MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

IRLANDO

La batalantoj trovas sian destinon

La 23an de februaro la irlanda popolo voĉdonis en nacia elektado. La rezulto transformis la politikan medion. Ĝi donis iom da espero, ke povos esti mildigita la katastrofa situacio, en kiu la lando troviĝas post la morto de la tiel nomata „Kelta Tigro” – dumtempa prosperega ekonomio – kaj la kolapso de la irlanda banka sistemo.

La plimulto de la voĉdonantoj firme elĵetis el la 166-seĝa parlamento la regantan koalicion, kiu konsistis el granda plimulto de la respublika partio Fianna Fáil (FF) kaj eta minoritato de verduloj. El la iam tre promesplena Verda Partio (VP), neniu kandidato estas elektita aŭ reelektita. Jen eble malracia reago de la publiko. La verduloj eniris la koalicion post la „tigra” periodo, esperante bremsi la ekscesojn de FF.

La verduloj estis la plej aktivaj gvidantoj de iniciatoj por krei medio-amikan teknologion, verdajn industriojn kaj sanan ekologion. Pro tio la malapero de VP estas grava repuŝo por Irlando. Sen tiaj iniciatoj, oni timas, ke la lando iĝos ekologie eĉ pli postrestanta ol ĝi nun estas.

Venĝo

Do furioza publiko venĝis sin kontraŭ registaro, kiu senlime malŝparis la financojn de la ŝtato, garantiante per miliardoj da eŭroj ĉiujn irlandajn bankojn, inkluzive de la plej „toksa” (la Anglo-Irlanda Banko), favorante riĉulojn, reduktante la servojn al blinduloj, senlaboruloj, simplaj laboristoj kaj mensaj handikapuloj, kaj malpligrandigante la minimuman salajron, sed samtempe pagante altegajn salajrojn kaj pensiojn al siaj ministroj.

La rezultoj de la elektado montras, ke FF perdis 70 % de sia iama apogo kaj du milionojn da unuapreferaj voĉoj, laŭ la irlanda sistemo de proporcia reprezentado per unuopa transigebla voĉo.

Korupta kaj nepotisma

Eble nur irlandanoj povas plene kompreni la profundan signifon de la malvenko de FF. La partio, kies nomo signifas „batalantoj de la destino”, estis fondita en 1918 de Éamon de Valera, „patro” kaj prezidanto de la moderna Irlando. Ekde 1932 FF estis la plej potenca partio, dumlonge identigata kun la nacio. Ĝi okupis lokon en la vivo de la nacio, kiu ofte ŝajnis nevenkebla.

Kvankam FF valore servis la nacion, precipe per modernigo de la infrastrukturo, en postaj jaroj ĝi fariĝis korupta kaj nepotisma. Tiam ĝi fariĝis la plej malpopulara registaro en la historio de Irlando.

La due plej granda politika partio estas Fine Gael [fina guejl] („la irlanda raso”). Tiu ĉi ideologie kristandemokrata partio estis fondita en 1933 kaj en la daŭro de la jaroj fariĝis modera centrisma partio.

Ambaŭ partioj, FF kaj FG, estiĝis, kiam la granda plimulto de la loĝantaro estis katolika, kaj profunde konservativa. Ambaŭ akceptis la hegemonion de Vatikano kaj sekvis dekstremulan politikon. La ideologia diferenco inter la du partioj estas preskaŭ nula, sed tradicie iliaj respektivaj adeptoj estis fervoraj, kaj ofte amaraj, rivaloj. Ofte oni ironie priskribis ilin kiel interbatalantajn tribojn, similajn al la antikvaj klanoj de la gaeloj.

Maldekstra influo

Ĝis nun la sola alia relative granda politika grupo en Irlando estis la Laborista Partio (LP, ideologie socialdemokrata). Ĝi estis establita en 1912, kiel partio de la irlandaj sindikatoj, kies membroj estis industriaj laboristoj. Pro la fakto, ke tiam la lando estis precipe agrikultura kaj havis nur malmultan industrion en Dublino kaj en kelkaj aliaj urboj, LP neniam estis tre forta kaj apenaŭ etendiĝis tra la lando.

En la lastaj jaroj, tamen, la influo de maldekstra politiko komencis kreski. Krom LP, diversaj socialistaj grupoj igis sin pli kaj pli videblaj. Ĵus antaŭ la ĉi-jara elekta kampanjo, tiuj grupoj komencis paroli inter si pri la eblo formi unuiĝintan socialistan partion. Tio estas tute nova fenomeno en la Verda Insulo, ĉar eĉ LP neniam povis esti rigardata kiel vera socialisma partio en la marksisma senco.

Laborlingvo

Eĉ dum la elekta kampanjo oni observis simptomojn de gravaj ŝanĝoj en la konduto de la politikistoj. Ekzemple, en la parlamento, kiu ĝis nun estas pala imitaĵo de la brita, la lingvo de laboro kaj debato kutime estas la angla, kvankam la irlanda (gaela) kelkfoje estas uzata. Do la publiko ege surpriziĝis, kiam la unua televida debato de ĉi tiu kampanjo, inter la ĉefoj de la partioj FF, FG kaj LP, estis flue kaj elokvente farita tute en la irlanda lingvo.

Oni miris, ke gravuloj, kiuj tiom majstras la etnan idiomon, tiom malofte estas aŭdataj publike paroli en la oficiala lingvo de la ŝtato. La evento estis bonvenigita kiel indiko, ke inter la gvidantoj de la nacio estas nova respekto al lingvo, kiu ĝis nun estis buŝe agnoskata kiel unua oficiala idiomo, sed estis praktike neglektata de la politikistoj.

Nun inter la tri partioj regas konsento, ke la parlamenta sistemo estu reformita por krei vere demokratan asembleon, kie ĉiuj membroj havas voĉon kaj influon. Ĝis nun tio ne estis la situacio en la Dáil [dojl], la irlanda parlamento, kie membroj, kiuj ne estas ministroj aŭ ĉefoj de partioj, apenaŭ havas la permeson paroli aŭ demandi.

Sendependaj kandidatoj

Alia novaĵo dum la ĉi-jara elektado estis longaj balotpaperoj kun la nomoj de multaj sendependaj kandidatoj. Jen pruvo, ke homoj ne plu fidas al la ekzistantaj partioj. Alia notindaĵo estas la sukceso de la partio Sinn Féin [ŝin fejn]. SF estis en Nord-Irlando la politika alo de la neleĝa armita Irlanda Respublikisma Armeo.

Multaj sud-irlandanoj malfidas la partion, sed SF argumentis, ke ĝi rezignis pri perforta aktiveco kaj eĉ sukcesas kamarade kunlabori en la nord-irlanda asembleo, eĉ kun iamaj malamikoj. Spertoj tiaj, laŭ la partio, utilos ankaŭ en la Respubliko.

Ĝia ideologio estas maldekstrema, naciista kaj respublikisma, kio ebligos kunlabori kun aliaj socialismaj grupoj. SF malakceptas la financajn aranĝojn kun la Eŭropa Centra Banko, IMF kaj aliaj financaj fondusoj, kiuj certe kaŭzos grandan suferon al la irlanda popolo, precipe al la malpli bonstataj.

Jen la rezultoj, laŭ partioj, de la 2011-elektado:

FF20
FG 77
Laborista Partio 37
Verda Partio 0
SF 14
Aliaj 14
ULA (Socialistoj)5

Antaŭvidata estas koalicio de FG kaj LP. Ĝis nun Irlando havis malkontentigan sperton, kiam ĝi estis regata de koalicio, en kiu unu partnero estis pli forta ol la alia.

En tiaj okazoj la majoritata partio emas superregi, kaj la malpli granda riskas neniigon, kiel okazis ĉe la lasta koalicio de FF kaj VP. Ĉe antaŭa koalicio de FF kaj PD (Progresema Demokrata Partio), la laste menciita tiom ŝrumpis, ke ĝi ne plu ekzistas kiel politika grupo.

Garvan MAKAJ

Kelkajn tagojn post la elekto estis kreita koalicio ja el la partioj – kiel prognozite – Fine Gael (modere dekstrema) kaj la Laborista Partio (modere maldekstra). En la elektado sukcesis 76 FG- kaj 37 LP-kandidatoj: LP estas do la minoritata partnero en la registaro.

La irlanda publiko estas dividita en sia reago al ĉi tiu aranĝo. Kelkaj sindikatoj kaj aliaj maldekstruloj preferus, se LP estus farinta aliancon kun la diversaj socialistoj grupoj kaj estus restinta opozicia partio. Samtempe, aliaj homoj proponis koalicion de FG kaj sendependuloj – apenaŭ praktika solvo pro diverseco de ideologioj.

Pesimistoj atentigas, ke ambaŭ antaŭaj irlandaj koalicioj estis ege malsukcesaj. Pro tio, espero pri la sukceso de la nova registaro ne estas ĝenerala.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17