MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

La venkanto heredos ĉion ...

Referendumoj tiel maloftas en Britio kiel senpluvaj someroj. Okazis nacia referendumo en 1975 pri la daŭra membriĝo de Britio en tiama Eŭropa Komunumo, nuna Eŭropa Unio. Okazis ankaŭ lokaj aŭ regionoj referendumoj, ekzemple en 1997 pri la kreado de nacia asembleo en Kimrio kaj nacia parlamento en Skotlando.

Tamen dum 36 jaroj, post la referendumo en 1975, ne plu okazis simila tutlanda plebiscito. Almenaŭ ne ĝis majo 2011, kiam la koalicia registaro, elektita en 2010, ebligis al la brita popolo tiamaniere decidi pri voĉdonada sistemo por la nacia parlamento.

Apenaŭ imageblas pli ĥaosa kaj senkohera politika sistemo ol en Britio. Dum partoj de la tiel nomata Unuiĝinta Reĝlando – Kimrio, Norda Irlando kaj Skotlando – ĝuas proprajn parlamentojn, Anglio ne havas. Cetere, je loka nivelo, kelkaj regionoj, ekzemple Londono, elektas urbestrojn, kun relative grandaj povoj. Aliaj regionoj estas administrataj de magistratoj (en kamparaj distriktoj fojfoje dutavolaj: urbetaj kaj regionaj).

Deputitoj

Krome oni uzas diversajn manierojn, jen proporciajn, jen ne, por elekti ekzemple deputitojn al la diversaj parlamentoj: la eŭropa, la brita, kaj la kimra, nord-irlanda kaj skota. Sama senkohero pri urbestroj kaj magistratanoj. Ĉu mirindas, ke partoprenado en britaj elektoj ĝenerale mizeras: homoj apenaŭ komprenas kiel, kaj por kiu, ili voĉdonu.

Tradicie, balotoj por elekti nacian parlamenton okazas laŭ simpla majoritata sistemo. Voĉdonanto metas x-on apud la nomon de preferata kandidato, kaj venkas tiu, kiu ricevas pli da x-oj ol siaj rivaloj. Tio signifas, ke, ekzemple, se kandidato A ricevas 20 000 mandatojn, kandidato B 19 999, kaj kandidato C 19 999, kandidato A estas elektita, malgraŭ tio, ke pli da homoj malfavoris ol favoris la venkinton. Pro manko de proporcia sistemo la B- kaj C-mandatoj estas efektive nulaj: neniel ili influas la rezulton.

Reale, tio signifas, ke 433 el la 650 nunaj deputitoj en la nacia parlamento elektiĝis per malpli ol 50 % de la voĉoj. Tio estas, ke pli da homoj ĉe la urnoj ilin malaprobis ol aprobis. Paralele, neniu brita parlamento ekde 1935 estis apogita de pli ol 50 % de la voĉdonintoj. En 1951 kaj 1974 partioj, kiuj gajnis malpli da mandatoj ol la venkinta, formis registaron.

Maljusteco

Agnoskita, almenaŭ en kelkaj politikaj rondoj, estas la maljusteco de la nuna sistemo. Pro tio, kiam la maldekstreta, malgranda Liberaldemokrata Partio konsentis subteni konservativulojn kaj kunkrei en majo 2010 registaran koalicion, unu el la kondiĉoj estis referendumo pri nova voĉdon-sistemo.

Unue, laŭ opinio-sondadoj, ŝajnis, ke britoj pretas akcepti la referenduman proponon, nome, ke oni uzu la tiel nomatan alternativan sistemon – ankoraŭ ne proporcian – kiu anstataŭus krucon per ciferoj. Voĉdonantoj listigus, laŭprefere, unudutrie, la kandidatojn, tiel ke post unua kalkulado-rondo la mandatoj de la lasta kandidato estus distribuataj inter la aliaj, ĝis fine unu el la kandidatoj atingus 50 % de la voĉoj.

Tamen ju pli konservativuloj – kaj en kaj ekster la Konservativa Partio – konsciis, ke la alternativa sistemo helpus liberaldemokratojn, verdulojn kaj aliajn malgrandajn partiojn (ĉar fine voĉdonontoj vidus, ke, ilin subtenante, ili ne malŝparus sian voĉon, ĉar ĉiuj voĉoj povus influi la rezulton), des pli ili timis pri sia tradicia hegemonio.

Krude krucan

Ekspluatante la malpopularecon de la vic-ĉefministro, kaj estro de la liberaldemokratoj, Nick Clegg [nik kleg], oponantoj kalumnie persvadis la popolon, ke la proponata sistemo tro komplikos (kio? unudutrie?), ke ĝi tro kostos (pro balotilo-kalkuliloj, kiujn fakte neniu proponis), ke nur tri aliaj landoj en la mondo uzas la alternativan sistemon (ne menciante, ke aliaj landoj plejparte uzas proporciajn sistemojn, kiuj estas oble pli justaj ol la kompromisa alternativa aŭ la tute senjusta kaj krude kruca simpla majoritata sistemoj).

La rezulto: granda bato kontraŭ liberaldemokratoj kaj aliaj progresemuloj: plene 71 % de tiuj, kiuj voĉdonis (tamen nur 40 % de voĉrajtigitoj), elektis reteni la nunan sistemon. Tiel estos sufokata, verŝajne dum tuta generacio, ajna debato pri voĉdonaj reformoj.

Influo

Pluvivado de la apokalipsa principo, ke la venkanto heredos ĉion, kune kun aliaj ŝanĝoj proponataj por „masaĝi” elekto-distriktojn favore al konservativuloj, signifas, ke maldekstruloj, verduloj kaj aliaj restos dividitaj, sen efika politika influo ĉe la urnoj, samtempe vid-al-vide al unuiĝinta, potenca kaj relative riĉa Konservativa Partio.

Ne mirigis, ke post la rezulto la vizaĝo de la konservativa ĉefministro, David Cameron [dejvid kámaran], radiis per ĝojo. Lia partio, malgraŭ brutala ŝpar-politiko, apenaŭ suferis en samtempaj municipaj balotoj. Male la koalicia partnero, la liberaldemokratoj, kiujn elektintoj kulpigis pro la videblaj rezultoj – fermataj bibliotekoj, ŝrumpiĝantaj san- kaj aliaj servoj, senlaboreco ktp – de esence konservativaj politikoj.

Cameron krome scias, ke, se nur 12 % de la popolo iris al la urnoj por subteni reformon progreseman, justan kaj demokratian, la estonteco de konservativismo kaj dekstrismo en Britio estos dum longa tempo sekura.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07