MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĈINIO

Floras enklavo komunista

La vilaĝo Nanjie troviĝas en Linying, Henan-provinco, meza Ĉinio, kaj okupas 1,78 kvadratajn kilometrojn. Enirante la vilaĝon, oni kvazaŭ revenas al la periodo de la tiel nomata Kultura Revolucio, kiu furiozis dek jarojn en la tuta lando.

Meze de la granda placo Orienta Ruĝo alte staras blanka marmora statuo de Maŭ Zedong kun surskriboj sur la dorso: Maŭ Zedong estas ne dio, sed homo, tamen lia penso superas dion. Ambaŭflanke de la statuo gardostaras du gravmienaj milicanoj, kaj ĉirkaŭ la placo staras grandaj portretoj de Markso, Engelso, Lenino kaj Stalino kaj flirtas ruĝaj flagoj kaj sensaciaj sloganoj.

Sed ĉio ĉi eksmoda akre kontrastas kun moderna industria komplekso, ekoagrikultura parko, bela setlejo, perfekte ekipitaj lernejoj, infanĝardeno, amuzejo kaj hospitalo, kiuj estas bonorde aranĝitaj en la vilaĝo. Tie trankvile vivas pli ol 3000 homoj en bela kaj komforta medio.

Proprietaĵo

Ĉiu familio loĝas en samspeca apartamento kun elektraj aparatoj. Tamen la vilaĝanoj havas preskaŭ neniun proprietaĵon, ĉar la komunumo senpage liveras ĉion necesan por la ĉiutaga vivo. La vilaĝanoj atribuas la feliĉan vivon al la vilaĝestro Wang Hongbin, kiu kondukis la vilaĝon al ĝia sukceso.

En 1979 Ĉinio lanĉis novan politikon: reformadi en la interno kaj al la ekstero malfermi la pordon. La reformado estis provita komence en la kamparo. La socialisma principo „al ĉiu laŭ ties laboro” estis efektivigita per la enkonduko de respondeco-sistemo. Tiel familioj kontraktis pri produktado de difinitaj kvotoj sur asignitaj parceloj da tero, kun la rajto reteni ĉion super la kvoto, dum la terposedo restis kolektiva.

La registaro permesis al kamparanoj entrepreni brutobredadon kaj aliajn flankajn okupojn konvenajn al la lokaj kondiĉoj. Tio liberigis la kamparanojn el la sistemo de kolektiva produktado, kiu katenis ilin jam de dekoj da jaroj, kaj ĝi ekscitis la individuan iniciatemon. Post nur du jaroj la reformado atingis rimarkindajn rezultojn. Inter 1979 kaj 1981 la agrikultura produkto de Ĉinio kreskis averaĝe je 5,6 %, pli alte ol la nuraj 2,9 % dum la 20 jaroj inter 1958 kaj 1978.

Brikejo

Grandaj ŝanĝiĝoj okazis ankaŭ en la vilaĝo Nanjie. Por iom riĉiĝintaj vilaĝanoj la unua afero kompreneble estis starigi proprajn novajn domojn. Tiam venis en la kapon de la vilaĝestro Wang Hongbin la ideo starigi kolektivan brikejon, ĉar la produktaĵoj estas facile vendeblaj kaj la vilaĝo havas naturan avantaĝon. Li kunvokis estraranojn de la vilaĝo por interkonsiliĝi pri kapitalo de la brikejo.

Fine ili decidis anticipe oferti al la vilaĝanoj brikojn je konsiderinde pli malalta prezo, kaj al ĉiu familio estis permesite antaŭmendi maksimume 30 000 brikojn – sufiĉan kvanton por unu domo. Ene de tri tagoj la vilaĝo ricevis 350 000 juanojn, necesan sumon por starigo de la brikejo. La brikejo sukcese ekfunkciis kaj la vilaĝo kontrakte konfidis ĝian administron al individuo. Dum la postaj jaroj la brikejo tre prosperis.

Sed multaj plendis, ke la administranto multe profitas de la brikejo, tamen la vilaĝanoj ricevas preskaŭ neniom da avantaĝo. Tio pensigis la vilaĝestron Wang, kiu klopodis serĉi riĉigan vojon por siaj kolegoj. En 1986, konsiliĝinte kun aliaj estraranoj, li decidis reakiri la brikejon kaj meti ĝin sub la kolektivan administron.

Entuziasmo

La estraro alvokis, ke la vilaĝanoj redonu proprajn parcelojn al la vilaĝa komunumo, kaj promesis, ke tiuj, kiuj redonis proprajn parcelojn, estos engaĝitaj al kolektivaj entreprenoj kaj iliaj familianoj senpage ricevos porcion da nutraĵoj en ĉiu monato. Pro la sekureco de vivteno la vilaĝanoj respondis kun entuziasmo. La vilaĝo starigis entreprenojn pri nutraĵa prilaboro, kaj la produktaĵoj havis grandan debiton en la tuta lando pro relative malalta prezo. En 1989 la malneta produkto de tiuj entreprenoj atingis 21 milionojn da juanoj.

La disvolviĝo de la vilaĝo estas neimageble stranga. En la 1990-aj jaroj la vilaĝo ricevis grandsuman krediton el bankoj, kaj danke al tio la kolektiva ekonomio iris en periodon de rapida ekspansio. La vilaĝo starigis modernan industrian komplekson de 26 fabrikoj koncernaj al manĝaĵoj, kondimentoj, farmacio, trinkaĵoj, biero, presado, pakado ktp.

Parto de la produktaĵoj estas eksportataj al Rusio, Mongolio, Kanado kaj Usono. La industria prospero akcelis la disvolviĝon de agrikulturo. La vilaĝo establis ekokultivejon konsistantan el pli ol dek grandaj forcejoj faritaj el plej freŝaj materialoj, per la investo de 15 milionoj da juanoj.

Apartamento

La granda profito subtenis la konstruadon de la vilaĝa infrastrukturo. Dum la pasintaj jaroj la vilaĝo starigis kvartalon kun 900 apartamentoj, infanĝardenon, lernejojn, hospitalon, amuzejon kaj aliajn bazajn instalaĵojn. Ĉiu familio de la vilaĝo ricevis duĉambran aŭ triĉambran apartamenton kun hejmaj elektraj aparatoj laŭ la nombro de familianoj. Eduko, kuraco kaj ĉiuj aliaj servoj estas senpagaj por oficialaj membroj de la komunumo.

La vilaĝestro Wang diris, ke la fina celo de la vilaĝo estas anstataŭigi la privatan proprieton per la komuna kaj riĉigi la komunumon, tiel ke ĝiaj membroj ne havos eĉ unu cendon da deponaĵo. La distribuo al la vilaĝanoj konsistas el salajro kaj provizo, interalie la salajro okupas nur 30 %.

Riĉigo

En 2009 la pokapa distribuo kalkuliĝis al 6700 juanoj. Wang diris, ke la vilaĝa estraro sin dediĉas al la komuna riĉigo, la komunumo pliigos kaj altigos la provizon al siaj membroj por fine realigi la publikan posedantecon de ĉiuj rimedoj de la produktado kaj vivo.

Pro sia granda sukceso la vilaĝo estas honorita kiel Ekologia Vilaĝo kaj unu el la Dek Vilaĝoj de Ĉinio. Ĝi fariĝis modelo lernata de aliaj vilaĝoj kaj altiras fremdulojn. Multaj dungitoj de la vilaĝo revas akiri la „verdan karton”, tamen tio estas tre malfacila, ĉar ĝin rajtas peti nur tiuj, kiuj jam laboris 10 jarojn en la vilaĝo kaj estis honoritaj kiel avangarda laboranto. Dum la pasintaj 20 jaroj nur pli ol 300 fremduloj sukcese fariĝis oficialaj membroj de la vilaĝo.

Egalismo

Laŭ statistiko la kolektiva ekonomio de la vilaĝo 2100-obliĝis dum pli ol 20 jaroj. Iuj demandis, ĉu la evoluo de la vilaĝo kiel popola komunumo estas daŭrigebla? Neniam ĉesis disputo pri la vilaĝo malgraŭ la fakto de granda sukceso. „Ĝia nocio pri la valoro estas malmoderna kontraste kun la nuna merkata ekonomio kaj ne konformas al la sociaj cirkonstancoj, ĉar ĝi praktikas egalismon kaj malpermesas al siaj membroj partopreni en la merkata konkurenco,” diris profesoro Xia Xueluan el la Pekina Universitato.

Li aldonis: „Grava faktoro de la sukceso estas bona gvidanto, kiu ĝuas absolutan aŭtoritaton en la vilaĝo, ĉiuj obeas lin kaj volas sekvi lin, kaj ĝuste pro tio la vilaĝo restas prospera.”

Tamen Wang estas trankvila kaj memfida vizaĝe al kritikoj kaj mokoj. Li diris, ke la mondo estas malsaĝula, la malsaĝuloj subtenas kaj kreas ĝin, kaj fine ĝi apartenas al la malsaĝuloj. Tiu filozofia parolo eble povus klarigi, kial la vilaĝo persistas en sia vojo.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07