MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

MINORITATOJ

Martela jeso, ambosa neo

La ĉefa politika kaj ankaŭ cetere uzata vorto en Aŭstrio estas jain, kombinaĵo de ja (jes) kaj nein (ne).

Tia la sorto de la kontraŭtabakfuma leĝo, pri kiu neniu plu scias, ĉu oni rajtas, aŭ kie, fumi en publikaj ejoj. Tia same la sorto de la slovena minoritato en la suda provinco de Aŭstrio, Karintio.

Ĉio pivotas ĉirkaŭ respondeco pri la slovena minoritato en Karintio. Tio estas ekskluzive ŝtata afero. Aliflanke ĉiuj kancelieroj uzis la saman taktikon: „Aranĝu vi karintianoj tion inter vi – kaj poste sekvos la ŝtata leĝo, kiu tion jure fiksos”.

Vojo

Ke ĉe la ŝtato, ne ĉe la provinco, kuŝas respondeco, emas „forgesi” slovenoj, kiuj negocas kun provincaj aŭtoritatoj, kiuj jure havas neniun ligon kaj kompetenton pri la afero. Tiun ĉi falsan vojon uzas ankaŭ la najbara ŝtato Slovenio, kiu samtiel subtable negocas kun la provinco, anstataŭ uzi la preskribitan oficialan kaj leĝan vojon al Vieno.

La sola aŭstra institucio, kiu respektas la juran situacion koncerne la slovenan minoritaton, estas la alta ŝtata kortumo, kiu jam dum jaroj promulgas jurajn decidojn pri la devo de la ŝtato koncerne slovenojn en Karintio, speciale, pri starigo de dulingvaj indiktabuloj en la dulingvaj lokoj konkorde al la ŝtata traktato el la jaro 1955.

Tiu traktato, kiu prezentas la fundamenton de la ŝtatekzisto mem de Aŭstrio kaj la definitivan foriron de la okupaciaj fortoj (Usono, Britio, Francio kaj Sovetio), difinas en sia artikolo n-ro 7 la specialajn rajtojn de slovenoj en Karintio kaj Stirio kaj de kroatoj en Burglando.

Traktato

Temas do simple pri plenumo de tiu kondiĉo, kiu estas la esenca parto de devoj, por ke Aŭstrio estu internacie rekonita kiel suverena memstara lando. Kiu bremsas aŭ eĉ sisteme malebligas plenan efektivigon de tiu artikolo en la ŝtata traktato, subfosas la fundamenton de la aŭstra suvereneco.

Oni povas observi, ke ĉiuj aŭstraj kancelieroj, ĉu dekstraj ĉu maldekstraj, ĝis nun faris ĝuste tion ĉi. Kaj ili ĉiuj uzis la saman malnoblan trukon – ili delegis sian taskon al la provincaj aŭtoritatoj, kiuj ne intencas la problemon juste solvi, eĉ se ili laŭleĝe kaj laŭkonstitucie respondecas.

Fundamento

Tiel oni havas du negocantajn grupojn, kiuj ĉiu de sia flanko malrespektas la fundamenton de aŭstra suvereneco. La provincaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj provas, se ne rekte nuligi, tamen laŭeble prokrasti la solvon, ĝis la nombro de slovenoj falus tiel forte, ke la devo fakte ne plu ekzistus.

Sed ankaŭ slovenoj kaj iliaj tri organizaĵoj finfine faras la samon, ĉar ili unuflanke ĉiam referencas artikolon 7 kaj tuj poste mem ĝin nuligas, negocante kun la aŭtoritatoj, kiuj pri la afero tute ne havas komision.

Reprezentanto

La nova prezidanto de la plej forta slovena organizaĵo, Valentin Inzko, cetere diplomato kaj la alta reprezentanto de UN kaj EU por Bosnio kaj Hercegovino, subite troviĝis inter martelo kaj amboso – martelo de fojfoje ekstremecaj personoj en propra organizaĵo, kiuj ne scias diferencigi inter la aferoj laŭleĝe plenumendaj kaj aferoj dezirindaj, sed ne leĝe nepraj, kaj amboso de siaj provincaj negocpartneroj de la germanlingva flanko.

Fine oni subskribis kompromison pri 164 starigendaj indiktabuloj ambaŭlingvaj kaj pri financa subteno de slovenaj infanvartejoj kaj muziklernejo.

Tamen la province reganta liberaleca partio la tutan kompromison relativigis per sia postulo, ke ĉion ĉi la popolo devus voĉdone konfirmi, kvankam tio ne estas en akordo kun la konstitucio.

Fumi en Aŭstrio aŭ uzi sian gepatran lingvon publike estas solvite laŭ la sama senprincipo kaj malhonesta kodvorto jain ...

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17