MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Dilma Rousseff lulita (2)

La kovrilo de la januara numero de MONATO trioble tristigis min per la unua vorto de sia lasta linio: „lulita de la antaŭulo”.

Unue, mi profunde malĝojas pro tio, ke la sola participo de tiu paĝo estis miselektita kaj tute ne diras tion, kion la verkanto supozis esti diranta.

Due, mi plej bedaŭras, ke la redaktoro simple neglektis la klaran vortoludon, kiun proponis al li la nomo de la lulanto per unu el la tieaj frazoj de la fino de la unua kolumno de paĝo 10 (mia aldono per kursivaj literoj): „Tiel finiĝas la erao Lula kaj lula”.

Kaj fine, mi konsterne lamentas, ke la reviziantoj pretervidis tian miselekton de participo pro la graveco de la revuo en nia movado, sed precipe pro ties lokaperigo.

Mia unua kritiko celas kontraŭbatali la tragedian miskomprenon de la sencoj de niaj participoj, kiujn tre multaj egaligas al adjektivaj frazoj. Tia miskutimo certe estas malantaŭ la nun traktata participo: Dilma Rousseff, kiun lulis ŝia antaŭulo. Plej evidente, ĝis la 31a de decembro 2010 ŝin lulis Lula, sed nian prezidanton Dilma ekde la 1a de januaro 2011 neniu rajtis luli ...

Nur ekde tiu tago ŝi estis lulita de Lula. Kaj tion la verkinto konfirmas per la unua frazo de sia lasta alineo: „Siavice Lula promesis ne ŝovi la barbon en la novan administracion.”

Geraldo SANTOS
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Geraldo Santos el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07