MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

PLAGIATO

Fino de ministreco: kroniko

La plej populara kaj ŝatata politikisto de Germanio estas Karl-Theodor Freiherr (barono) von und zu Guttenberg, mallonge zu Guttenberg [cu gutnberk].

Tion pruvas enketoj, laŭ kiuj en februaro 2011 ĉ. 68 % de la elektantaro kontentis pri lia agado kiel ministro pri defendado. En januaro estis eĉ 76 %. Zu Guttenberg estas membro de la regiona partio CSU, kiu kun sia frata partio CDU kaj kun FDP konsistigas la federacian registaron de Germanio.

Al la ioma malkresko de lia populareco en februaro kredeble kontribuis serio de eventoj. Ĝi komenciĝis en februaro 2007, kiam zu Guttenberg sukcesis en la doktora ekzameno pri juro ĉe la universitato Bayreuth. En januaro 2009 li publikigis sian doktoriĝan disertaĵon.

Citaĵoj

Komence de 2011 Andreas Fischer-Lescano, profesoro pri ŝtata juro, verkis recenzon pri la disertaĵo. Li konstatis, ke partoj estas deprenitaj de aliaj verkoj kaj ne markitaj kiel citaĵoj. Tio kontraŭas sciencistajn principojn, la universitatan regularon kaj honor-parolan deklaron de zu Guttenberg. La 12an de februaro Fischer-Lescano informis la du ekspertizistojn de la disertaĵo kaj la super-regionan ĵurnalon Süddeutsche Zeitung.

La 16an de februaro la ĵurnalo publikigis la riproĉon, kune kun komento de la ministro. Tiu ĉi samtage deklaris, ke la riproĉo pri plagiato estas „malklara” aŭ „konfuza” (germane: abstrus). Tamen estus malfacile pli klare esprimi, ke li trompis pri la akiro de doktoreco, sed eble li volis diri „absurda”, aŭ celis, ke tion oni komprenu.

Ĵurnalistoj

La 18an de februaro zu Guttenberg deklaris, ke li neniam konscie trompis pri sia disertaĵo kaj atendas, ke lia universitato kontrolu la aferon. Ĝis tiam li dume (emfaze, dume) rezignos pri la uzo de sia doktora titolo. Tiun deklaron li faris antaŭ manpleno da invititaj ĵurnalistoj. Samtempan gazetaran konferencon de la registaro li ne partoprenis.

La 20an de februaro okazis provincaj balotoj en Hamburgo. La partio CDU (CSU ne kandidatas en Hamburgo) perdis duonon de siaj 56 deputitoj. Tiu malsukceso kredeble ne estas atribuebla al zu Guttenberg. Sed la balotrezulto estis klara signo, ke CDU/CSU estas en krizo. En Germanio ĉi-jare okazos ses pliaj provincaj balotoj: la partioj nun tute ne ŝatas negativajn novaĵojn.

Trompo

Supozeble nur tio ĉi klarigas, ke la sekvan tagon la federacia kanceliero (= ĉefministro) de Germanio, Angela Merkel, en gazetara konferenco deklaris, ke ŝi subtenas sian plagiatulan ministron. Ŝi diris, ke ŝi „alvokis nek sciencan asistanton, nek doktoriĝanton aŭ posedanton de doktora disertaĵo”, sed ke por ŝi gravas la laboro kiel federacia ministro pri defendado.

La fakton, ke oni riproĉas la trompon de zu Guttenberg, ne lian eblan ne-doktorecon, ŝi prisilentis. Je la sama tago nova retejo GuttenPlagWiki, kiu esploris la disertaĵon, publikigis, ke sur 271 paĝoj el 475 estas trovitaj plagiataĵoj, ampleksantaj pli ol kvinonon de la verko. Poste, GuttenPlag informis, ke iom pli ol 8000 linioj de la disertaĵo (el 16325) estis identigitaj kiel plagiataĵoj.

Fontoj

Samvespere zu Guttenberg deklaris, ke li eble jen kaj jen perdis la superrigardon pri la fontoj de sia verko. Li definitive ne plu uzos la doktoran gradon. La 23an de februaro la universitato Bayreuth forprenis de zu Guttenberg la doktorecon kaj deklaris partojn de lia disertaĵo kiel plagiaton, sed ne kulpigis lin pri intenca trompo.

La 24an de februaro la prezidanto de la federacia parlamento, Norbert Lammert (CDU), informis, ke zu Guttenberg ĉe la parlamenta sciencista servo mendis ses fakulojn kaj preskaŭ komplete uzis iliajn tekstojn en sia disertaĵo, kvankam tiaj fakuloj subtenu nur la parlamentan laboron de la deputitoj. Poste montriĝis, ke estis plia, sepa, fakulo. La sciencistan servon, evidente, pagas la germana popolo per siaj impostoj.

Titolo

Tiutempe montriĝis klara disdueco de la publika opinio. Sciencistoj kaj homoj kun universitata klereco opiniis, ke eĉ ministro ne rajtas trompe akiri akademian titolon, por kiu aliaj devas pene labori. Aliaj popolanoj emis opinii, ke la trompo estas bagatela kaj ke la kritikantoj nur envias la sukceson kaj la popularecon de zu Guttenberg.

Ĝenerale tiu dua grupo montris la sintenon esprimitan de la kanceliero, ke trompo en scienco ne koncernas la ekster-universitatan mondon. Al la unua grupo apartenis eĉ eminentuloj el CDU, ekzemple Kurt Biedenkopf, profesoro pri juro kaj eksa provinca ĉefministro, kaj Annette Schavan, ministro pri klerigado.

Demisio

Kiam jam ŝajnis, ke la registaro fidos al sia trompinta ministro kaj savos lian karieron, la 1an de marto zu Guttenberg petis la kancelieron eksigi lin el la ministraro kaj li rezignis pri siaj oficoj. Kiel motivon li indikis, ke la kritiko pri li malutilas al la soldataro, kaj ke li ne volas pri tio respondeci. Samtage la kanceliero akceptis la demision.

Zu Guttenberg estas malpli ol 40-jara, kaj multaj supozas, ke post deca intertempo li povos komenci duan karieron kaj eble iĝi kanceliero de Germanio. Eble la fakto, ke li trompis, ne malhelpas tion. Sed kio pri lia nekapablo kompreni sian situacion kaj sian kulpon?

Reformo

Eble decas rigardi ankaŭ la germanan armeon, kies estro estis zu Guttenberg. Ĝi nun, pro reformo lia, akceptas nur volontulajn soldatojn. Je la tago de la demisio de zu Guttenberg konatiĝis, ke por aprilo 2011 anoncis sin nur dekono de la bezonataj volontuloj (306 el 3077).

Por plibonigi la situacion la ministerio planas ampleksan varb-kampanjon, utiligante precipe komunikilojn de la eldonejo Axel Springer. Jürgen Trittin, parlamenta frakciestro de la verdula partio, atentigis, ke ĝuste tiu eldonejo ĉiam fidele subtenis zu Guttenberg. La eldonejo deklaris, ke la reklam-anonca kaj la redakta fakoj laboras strikte aparte.

Reinhard FÖSSMEIER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinhard Fössmeier el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07