MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĉu forgesita trezoro?

Se vi ŝatas legi epopestilajn rakontojn kun multe da surprizoj, neatenditaĵoj kaj resaltaĵoj, tiu romano ne estas por vi. Male, se kiel promenanto ĉeborde de la rivero, kiu sin ellasas al la kontemplo de la trankvila fluo, vi aprezos la ĉarmojn de naskiĝantaj sentoj ĉe gejunuloj; la elvokojn de agrablaj momentoj en lernejoj, spicitaj per kelkaj beletraj aludoj aŭ citaĵoj; la emociajn momentojn de sportaj konkursoj; la disan nostalgion de tro rapide fuĝintaj tagoj, ne hezitu malfermi la romanon, kiun mi povus resumi per la fama verso de la ne malpli fama franca verkisto, Beaudelaire: Adiaŭ, vivaj klarmomentoj de niaj tro kurtaj someroj!.

Tamen, kiam Patrik, post kvin jaroj, retrovas Jitka-n, sian junaĝan amikinon, ambaŭ travivis tre malfacilajn vivkondiĉojn en la ĉiutaga vivo. Sed tio ne malbriligas la esperon por pli bonaj tagoj, kaj baldaŭ la najtingalo kantos la mielmonaton de la novgeedziĝintoj.

La aŭtoro

Eduard Zajic, plumnomo Jitzovský, naskiĝis en 1915 kaj forpasis la 20an de oktobro 1939 en Prago. Do li trairis la literaturan ĉielon kiel brila meteoro. Laŭ la klarigoj, alportitaj de du gravaj postskriboj, li apartenas al generacio de talentaj verkistoj, forpasintaj tro frue pro la sama kaŭzo: tuberkulozo.

Jitzovský studis juron kaj, helpita de malavaraj amikoj, vizitis multe da eŭropaj landoj: Aŭstrion, Svislandon, Germanion, Francion kaj Italion. Diplomita, li alportis sian kontribuon al diversaj katolikaj gazetoj kaj verkis tri romanojn. En Fieraj Koroj li priskribas preskaŭ laŭraportaĵe la studentajn vivon kaj mondon. Ĉar la romano rilatas al la intermilita periodo kaj ne tuŝas terurajn momentojn en la vivo de la du gejunuloj, Patrik kaj Jitka, oni emas konsideri, ke la romano estas iom naiva. Ĉu vere? En komparo kun la du sekvontaj periodoj – la nazia kaj la komunista – la tempo de nia romano ŝajnas kiel pacohaveno. Se la leganto naskiĝis en tiuj jaroj, li retrovos elvokon de idilia etoso: la spiritaj valoroj estis alte taksataj. Patrik kaj Jitka, eĉ se feinoj ne kliniĝis super ilia lulilo, kulturas moralajn valorojn, nome laboron, honestecon kaj respekton. Ili vivas laŭ du referencoj: la Religio (katolika) kaj la Patrio.

Pensiga

Miaopinie, la plej pensiga situacio de la romano alvenas, kiam niaj studentoj eliras el la ĉarmoj de la studenta vivo por alfronti la kruelecon de la laboro-mondo. Oni eĉ povas diri, ke ĉe tiu kampo la romano hodiaŭ plene trafas. Patrik, kiu ĝis nun ĉiam havis vivrimedojn de la patrino, kiu dum jaroj oferis sin por la sola filo, subite, post ŝia forpaso, vidas la tutan familion alveni por rekuperi la havaĵon. Kia realaĵo! „Hieraŭ mi estis studento, hodiaŭ mi estas sinjoro ... sed sen laboro. Kion mi faros morgaŭ? La samon, kion centmila armeo da senlaboruloj: serĉi, atendi kaj esperi.” La koro de Patrik kunpremiĝis pro angoro. Tiele komenciĝas por li kvin jaroj de galerpuno. La brilaj diplomoj ne malfermas la pordojn por taŭga laboro. Restas nur etaj manlaboroj, por kiuj li ne estis preparita. Malgraŭ tio li ne vojeraras al malmoralaj aferoj. La spitema belulino, kiu unue malestimis la junulon kiel elĵetiton, povus poste inviti lin al kelkaj „aventuroj”, sed Patrik fiere fariĝas siavice spitema.

Estas tre interese observi la jenon: la tradukinto Jan Werner faris la esperantan tradukon en 1954, ĉirkaŭ dudek jarojn post la eldono de la romano. Sed tion li faris nur kiel ekzercon, kaj la paĝoj restis forlasitaj en tirkesto ĝis la jaro 2008! Tiam li ekdeziris retrovi la originalon. Post multaj kaj ĉiudirektaj serĉadoj li ne sukcesis retrovi la romanon, kies kelkaj lokoj en la traduko ŝajnis al li svagaj. Ĉu eblas diri, ke la esperanta versio de la ĉeĥa etverko estos por ĉiam la sola spuro de ekfluganta verkisto?

Postskribojn legu unue

Ke la romano estas verkita „en stilo sendube lerte trafa”, tio estas evidenta nur post la paĝo 24a. Mi devas konfesi, ke la eniro estis obstaklokurado ĝistiagrade, ke mi demandis min, ĉu mi scipovas la lingvon. Do mi sendis la libron al tre sperta kaj tre multjara esperantisto por helpo. Jen la respondo: „Mi provis legi la romanon Fieraj Koroj. Dufoje mi faris, laŭ mi, laŭdindajn klopodojn tiucele, sed je la oka paĝo, ambaŭfoje, la libro falis el miaj manoj; ĝi estas hirtigita je obskuraj ideoj aŭ esprimoj, kaj strangaj parolturnoj. Mi devis atentege kaj streĉe legi kaj relegi linion antaŭ ol atribui al ĝi supozeblan signifon. Krome, tio kion mi fine komprenis, ne estis aparte interesa. Mi do rezignis.” (Henri Rousseau).

Mi ĉi-supre sufiĉe substrekis la ĉarmojn kaj la aktualaĵojn de la romano, por ke oni ne pensu, ke mi malkuraĝigas la leganton. Tute male! Sed se mi povas utile konsili, estus bone, ke la legonto konatiĝu kun la du postskriboj antaŭ ol li komencu. Krome, prefereble, li malfermu je la paĝo 24a kaj eniru la intrigon kaj poste revenu al la komenco. Tiele li ĝuos la paĝojn de la romano, kiuj priskribas la klasan etoson en la tempo, kiam la studentoj, en tre rigora medio, defendis sin per diversaj burleskaĵoj por moki la riĉkolorajn profesorojn. La tuto spicita per latinaj citaĵoj kaj aludoj al diversaj aferoj, kiujn oni povas malfacile elkriptigi.

Fine, mi substrekas la alvokon de Jan Werner, la tradukinto: „Mirigis min ankaŭ, ke la aŭtoron, Eduard Jitzovský, ne konas profesiaj literaturistoj en la ĉeĥa Silezio. Ankaŭ neniu bibliografio, dediĉita al silezia literaturo kaj kulturo, enhavas pri li informon. Tiu stato instigas min malkaŝi la aŭtoron helpe de la esperanta traduko.”

.
Marcel LEMELTIER
Eduard Jitzovský: Fieraj koroj. Tr. J. Werner. Eld. Espero, Partizánske, 2003. 97 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marcel Lemeltier el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07