MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HISTORIO

Fragmentoj de la dua mondmilito

Kiam oni vizitas antikvajn konstruaĵojn en Pekino, ekzemple la Grandan Muron, la Imperiestran Palacon kaj la Halon de Preĝo por Riĉa Rikolto, oni ofte miras, kiel ĉinoj povis starigi sen maŝino tiel imponajn konstruaĵojn. Tia miraklo aperis ankaŭ en la moderna Ĉinio. En la jaro 1938 diversaj konstrumaŝinoj jam aperis en la mondo, tamen estis neniu buldozo dum la konstruado de la ŝoseo inter la provinco Junano, sud-okcidenta Ĉinio, kaj Birmo.

En 1937 Japanio lanĉis militon kontraŭ Ĉinio. La japana armeo okupis la nordan, orientan kaj sudan regionojn de Ĉinio, kaj ĉiuj marhavenoj falis en la manojn de Japanio. Restis nur la havenoj en Honkongo kaj Vjetnamio, tra kiuj la aliancanoj povis provizi ĉinajn trupojn per armiloj kaj aliaj necesaĵoj.

La ĉina registaro sub la regado de la partio Kuomintango decidis malfermi novan internacian vojon en la postfronta regiono, ĉar ĝi timis, ke Japanio eble blokos la du trairejojn. La tiama ĉina gvidanto Ĉiang Kaiŝek akceptis la proponon de Long Jun, estro de la provinco Junano, konstrui la ŝoseon inter Junano kaj Birmo kiel novan trairejon por transporti proviantojn de aliaj landoj al Ĉinio. La ŝoseo longis 1453 kilometrojn kaj kondukis de la provinca ĉefurbo Kunmingo al Laŝio, Birmo.

Agreso

Ĉinio konstruis la sekcion longan je 960 kilometroj inter Kunmingo kaj Ŭanting, ĉe la landlimo kun Birmo, el kiuj 411 inter Kunmingo kaj Dali estis konstruitaj jam antaŭ la milito. Ĝi estis la sola internacia trairejo por Ĉinio dum la milito kaj forte subtenis la batalon de la ĉina popolo kontraŭ la japana agreso. Tiusence neniu alia ŝoseo povas esti tiel strikte ligita kun la sorto de Ĉinio kaj tiel longe freŝa en la memoro.

En decembro 1937 Ĉinio tutmonde adjudikis la konstruon de la ŝoseo. Kelkaj internaciaj kompanioj interesiĝis pri ĝi kaj promesis, ke la konstruo estos finita post sep jaroj, se Ĉinio povas liveri freŝajn maŝinojn. Al Ĉinio mankis tiuj maŝinoj, kaj la sep-jara daŭro estis neakceptebla por Ĉinio fronta al la urĝa situacio. Ĉinio decidis konstrui la ŝoseon per sia propra forto.

En januaro 1938 fondiĝis stabo de la konstruo. Komence la mezurado iris en tre malfacilaj cirkonstancoj. Pro manko de kvalifikitaj profesiuloj, la stabo varbis en Kunmingo aron da senlaboraj intelektuloj rifuĝintaj el aliaj lokoj kaj trejnis ilin. Poste ili fariĝis ĉefaj teknikistoj en la konstruejo. La Printempa Festo de la jaro 1938 proksimiĝis. Tiam 200 000 laboristoj el diversaj etnoj laŭlonge de la ŝoseo estis varbitaj kontraŭ malmulta pago. Ili plejparte estis maljunuloj, infanoj kaj virinoj kaj mane laboris pro la manko de maŝinoj en tre malfacilaj kaj danĝeraj kondiĉoj. La ŝoseo ekfunkciis en la fino de tiu jaro.

Bombi

Sed kvieta tempo estis mallonga por la ŝoseo. Jam en la komenco la japana armeo remaĉis diversajn planojn por tranĉi la ŝoseon, la solan trairejon de internaciaj helpmaterialoj al Ĉinio. Tiel Japanio intencis kapitulacigi la tiaman registaron de Ĉinio. En la jaro 1940 la japana armeo okupis Vjetnamion kaj prenis ĝin kiel bazon por bombi la ŝoseon. Ĝi starigis specialan komitaton por bloki ĝin.

Ekde oktobro 1940 dum malpli ol kvar monatoj la japana armeo sendis entute pli ol 400 aviadilojn por bombi pontojn de la ŝoseo. Ĉiufoje post la bombado la konstru-brigado komencis intensan riparon, kaj iam bombado kaj riparo okazis samtempe.

La 23an de januaro 1941 japanaj aviadiloj bombis 14 fojojn la ponton Ĉanggan super la rivero Lancang kaj komplete detruis ĝin. La japana radio fiere proklamis en Tokio: „La junan-birma ŝoseo estas tranĉita kaj oni ne povas restarigi ĝin ene de tri monatoj”.

Mesaĝo

Informiĝinte pri tio, ĉinoj en la postfronta regiono estis tre maltrankvilaj. La ĉina ministerio pri komunikado tuj urĝis la konstru-brigadon rapide restarigi la ŝoseon. Estas emocie, ke post nelonge la ministerio ricevis ekzaltan mesaĝon, ke la ŝoseo estas denove malfermita, kaj aŭtovicoj sukcese trapasis la torentan riveron Lancang.

Du monatojn antaŭe la lokaj inĝenieroj prognozis, ke la ponto probable detruiĝos pro la ofta bombado de la japana armeo. Tial ili kunligis 70 malplenajn benzinbarelojn kiel unu floson kaj tiel faris kelkajn. Sur tabuloj la flosoj fariĝis simplaj pramoj de aŭtoj, kaj oni veturigis ilin per ligitaj ŝnuroj ĉe la du bordoj de la rivero.

Meze de 1942 la japana armeo okupis la monton Songŝan ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nugjiang, kaj pro tio la ĉina armeo detruis la ponton Huitong. La junan-birma ŝoseo fine interrompiĝis, kaj Ĉinio perdis 90 % de la armiloj kaj aliaj helpmaterialoj necesaj al la armeo.

Ĝiba aerlinio

En decembro 1941 eksplodis la Pacifika Milito, kaj Usono ekbatalis kontraŭ Japanio. Pro la interrompo de la junan-birma ŝoseo, por transporti strategiajn materialojn al la ĉina armeo, Ĉinio kaj Usono malfermis 800-kilometran aerlinion inter Asamo, nord-orienta Barato, kaj Kunmingo, Ĉinio. La kargoaviadiloj ĉiutage superflugis la montaran regionon Himalajo je averaĝa altitudo de 4 500 ĝis 5 500 metroj. Oni nomis la aeran trairejon ĝiba aerlinio, ĉar la superflugita montaro aspektas kiel ĝiboj de kamelo.

La flugo estis kvazaŭ memmortigo por la pilotoj pro tre malfacilaj kondiĉoj, ŝanĝiĝema vetero kaj surprizatakoj de japanaj aviadiloj. Dum tri jaroj la aviadiloj transportis al Ĉinio 800 000 tunojn da materialoj kaj 33 477 soldatojn malgraŭ tio, ke pli ol 600 aviadiloj kraŝis kaj 1500 usonaj pilotoj pereis.

Vrakoj

Unu el pilotoj de la Usona Volontula Grupo rakontis al la grupestro Claire Lee Chennault [kle li ŝenó], ke en serenaj tagoj dum la flugo li povas klare vidi reflektantajn vrakojn de kraŝintaj aviadiloj, tial li kaj liaj kolegoj nomis la valon, en kiu troviĝas la vrakoj, aluminia valo.

Kelkajn tagojn poste tiu piloto eterne ekkuŝis tie kun siaj kolegoj. La pilotoj ofte flugis al la aluminia valo por serĉi pecojn el kraŝintaj aviadiloj por riparado. Eĉ nuntempe lokaj vilaĝanoj aŭ esploristoj ankoraŭ povas trovi restaĵojn de la pilotoj.

Propono

Komence de julio 1937 Chennault atingis Ĉinion por esplori la ĉinan aerarmeon. Kelkajn tagojn poste Japanio komencis invadi Ĉinion. Akceptinte la proponon de Soong Meiling, edzino de Ĉiang Kaiŝek, Chennault establis aviadan lernejon en la antaŭurbo de Kunmningo por trejni ĉinajn pilotojn laŭ la normo de la usona armeo. Danke al malpublika helpo de la usona registaro li varbis pilotojn kaj maŝinistojn el Usono, promesante altan salajron, nome de privata institucio.

Poste pli ol 200 usonanoj venis al Ĉinio. Ili plejparte estis junuloj bravaj, aventuremaj kaj senĝenaj. Ĉar ili ne estis soldatoj, la taktiko kaj trejniĝo estis pli liberaj. Post nelonge ili unuafoje batalis kontraŭ la japana armeo kaj venkis. Krome, ili helpis Ĉinion starigi sian aerarmeon kaj transportis helpmaterialojn de Barato al Ĉinio. Ĉinoj nomas ilin „grupo de fluganta tigro”, ĉar iliaj aviadiloj havis ŝarko-forman kapon kun signo de flugilhava tigro.

Memor-halo

La Halo Memora al Akcepto de la Japana Kapitulaco troviĝas 3,5 kilometrojn for de Ĝigjiang, provinco Hunano. La 15an de aŭgusto 1945 la japana registaro akceptis la Deklaracion de Potsdamo kaj senkondiĉe kapitulacis. La 21an de aŭgusto la ĉina registaro de Kuomintango okazigis ceremonion por akcepti la kapitulacon de la japana armeo.

Poste la registaro de Kuomintango konstruigis tie arkaĵon por memori tiun historian momenton. Nun ĝi fariĝis vidindaĵo, kaj ĉiujare okazas internacia paca kaj kultura festivalo en la gubernio Ĝigjiang por memorigi la venkon en la kontraŭfaŝisma batalo.

Aerodromo

Oni elektis la gubernion Ĝigjiang kiel ceremoniejon de la kapitulac-akcepto pro tio, ke tie estis la dua plej granda aerodromo de la trupoj de la aliancita armeo en la Ekstrema Oriento. Tie ankaŭ garnizonis la Usona Volontula Grupo sub la komando de generalo Claire Lee Chennault kaj korpusoj de Kuomintango.

Dum la milito la aerodromo ludis tre gravan rolon. Tie la ĉinaj aviadiloj ekflugis kaj lanĉis atakojn al gravaj celoj de la japana armeo. La 15an de aŭgusto 1945 la homoj de la gubernio finfine vidis la venkon post longa sufero, kaj Ĝigjiang fariĝis tre memorinda loko de la monda kontraŭfaŝisma batalo.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17