MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ENERGIO

Ĉu nukleaj centraloj necesas?

„La okazintaĵoj de Fukushima ja pruvis, ke la nukleaj centraloj povas rezisti al iu ajn natura akcidento, do ili estas la plej sekura maniero por produkti abundon da energio.” Tion diris Skender Koja, profesoro pri fiziko en la universitato de Tirano. Li opinias, ke nuklea energio anstataŭos la baldaŭ elĉerpotajn energifontojn surbaze de nafto kaj karbo, kaj ke ĝi estas tute pura kaj ne poluas la medion.

Landoj malsame reagas

Sub la premo de la forta verda partio, Germanio decidis fermi ĉiujn nukleajn centralojn ĝis la jaro 2022. Dume la registaroj de Usono, Ĉinio, Rusio kaj eĉ Japanio agas kontraŭe. Ili ne emas nuligi la programojn pri la disvolvado de nuklea energio. En Ĉinio ekzemple estas konstruataj pluraj elektrocentraloj.

Francio apenaŭ estas influata de la nuklea fobio. Ĝi certigas 75 ĝis 80 procentojn de sia energio per nukleaj centraloj. Ĝi krome vendas sian troon da energio al najbaraj landoj, ekzemple Italio, kiuj mem malpermesas la konstruon de novaj centraloj.

Energifontoj ne sufiĉas

La tiel nomataj renovigeblaj energifontoj (vento, suno, akvo, verdaĵoj) hodiaŭ povas kovri nur malgrandan parton de la bezonoj. Tial la homaro, vole nevole, eĉ se ĝi konfrontiĝas al nukleaj danĝeroj, estas devigata akcepti ilin. Cetere, ĉu la viktimoj pro produktado de nuklea energio ne estas malpli multaj ol tiuj pro trafiko aŭ en minejoj?

Najbaroj favoras

La albana registaro plurfoje sin deklaris preta konstruigi nukleajn centralojn ĉe la bordo de la Lago de Shkoder, najbare al Montenegro. La investon je miliardoj da eŭroj realigus la itala ENEL aŭ la rusa Alfa Group Consortium. Same faris Slovakio, Slovenio kaj Bulgario, malgrandaj landoj kun pluraj nukleaj centraloj. Ili pliriĉiĝas per la eksporto de nuklea energio kaj ignoras la enlandajn kritikantojn, kiuj dubas je la kapablo de la ŝtato por bone mastrumi tiajn komplikajn entreprenojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07