedas ĉiujn tiujn kvalitojn, pri kiuj li jam fojfoje rakontis al Paŭlo, li akceptos ŝin.

„Ha, ŝi vendas elektronikaĵojn”, pensis Juno, kiam antaŭ iu elektronika vendejo mansignis Paŭlo al li, ke ili jam alvenis. Tenante lian manon, Paŭlo gvidis lin en la grandan vendejon, kie troviĝis multaj robotoj.

„Amiko kara, oni fabrikas ilin laŭ diferencaj aspektoj kaj funkcioj”, diris Paŭlo, sed Juno apenaŭ aŭskultis, ĉar li vere volis renkontiĝi kun la vendistino. Sed en la vendejo troviĝis neniu.

„Kial oni forestus kaj riskus tion, ke eble ŝtelistoj venus kaj forprenus ion ĉi tie? Ĉu ŝi estas tiel stulta?”

„Juno, tiu ĉi vendejo apartenas al iu konato mia.”

„Do ŝi ne estas la estro. Ŝi estis dungita por vendi robotojn.”

„Kaj hodiaŭ mi petis lin permesi al ni resti ĉi tie solaj. Do li donis al ĉiuj dungitoj libertempon.”

„Mi ne komprenas”, diris Juno senpacience. „Kie ŝi estas? Kaj nun ne gravas al mi, kiu posedas la vendejon. Nur montru al mi la belulinon!”

„Bone, mia kara amiko, mi plu klarigos: Mi ne volis embarasi vin, dum ĉeestas la dungitoj. Do mia amiko petis ilin libertempi hodiaŭ.”

Kial mi estos embarasita, stultulo? Ho, mi komprenas ĉion. Do kie ŝi estas?”

Sed li tute ne komprenis, kaj Paŭlo rimarkis tion en lia vizaĝesprimo.

„Juno kara, ĉu vi ne povas vidi? Mi jam aŭskultis vin paroli pri la dezirataj kvalitoj de via estonta edzino. Se paroli sincere, neniu sangohava virino havas tiajn kvalitojn kombinitajn. Mi preskaŭ ploris, kiam vi parolis pri virino, kiu estas taŭga por vi. Vi ŝajne estas avara, ĉar vi pripensas nur tion, kio estas taŭga por vi. Vidu tiujn ĉi sangomankajn virinojn. Ili faros ĉion laŭ via deziro. Ili neniam kverelos kun vi. Ili estas belaspektaj. Ili laboros kaj libertempos laŭ via ordono. Ili neniam foriros de vi. Edziĝu al roboto, mia kara, ĉar neniu virino estos taŭga por vi ...”

Post tiu evento Juno nek alparolis nek renkontis Paŭlon dum kelkaj semajnoj. Li estis ege kolera. „Kial li ne simple diris al mi, ke mia opinio pri rilatoj kun virinoj estas malĝusta. Kial ne simple diri, ‚Do, edziĝu al roboto’, anstataŭ malŝpari mian tempon, vizitante la robotan vendejon ”...?

Tamen la ago de Paŭlo eble fruktodonis. La amara sperto helpis Junon ekŝanĝi sian opinion post reamikiĝo kun Paŭlo. Juno jam iam pensis, ke li eble bezonas tian sperton por ekvidi sian stultecon kaj malmodestecon. Tamen ne ĉio ŝanĝiĝis. Ĉiam post tiu sperto li memoris iun oran diron de Paŭlo: Por ke sukcesu iu ajn intima rilato, ĉiu membro ĉiam demandu sin, Kion mi povas doni al mia partnero, ne kion mi povas gajni de mia partnero? Iel, kion vi donas, tion vi ricevas.

* * *

Tamen, hodiaŭ Juno ŝajne ne havas tempon por nutri sian fantazion per aprezado de belaj vizaĝoj, dum li senpacience restas en la aviadila atendejo. La flugtempo jam ŝanĝiĝis pro la malbona vetero hodiaŭa, kaj li jam telefonis al la kliento, kiun li hodiaŭ intencas viziti, por diri, ke li ne ĝustatempe alvenos pro la vetera problemo. Nun li provas pripensi kun goĵo la renkontiĝon kun la kliento, kiu temos pri kunlaborado, el kiu lia kompanio gajnos multe da mono. Kaj post subskribo de la kontrakto, lia pozicio en la kompanio jam altiĝos. Li pripensas sian rapidan sukceson kun ĝojo kaj fiero. Mankas nur virino por dividi la ĝojon.

El lia pensado vekas lin virina voĉo. Ie ne tre for de li sidas belega virino, kiu ŝajne same atendas. En tiu momento lia plej granda deziro estas, ke ili kunsidu en la aviadilo. Li tuj diras al si, ke la ŝanco eble estas tre malgranda. Eble ili ne flugos per la sama aviadilo. Eble tiun belegan vizaĝon li neniam vidos denove. Kia kruela sorto! Li volas preni ŝin en siajn brakojn kaj diri al ŝi, ke li amas ŝin. Sed ho ve, lia koro estas malpura. Kial havi tian penson pri virino, kiu eble jam havas edzon? Kial tiel pensi pri virino, kies koro leĝe kaj lojale apartenas al alia viro?

Se la sorto estas kruela al mi, kial mi estu kruela al mi mem? Kial ne igi mian koron iom ĝoja, imagante, ke ŝi eble estas libera? Ne estus malĝuste esplori, ĉu ŝi havas edzon aŭ ne. Eĉ se morgaŭ – ne, hodiaŭ – ŝi edziniĝos, mi ankoraŭ havas grandan ŝancon. Mi metos mian destinon en miajn manojn. Mi ne forĵetos mian estontecon pro miaj pasintaj eraroj.

Sed dum li staras rekte antaŭ la belulino, li trovas, ke li tute perdas parolkapablon. Juno, kiu jam lernis ĉian manieron allogi virinojn al kunparolo, nun staras, kvazaŭ li estus idioto. Sed tio ne daŭras tre longe: „Kial vi, estante tiel bela ino, sola sidas, sen iu viro ricevanta ordonojn de vi?”

Dum li pripensas kaj esperas insulton pro sia sintrudo, venas ĝentila sed trafa respondo: „Laŭ mia sorto mi ĉiam havas homojn, kiuj obeas miajn ordonojn.” Sed ŝi aldonas: „Ĉu ĉiu knabino vere falis en tiun estante-tiel-bela-kaptilon vian, aŭ ĉu vi nur sukcesis uzi ĝin por allogi stultajn knabinojn?”

„Ho ve, malantaŭ tiu bela vizaĝo kaŝas sin profunda fiero. Do ŝi kredas, ke laŭ la sorto ŝi estas tiom grava aŭ riĉa, ke viroj devas obei ordonojn de ŝi?”

Malgraŭ ĉio, kion pensas Juno, la belulino parolas kaj sin vestas simple. Kaj oni povas vidi, ke por ŝi rideti estas tute facila afero. Ŝi ne timas briligi sian elkoran sunon al iuj ajn, ne gravas, ĉu ili estas konataj aŭ ne. Jes, tio estas vera malgraŭ ŝia respondo.

Kurioze rigardas Juno mallongmomente kaj diras: „Bona sorto la via estas. Ĉu vi povas permesi al mi deziri saman? Sed mi certe kredas, ke vi ne volus, ke mi renkontu belulinon, kiu faros ĉion por mi.”

„Mi ne scias, ĉu tia viro ekzistas, kiu volus, ke lia edzino faru ĉion por li”, respondas la juna virino.

„Pardonu, jen ne normala maniero komenci diskuton kun nekonato. Mi nomiĝas Juno”, li respondas, etendante sian manon por manpremo. Sed al la propono venas neniu respondo. Li tute komprenas, ke ŝi eble estas iom kolera pro lia komento aŭ pro tio, ke ŝi ne konas lin. Do li malrapide metas la manon en sian pantalonpoŝon kaj tie lasas ĝin dum longa tempo. Por rompi la longan silenton, kiu sekvas, li zorge diras: „Do vi kredas pri Fato. Same, mi kredas, ke nenio okazas sen kialo antaŭdestinita. Ekzemple: kial hodiaŭ la flugo prokrastiĝas? Kial vi sidas ĉi tie? Kial homoj devas obei ordonojn de vi?”

Pro la denova alludo al la fakto, ke homoj ricevas ordonojn de ŝi, la virino elmontras iom malafablan mienon, sed tiu rapide paliĝas al ĝentila rideto.

„Pardonu, mi rimarkas, ke mi jam ofendis vin per miaj rimarkigoj kaj diroj. Mi ne estas tia homo, kia ne scias kiel bone trakti virinojn. Kaj ĝis nun vi ankoraŭ ne diris al mi vian nomon. Mi scias, ke vi tute rajtas ne diri ĝin al mi.”

„Ĉu verdire? Mi pensas, ke vi ĵaluzos, se la vesto de via edzino estas pli bela ol via, aŭ se ŝia voĉo estas pli belsona ol via.”

„Ho ve, vi certe ne havas bonan opinion pri mi.”

„Do, diru al mi pri ŝi: ĉu vi ne estas pli bela ol ŝi? Mi pensas, ke vi estas fiera homo.”

„Vi certe intencas insulti min, sed mi tute ne koleros ... Mi ne havas edzinon, kaj en mia tuta vivo mi ageme serĉas la perfektan personon ...”

„La perfektan personon? La perfektan personon!”

„Mi ne scias, kion vi opinias, sed ĉiu homo rajtas decidi kiun edzigi? Oni elektas interalie laŭ kredo, vivstilo, kulturo kaj socia rango.”

Nu, la virino jam ĉesas atenti Junon, sed malgraŭ tio, li ne povas vidi iun ajn indikon de kolero je ŝia vizaĝo. Ankaŭ ŝajnas, ke ŝi povas iom aŭdi lin. Do li parolas plu: „Kiam mi renkontos ŝin, mi tuj scios, ke ŝi estas la ĝusta virino por mi. Kie ajn ŝi estas nun, mi nun scias ion certan: ŝi estas bela, bonkonduta kaj inteligenta. Ŝi estas fizike kaj emocie forta kaj sendependa.”

„Ne tia, de kia viro devas ricevi ordonojn”, subite diras la virino, kaj dum ŝi ekstaras por serĉi alian sidlokon, ŝi diras: „Bonŝancon al vi en via serĉado al la perfekta edzino”, uzante du fingrojn por signi la citilojn ĉirkaŭ la vorto perfekta.

Sed tiumomente laŭtkrias viro, kiu alkuras al ŝi. „Ne, Jana, ne staru. Mi jam alvenas. Ĉu mi tro longe forestis?”

La koro de Juno rapide batas, kiam li aŭdas la nomon de la virino. Jana. Preskaŭ sama kiel mia nomo. Kia fato! Sed certe la nomo tute ne gravas. Ni kunparolis kelkajn minutojn, kaj tiam mi jam trovis, ke ŝia konduto ne kongruas kun mia.

„Pardonu, Jana”, diras la viro, kiam li alvenas. „Oni ne povis ripari vian bastonon, do mi devis aĉeti novan. Pro tio mi ne povis reveni pli frue. Vidu, Jana, mi jam multfoje avertis vin ne lasi la lokon, kie mi lasis vin.”

Ho ve, ŝi mensogis, kiam ŝi diris, ke homoj ricevas ordonojn de ŝi. Ŝi fakte ricevas ordonojn de homoj. Sed kiu estas tiu malĝentila viro, kiu tiel malrespekte alparolas virinon en publika loko? Jen venas la tempo, ke mi montru al Jana, ke mi ne estas malĝentila homo.

„Kial vi alparolas virinon tiel publike?”

La viro, dum li donas malgrandan pakaĵon al Jana, diras: „Kiu estas tiu ĉi?”

Sen respondo, kaj dum Juno kaj la viro atendas, Jana malfermas la pakaĵon, kaj eketendas la faldeblan promenbastonon. Ekstarinte, ŝi per unu mano sekvas la direkton de la voĉo de la viro kaj tuŝante lin, ŝi diras: „Ĉu ni nun povas foriri de tiu ĉi infero?”

En tiu momento, por Juno, la vivo eterne ŝanĝiĝas, sed li ne scias, kiel kaj kial. Tute silente, li rigardas la junan virinon, dum ŝi helpe de la viro ekforiras.

Ŝi estas blinda!

Pensante, ke li fakte diris tion laŭtege, li rapide kovras sian buŝon per la mano, sed vidante, ke neniu iel reagas, li estas konvinkita, ke neniu aŭdis tion. Do ĝi nur estas lia penso. Ŝi estas blinda, kaj nur li ŝajne zorgas pri tio nun. Li jam fojfoje vidis blindulojn, sed neniam pensis, ke iu el ili povas esti tiom memfida, kiom Jana. Li nun komprenas, kial ŝi ne prenis manon, kiam li etendis ĝin, kaj kial ŝi tiel reagis al liaj diroj. Do ŝi eble ne estas maldiligenta. Dum la tuta vivo li pensis, ke blinduloj estas malfeliĉaj kaj nememfidaj homoj, kaj nun lia opinio ekŝanĝiĝas.

„Bonŝancon, Juno.” Per tiuj vortoj, pri kiuj Juno ne scias, ĉu ili estas sincere diritaj aŭ ne, Jana rompas lian pensadon.

Nenion diras Juno. Li nur fiksrigardas ŝin, kaj nun li povas facile fari tion, ĉar nek ŝi nek ŝia gvidanto povas rimarki, ke li rigardas ŝin. Ho ve, ŝi neniam pardonos min. Mi igis tiun longan momenton infera por ŝi. Ŝi eterne pensos, ke mi estas malĝentila homo. Ankaŭ ŝi estas iom malĝentila, sed ... sed ... sed ŝi estas la plej dolĉa virino, kiun mi renkontis en mia tuta vivo. Mankas al ŝi okuloj, sed al mi ŝi donas vidkapablon. Sed kial? Kion mi nun diras? Ĉu mi nun frenezas? Jes, mi estas freneza, kaj tia mi restos eterne.

* * *

Subite prenas Juno sian pakaĵon kaj tra aro da homoj, fojfoje saltante por kapti la vidon de Jana, ekkuras en la direkton de la blinda virino, laŭtvoĉe vokante ŝian nomon.

„Jana! Jana!”

Iom kolere Jana, kiu nun jam preskaŭ malaperis, turnas sin en la direkton de la voĉo. Ŝi jam nun bone konas la voĉon de tiu viro, kiu longan momenton kolerigis ŝin, dum ŝi atendis sian fraton.

„Juno, kion vi volas de mi? Kial vi ne lasas min sola?”

Juno rapide prenas la manon de Jana el la mano de ŝia frato kaj diras: „Jana!”

„Vi estas tro malĝentila. Kial vi tiel kaptis mian manon?” diras Jana, provante sensukcese aspekti kolera.

„Ho, Jana kara. Mi estus pli malĝentila, se iu aŭ io ajn en la mondo malhelpus min resti kun vi. Mia serĉado finiĝas ĉi tie. Bonvolu ne longigi ĝin.”

Surprizite, la frato rigardas Junon kaj demandas sian fratinon: „Mi demandis al vi: ‚Kiu estas tiu ĉi homo?’, sed vi ankoraŭ ne respondis. Ĉu li insultis vin? Ĉu mi voku la policon?”

Sed ne necesas voki la policon, ĉar dum tiu mirinda dramo disvolviĝas, ekamasiĝas homoj, inter kiuj estas du policanoj, kiuj volas scii, kial homoj amasiĝas.

Sen konsidero de la ĉeesto de tiuj homoj, Juno ekparolas al la blinda Jana: „Jana, mi amas vin. Mi volas, ke via ĝojo estu mia. Mi volas partopreni en via lumo kaj mallumo. Mi volas ricevi ordonojn de vi. Bonvolu diri ion.”

Dum Jana restas senparole kaj ŝia frato prenas la alian manon, iu voĉo diras: „Pardonu, permesu al mi filmi tiun ĉi mirindan momenton.”

„Vidu, Juno, niaj vivoj ...”

„... povas senprobleme kaj facile iĝi unu, kaj tiam ni parolos pri nia vivo kaj ne niaj vivoj.”

Juno prenas la alian manon el la mano de ŝia frato, kaj ekpromenigas ŝin el inter la popolamaso. „Hodiaŭ mi eble perdos mian laboron, sed tio ne gravas al mi ĉi-momente.”

„Kial vi perdos vian laboron?”

„Mi ne volas diskuti pri tio en tiu ĉi mirinda momento.”

„Bone ... Mi memoras, ke vi serĉas perfektan edzinon.”

„Vi estas perfekta ...”

„Bonvolu ne alparoli min, kvazaŭ mi estus knabino. Kiel vi scias, ke mi estas perfekta? Mi estas blinda, kaj vi ankoraŭ ne bone konas min.”

„Prave dirite. Kiel ni scias, ke la suno estas varma, kvankam ni neniam tuŝis ĝin. Ni scias, ĉar ĝi varmigas nin. Do mi scias, ke vi estas perfekta, ĉar vi perfektigas min.”

G. O. ÒSHÓ-DAVIES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17