MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj

La dulingva, tri-kaj-duone-paĝa atakema ĉerpilodaĵo: Esperanto: lingvo universala? aŭ lingvo internacia? – titole kun unu demandosigno tro – envicigas kelkajn aferojn, kiujn la aŭtoro ege malŝatas. Unue, la epiteton „universala”, kiu rilate lingvojn ĉiam entenas la koncepton de trudemo – forigema al ĉiuj aliaj lingvoj, kaj samtempe, ankaŭ al ties kulturoj. Li komparas „universala” kaj „internacia”, koncepton entenantan la ideon de „nur laŭ neceso helpanta”, do rilate lingvojn, internacia komunikilo inter la nacioj kaj ne iu nova ĉiea lingvo de ĉiuj nacioj.

La historian aplikon de la esprimoj „lingvo universala” kaj „lingvo internacia” la aŭtoro sufiĉe amplekse dokumentas. De la volapuka „valempük” ĝis la zamenhofa pra-esperanta „lingwa uniwersala” al la nuna same zamenhofa kaj laŭ la aŭtoro nepre preferinda „lingvo internacia” ĝis la post-esperanta ida „linguo internaciona”. Ĉe tio SAT ricevas kelkajn batojn sur la nazon.

Nun iel algluiĝinte al la termino „internacia”, la aŭtoro decidas, ke esperantigitaj francaj urbaj nomoj tute ne estas internaciaj – ekzemple, „Le Crotoy” ege ne iĝu „Krotelo”. Kaj entute, kio pri „Villedieu-les-Poêles”? Ĉu „Vildieŭlepŭalo” aŭ „Urbodio-la-hejtiloj”? Ho! Kiom profunde ĉagrenis tiu akra malŝato la bedaŭrindan recenzanton, kiu, tute hazarde, jam entuziasme esperantigis ĉiujn vilaĝnomojn de sia pli proksima ĉirkaŭaĵo!

Post tio la aŭtoro rajdas atakon kontraŭ la landan nomon „Barato” – aprobitan de la „Kakademio”. La internacie ekkonebla nomo estas – kaj estu nur – la zamenhofa „Hindio”. Laŭ la recenzanto, tamen, temu ĉi-okaze pli supozeble pri „Hindujo”, kaj aldone la radiko „hind-” neniam ajn estis vere internacia. Internacia estas la senhoa „ind-”, kaj tute ne „hind-”. Fakte „hind-”, laŭ la recenzula opinio, dereligas. Sed evidente, la aŭtoro pravas pri „Barato”. Tiun konas vere neniu krom la baratanoj mem.

La kulminan mortpekon kontraŭ internacieco la aŭtoro kredas trovi ĉe ni rilate la uzon de jena surogata alfabeto kun la aĉaĵo „x”. Oni prefere uzu la zamenhofan belaĵon „h”, kiu liveras internacie pli ekkoneblan ortografion. Sendube, vera aserto. Sed en la unikoda epoko ankoraŭ plendi pri iksoj iomete „ex-modiĝas”.

Tiu ĉi pamfleto prezentiĝas en Esperanto kaj paralele en la franca. La recenzanto vere ne scias, kial aldone en la franca, ĉar temas eksklude pri tipaj esperantistecaj batalkampoj, kiujn oni prefere prisekretu.

Ĉu leginda? Pro la kontrastigo de „universala” kontraŭ „internacia” eble, sed pro la aliaj temoj – malpli. Ĉiuokaze, la atentigo pri la senpripensa uzo de la epiteto „universala” verdire iomete enpensigas.

Memkompreneble, rilate la esperantigon de nomoj, la leganto prefere ne fidu eĉ nur solan vorton de recenzanto nomanta sin ...

PEJNO Simono
André Cherpillod: Esperanto: lingvo universala? aŭ lingvo internacia? – L'Espéranto: langue universelle? ou langue internationale? Dulingva: franca kaj Esperanto. Eld. La Blanchetière, Courgenard, Francio, 2010. 8 paĝoj, A5. Sen ISBN.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07