MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Kompatinda Eŭropo

Elektoj – aŭ, verdire, ŝajn-elektoj – en decembro en Belorusio fermis mizeran jaron por Eŭropa Unio. Aserto unuavide aŭdaca, se ne ridinda, ĉar Belorusio ne membras en EU. Kiamaniere, do, aferoj en tiu ĉi eks-sovetia respubliko, kiu sendependiĝis en 1991, rilatas tiel senesperige al EU?

Temas, kiel ofte en la nuna mondo, pri mono. Rusio, ŝajne, perdis intereson pri sia iama satelito. La prezidanto de Belorusio, Aleksander Lukaŝenko, fariĝis, en la okuloj almenaŭ de televida kompanio posedata de la potenca rusa gaskompanio Gazprom, korupta mafiano.

Jen do ŝanco por Bruselo. Al la belorusa ĉefurbo Minsko flugis la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Germanio kaj de Pollando. Ili alportas al Lukaŝenko sukan proponon. Se vi, ili informas la prezidanton, okazigos en via lando elektojn liberajn kaj justajn, EU pretos finance helpi per subvencioj kaj pruntaĵoj kun valoro de tri miliardoj da eŭroj.

Nafto

Kaj kio okazis? Dek tagojn antaŭ la elektoj Lukaŝenko, intertraktinte denove kun sia nord-orienta najbaro, Rusio, konsentis akiri je rabatita prezo nafton, kiun ĝi povos profite pluvendi je altigita kosto. Samtempe Belorusio fariĝis membro de tiel nomata unuopa areo ekonomia kun Rusio kaj Kazaĥio.

Bone. Kontraste al militoj aŭ malsatoj, terorismo aŭ tertremoj, la ĉeesto en la mondo de unu plia diktatoro – kiu tuj post la elektoj arestigis kaj enprizonigis opoziciajn kandidatojn kaj subtenantojn – ne multe gravas. Tamen la fakto, ke malriĉa ŝtato, kun landlimo kun EU (kun ankaŭ Rusio), tamen rifuzas la proponon de relative stabila, relative demokratia, relative malfermita najbaro, nepre pensigas. Ĉu la eŭropa revo iom post iom fariĝas elreviĝo?

Ne malfacilas tiel argumenti. Embarase fuŝita diplomatio rilate Belorusion estas unu afero; premoj kaj problemoj frontantaj al eŭropaj ekonomioj, kaj aparte ties komuna valuto, la eŭro, tute aliaj. Jam en la pasinta jaro ŝanceliĝis ekonomioj en Grekio kaj Irlando; minacataj restas tiuj en Hispanio kaj Portugalio.

Eŭro-eksperimento

Denove aŭdiĝas la voĉoj de tiuj, kiuj pledas por dunivela Eŭropo: la plej fortaj landoj uzu la eŭron, dum aliaj aŭ retenu siajn forintojn aŭ zlotojn aŭ eĉ revenu al siaj pesetoj aŭ draĥmoj. Eĉ en Germanio, la eŭropa „bankisto”-ekonomio, estas tiuj, kiuj volas rezigni entute pri la eŭro-eksperimento, kaj readopti sian amatan – siatempe sukcesan kaj stabilan – germanan markon.

Dume, danke al la tiel nomataj vikilikoj, oni scias, kion opinias usonaj diplomatoj pri eŭropaj ŝtatestroj. La verdiktoj ne flatas. La germana kanceliero, Angela Merkel, evitas riskojn; la franca prezidanto, Nicolas Sarkozy, estas maldikhaŭta kaj aŭtoritatema; la itala prezidanto, Silvio Berlusconi, estas vanta kaj tute netaŭga kiel moderna ŝtatestro. Nenio pozitiva, nenio esperiga (ĉu necesis vikilikoj, parenteze, por lerni, kio pri la triopo jam delonge evidentas?): tamen en ties manoj kuŝas estanteco kaj estonteco de EU.

Sekureco

Kompatinda Eŭropo. Tutcerte la unio alportis al pluraj landoj, al milionoj da homoj, demokration, sekurecon kaj prosperon. En tiu senco ĝi mirinde sukcesis – eĉ pli, verŝajne, ol povis imagi en la 1950aj jaroj ties „patroj”, Robert Schuman kaj Jean Monnet.

Tamen jukas herezo, ke la unio en la lastaj jaroj tro haste, pelmele, senritme kreskis. Ĉu ne pli saĝe resti ĉe 12 aŭ 15 ŝtatoj, kun relative similaj, relative samevoluintaj ekonomioj, por ekkrei vere komunajn, demokratiajn kaj efikajn instituciojn politikajn, financajn kaj sociajn? Alivorte pli profundan, ol pli larĝan, komunumon?

Klare: ne en unu tago elkreskis Kartago. Kaj ne en 60 jaroj elkreskis Eŭropo. Tamen estus bedaŭrinde, se Eŭropo jam atingis siajn limojn – ĉu fizikajn, ĉu metaforajn – tiel ke unu el la plej ambiciaj, kaj pacaj, internaciaj projektoj post la dua mondomilito kolapsos pro pezo de ekonomiaj kaj aliaj – ekzemple ŝovinismaj – premoj.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17