MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

Naiva elreviĝo

„Hilda ĵus preterpasis, fronte al ni.”

„Ha, mi ne rimarkis.”

„Beleta, ĉu ne?”

„Estas vi, kiu ŝatas ŝin, ne mi. Bluokulaj blondulinoj ne estas mia preferata tipo de knabino.”

„Jes ja! Vi jam plurfoje asertis, ke vi havas simpation al ŝi nur kiel via najbarino ... Vi pli ŝatas nigrokulajn brunulinojn, ĉu ne?”

Apenaŭ elirintaj el infanaĝo, knaboj provas naivan penetradon en adoleskecon tra ina pordo. Profunda amikiĝo interligas tiujn du ekde fruaj jaroj – ili eĉ ne scias, de kiam – kaj ambaŭ jam ne kapablas konduti unu sen la alia. Valdemaro senlime konfidas al Adolfo siajn plej intimajn sekretojn kaj pensojn. Do, tion, kion li sentas pri la junulino, li ne kaŝas al la alia, des pli ke, kiel ŝia najbaro, li povos helpi lin. Veraj amikoj, eble por ilia tuta vivo. En amuziĝo, ludoj kaj projektoj de junaĝo ili ĉiam interkonsentas.

Peneme sukcesinte venki sian atavisman pudoron, Valdemaro kuraĝis demandi, ĉu la amiko estas preta transdoni al Hilda amdeklaran mesaĝon lian cele enamiĝan konsenton ŝiaflanke. Anstataŭ tuja jeso, Adolfo anoncis, ke ilia komuna amiko Ĵeromo ja estis petinta de li similan komplezon.

„Ĉu ankaŭ li interesiĝas pri Hilda?”

„Jes ja! Ankaŭ li, ne nur vi. Ĉu ŝi ne estas beleta? Do, eltenu!”

Ŝoko trafis Valdemaron pro tio, de li ne atendita. Konkuranto? Lia unua amo disputata ankaŭ de aliulo ... Vere embarasita, li ekpleniĝis de timo ne scipovi regi la cirkonstancojn. Li sentis sin antaŭtempe venkita, kvazaŭ falinta en inkubsonĝon.

„Jen tie venas Ĵeromo! Profitu por solvi la problemon kun li.”

Al Valdemaro iĝis ankoraŭ malpli komforte, ĉar kontraŭstarigado povus konduki al kverelo ne dezirata de li. Ne atentante la embarason de sia amiko, Adolfo alparolas la ĵus alveninton:

„Bone, ke vi ĝustatempe aperas ĉi tie. Ankaŭ Valdemaro petis de mi transdoni amdeklaron al Hilda.”

„Ĉu ankaŭ vi, Valdemaro? Tion mi ne atendis ... Sed ne ĝeniĝu, ĉar tio ne gravas. Ni ambaŭ povos konkuri kune. Ĉu ni ne estas amikoj? Kaj nian amikecon ni ne fuŝos pro simpla incela afero. Ĉu vi konsentas? Ni lasu ŝin decidi, kiun ŝi elektos; knabinoj ne mankas al mi ... kaj ankaŭ ne al vi, ĉu ne?”

La fanfaronado de Ĵeromo vundis la seriozan sintenon de la pasiiĝinta Valdemaro, kiu pro honto ne kapablis tion elmontri al la aliaj du. Adolfo siaflanke laŭte reklamadis la okazaĵon, kvazaŭ en aŭkcio. Tre malfacile la enamiĝinto eltenis tian multvortecon. Liaj tro intimaj korsentoj estantaj tiel publike priklaĉataj, kiel plej malnobla komerca varo. Sed li ne kuraĝis forpuŝi ilian teniĝon, manke de rimedo por rekte kontakti ŝin sen scio kaj helpo de alia homo.

„Ĉar Adolfo tute ne interesiĝas pri Hilda, li povos, kiel nia amiko kaj ŝia najbaro, transdoni al ŝi niajn du mesaĝojn samtempe, kaj ricevi de ŝi la respondon liverotan al ĉiu el ni. Ĉu vi konsentas?” laste proponis Ĵeromo.

Post tiu interkonsento, tuj la sekvantan tagon, Adolfo akceptis iliajn komisiojn, kaj ... la du „konkurantoj” restis en atendo ...

... Atendo ... atendado ... atendado ... La tempo pasis: unu, du, tri tagoj ... unu semajno ... du ... unu monato ... Tro da tempo por vivavidaj junuloj.

Ĝis ... iutage Ĵeromo informis Valdemaron:

„Mi sciiĝis, pere de amikino de Hilda, ke Adolfo jam de longe ricevis ties respondon.”

„Do, kian respondon?”

„Tion mi ne sukcesis ekscii. Sed lia prokrasto transdoni ŝian respondon tute malbonodoras al mi. Antaŭ niaj pluraj insistoj, li ĉiam senkulpigis sin, asertante, ke li ankoraŭ ne estis ricevinta ĝin de ŝi. Kial li mensogis?”

„Ho, ne! Li estas nia amiko!”

„Ĉu vere?”

„Li ĵus preterpasis survoje hejmen.”

„Do, ni tuj trafu lin ĉe li.”

Surprize demandita de la du amikoj, Adolfo ekbalbutis konfuzan nekonvinkan respondon, sed sub intensa premado de la aliaj, li fine konfesis, ke la respondo de Hilda estis favora al li mem, akceptinte lin kiel ŝian enamiĝinton.

„Kio!!?? Kiel, se vi ne estis interesata?!?! ... ” eĥis la du.

„Sed ... sed ...”

„Sed kio? Perfido via!” laŭte skoldis Ĵeromo.

„Vi, de tiom longe mia amiko? ...” ĝemis Valdemaro.

„Vi senkaraktera perfidulo! Malnoblega ago la via! Kovarda senhontulo! Cinika ulaĉo! Vi naŭzas nin!!! ...”

Pluvego da ofendaj nomoj falis sur lin, elŝprucis obscenaj akuzoj, ĝis elĉerpiĝo de ilia aĉadjektiva vortoprovizo! ...

Eriko NAVARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eriko Navaro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07