MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

KLIMATOVARMIĜO

Verdigu la dezertojn!

La homaro eligas tro multe da tiel nomataj varmodomaj gasoj en la atmosferon, precipe karbondioksido (CO2), per bruligado de karbo, nafto kaj tergaso. Ili minacas trovarmigi la klimaton. Vico da konferencoj ĝis nun ne atingis konkretajn rezoluciojn pri drasta kaj deviga CO2-ŝparado (vidu la antaŭan numeron). Teknike ĝi estas farebla, kvankam ĝi postulas abundon da inventoj kaj novigaĵoj. Neniu unuopa el la agoj ĝis nun elpensitaj aŭ aplikataj estas sufiĉa. Ni bezonos pli aŭ malpli ĉiujn. Konsiderendaj estas ŝparado de energio, plibonigo de energiefikeco, uzado de senkarbonaj teknikoj kaj utiligo de CO2-malfontoj. Por ekonomia uzo de la mono necesas saĝa elekto de la metodoj.

Izolado

Ĉe la unua punkto, grandaj ŝancoj kuŝas en varmoizolado de domoj. En Germanio ĝi povas ŝpari proksimume duonon de la hejtenergio, kiu nun respondecas pri 39 % de la tuta energikonsumo (loĝdomoj pri 28 %). La ŝtato instigas tiajn klopodojn per subvencioj. Tamen, plukalkulante la nunan malrapidan progreson, oni atingos la celon nur post multe pli ol cent jaroj, ĉar renovigado de domoj estas ne ofte farata kaj necesigas grandajn investojn. Pli grandajn ŝancojn havas landoj ekzemple en orienta Eŭropo, kie ĝis nun la domoj estas malpli bone izolitaj. Per la sama metodo estas ŝparebla energio por malvarmigo en landoj (ekzemple Usono), kiuj bezonas ĝin.

Multaj industriaj landoj instigas evoluigon de aŭtoj kun malalta konsumo. Sed iaj ajn plibonigoj estos grandparte „formanĝitaj” de la kresko de la trafiko. Pli bonan efikecon ankaŭ povus havi elektroaŭto, speciale estontece, se elektroproduktado estos CO2-ŝparema. Sed ili taŭgas praktike nur por mallongaj distancoj. Ĉe lumigo oni tuj povas ŝanĝi malnovajn lampojn per multe pli efikaj. Sed tio koncernas nur malmultajn elcentojn de la energikonsumado.

Akraj disputoj

Granda progreso rezultis en la pasintaj jardekoj en elektrocentraloj surbaze de gaso kaj karbo; speciale oni pli kaj pli uzas ankaŭ la varmon, kiu kromrezultas ĉe elektroproduktado. Tamen estas akraj disputoj, ĉu oni entute konstruu novajn centralojn uzantajn fosiliajn brulaĵojn. Kiel ajn, estas evidente, ke nur per plibonigo de efikeco kaj ŝparado oni ne povas atingi dekonon de la CO2-eligo, kio devus esti atingita ĝis la fino de la jarcento por limigi la plivarmiĝon al du gradoj celsiaj (vidu la antaŭan numeron).

Ĉe produktado de elektro, la atomenergio ne liberigas CO2. Ĝi estas tre potenca kaj preskaŭ ne elĉerpebla. Sed ĝi estas timata en Germanio, Usono kaj aliaj landoj pli ol la klimata problemo. La Germana Fizikista Asocio substrekas, ke sen ĝia almenaŭ dumtempa uzado oni ne povas funde kontraŭagi la varmiĝon. La teknikaj problemoj aŭ jam estas aŭ ankoraŭ povas esti solvitaj. Grandan sukceson rikoltas en Germanio kaj aliaj landoj la multigo de ventoturbinoj, kiuj nun jam produktas respektindan parton de la elektro. En aliaj landoj oni ankaŭ povas pliigi akvoelektrajn centralojn. En Germanio la fotoelektra sunenergio rapide kreskas, ĉar ĝi estas multe subvenciata. Pro la altaj kostoj tio estas ofte kritikata: Ĉu oni ne uzu la monon pli efike por alia metodo? Sed la kostoj rapide malkreskas kaj estas esperoj, ke post malmultaj jaroj la sunelektro estos ekonomia.

Privataj kompanioj

Pli proksime al ekonomieco estas la tiel nomata „fototerma” elektro, ĉe kiu oni fokusas la sunradiojn per parabolaj kanaloj, hejtante oleon en tubo, kiu siaflanke funkciigas termoelektran centralon; la varmo povas esti konservata dum nokto. Tiaspecaj provaj centraloj ekzistas en Hispanio kaj Usono, kaj oni ĵus komencis konstrui novan tre grandan (1500 MW) en la dezerto Mohave ne tre malproksime de Losanĝeleso. Nun privataj kompanioj, per iniciato de Munkena Reasekuro (Münchner Rück, kiu asekuras asekurkompaniojn kontraŭ plej grandaj riskoj speciale pro naturkatastrofoj), planas grandegan reton de tiaj centraloj en norda Afriko kaj arabaj landoj, kun kapacito sufiĉa por iam provizi ĉirkaŭ sesonon de la elektro konsumota en Eŭropo, aldone al la lokaj bezonoj.

Multaj homoj, inkluzive iujn en la germana registaro, pensas, ke la energio de postkreskantaj materialoj estas CO2-neŭtrala. Ili diras, ke bruligado de ligno aŭ biogaso liberigas nur tiom da CO2, kiom antaŭe estis fiksita de la planto. Tio estas sintrompo. Se oni volas bruligi pli multan lignon (kio estas subtenata en Germanio), tio povus esti CO2-neŭtrala nur, se oni ankaŭ kreskigas pli da ĝi (kio ne estas subtenata). Sed eĉ en tiu okazo la klimato povas malprofiti: Se en Eŭropo oni volas rikolti pli da ligno aŭ aliaj energiplantoj, oni bezonas sterkon, kaj sterkado liberigas N2O, kies varmiga povo estas multe pli granda ol tiu de CO2.

Ellavado de CO2

Alia metodo, kiun kelkaj komunikiloj konsideras esperiga, estas la ellavado de CO2 el fumgasoj de energicentraloj por ĝin likvigi sub premo kaj subterigi en profundajn (sal-)akvohavajn tavolojn. Sed tio ne estas realisma, ĉar la kvantoj estas simple tro grandaj, en Germanio preskaŭ unu miliono da tunoj ĉiutage. Transportante ilin per trajnoj anstataŭ per tuboduktoj, oni bezonus ĉiun tagon 300 grandajn ŝarĝotrajnojn.

Anstataŭ tia subterigo de CO2, ĝia biologia fiksado estus multe pli efika, realisma kaj malmultekosta. Tion denove emfazis la Germana Kemiista Asocio en 2004, post unua propono de Gregg Marland (Usono) en 1988 kaj multaj publikigoj (ankaŭ de la Interregistara Komisiono pri Klimatoŝanĝiĝo de UN) en la intertempo. Tiu malfonto de CO2 ankoraŭ ne estas sufiĉe atentata en la publikaj diskutoj kaj politiko. Ĉiun jaron multoblo de la homfarita CO2 estas fiksata en formo de biomaso, ekzemple en arbaroj; la sama kvanto ankaŭ estas liberigata per malkombinado, ekzemple putrado, tiel ke ekestas senvaria stato. Sed se oni sukcesas grandskale etendi la arbarojn, oni eĉ povas malpliigi la atmosferan CO2-enhavon, ne nur bremsi ĝian kreskon. Oni ne nur kaptus la eligaĵojn de energicentraloj kaj eĉ povus konsideri pluan uzon de fosiliaj elektraj centraloj, domhejtado ktp. Preferata estas la arbarigo de duonsekaj regionoj en la subtropikoj kaj de dezertoj. En multaj tiaj regionoj pluvas almenaŭ unufoje ĉiun jaron.

Supersorbantoj

Se necese, oni povas plibonigi la grundon per supersorbantoj, t.e. materialoj, kiuj sorbas kaj konservas grandajn kvantojn de akvo kaj mineraloj. Ekzemploj de tiaj materialoj estas polielektrolitoj kiel salo de poliakrila acido (nun uzata ankaŭ en bebovindoj) aŭ la responda amido; ili ankaŭ estas simple prepareblaj el rubaĵoj de plastaj materialoj. Sukcesaj tiaj plantejoj ekzistas en la suda Ĉinio, ŝtatoj ĉe la Persaraba Golfo, Israelo kaj aliaj landoj. La aŭtoroj de la studo de 2004, A. Hüttermann kaj J. O. Metzger, taksas, ke por fiksi la ĉiujaran eligaĵon dum almenaŭ la nuna jarcento (tiel haltigante la nunan koncentritecon) oni bezonas 4,8 (tropika sekregiona arbaro) ĝis 30 (dezerto) milionojn da kvadrataj kilometroj (Komparu la areon de Germanio de 357 000 km2.). Ili argumentas, ke en la lastaj jardekoj simila areo iĝis ne fruktodona per senarbarigo en la tropikoj kaj per etendiĝo de dezertoj ekzemple en la Sahel-zono. Per detalaj supozoj, ili ankaŭ taksas kostojn de 1 ĝis 5 eŭroj por ĉiu tiel fiksita tuno de CO2. Tiel ĝi kostas klare malpli multe ol unu tuno de eligaĵrajto (10-13 eŭroj aktuale). Do la metodo estas ekonomia, se oni rajtas dekalkuli la fiksitan CO2 de la pagenda eligaĵo. En tiu okazo industriaj landoj arbarigus dezertojn en pli malriĉaj landoj (aŭ almenaŭ pagos por ĝi). Tiel la granda minaco de klimatovarmiĝo povas esti konvertita al realigado de malnova revo de la homaro, verdigo de dezertoj.

La arbarigo daŭreme plibonigus la lokan mikroklimaton kaj la grundon. (La esprimo „mikro” ne misgvidu: tio koncernas grandegajn areojn.) Pro tio la metodo ne deprenus iun areon uzatan por produkti nutraĵojn; kontraŭe, kiel demonstrite en Israelo, ĝi prezentus novajn tiajn eblojn kaj tial povus helpi nutri la kreskantan mondloĝantaron. Ĝi ne nur subtenus la agrokulturon, sed ankaŭ la lokajn metiojn, ĉar ligno estas bona konstrumaterialo. Konsumante (espereble nur malgrandan) parton, oni povas uzi la lignon ankaŭ por gajni energion kaj produkti likvajn fuelojn aŭ aliajn kemiaĵojn. Tiel estus kreitaj altvaloraj laborebloj.

Biologia fiksado

Kontraste al aliaj provoj, la biologia fiksado de CO2 povas esti teknike tuj komencita kaj grandskale realigata en kelkaj jardekoj, sen ia antaŭa esplorado. Tamen sciencistoj evoluigadas plibonigojn. Interesa metodo rezultis antaŭ nelonge el provo plirapidigi la procezadon de biorubaĵo (por ankaŭ malaltigi la kostojn), kiu nuntempe estas kompoŝtata (dum kelkaj monatoj) aŭ konvertata al biogaso (dum kelkaj tagoj). Se oni varmigas la organikan materialon kune kun akvo al 180 oC en premreagujo (simila al vaporkaldrono uzata en kuirejo), sen bezoni eksteran energion ĝi estas konvertata dum unu horo al karbo. La aliaj elementoj (nitrogeno, fosforo, sulfuro ktp.) kaj mineraloj restas en la akvo kaj povas esti redonataj al la medio. La karbo estas fakte variaĵo, kiu ankoraŭ enhavas iom da oksigeno. Tial ĝi povas konservi akvon kaj mineralojn, kvankam ne tiel efike kiel la supersorbantoj, sed iom simile al torfo aŭ nigra tero, kiu estas konata kiel tre fruktodona grundo ekzemple en Ukrainio aŭ Brazilo. (Fakte la ekestoprocezoj estas la samaj, kvankam la teknika metodo estas multe pli rapida pro la alta temperaturo.) Ĝi ankaŭ estus taŭga pliboniganto de grundoj eĉ en relative sekaj aŭ karstiĝintaj regionoj.

Plej freŝdate du aŭtoroj (Markus Antonietti kaj Gerd Gleixner) atentigas pri alia eco: Tia karbo estas multe pli longeviva ol humo, kiun mikrobakterioj oksidas al CO2 ene de 80-100 jaroj (en Germanio; en tropikoj pli rapide). Do se oni konvertus parton de la ligno (prefere nur la malaltvaloran) en novaj aŭ malnovaj arbaroj al tia karbo, oni pligrandigus la arbaran kapaciton por konservado de karbono aŭ fiksado de CO2.

Laŭ mi ni tamen bezonos striktan energiŝparadon kaj grandskalan ŝanĝon al sen-CO2-aj aŭ CO2-neŭtralaj energifontoj, kvankam la verdigo de dezertoj povus laŭkalkule kapti la tutan karbondioksidon eligotan de la homaro; mi simple dubas, ĉu oni vere povas havebligi en mallonga tempo la grandajn necesajn areojn. Estas ankaŭ malesperige vidi, ke daŭris tre longe, de la unua publika atento pri la klimatoproblemo en la 1980aj jaroj ĝis konkretaj malgrandaj kaj nesufiĉaj agoj, la Kioto-protokolo de 1997 kaj ĝia efektiviĝo en 2005. La verdigo de dezertoj eĉ ankoraŭ ne ricevis publikan atenton, kvankam ĝi povus esti la plej potenca ago kontraŭ la klimatovarmiĝo.

Werner FUß

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17