MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ateismo eksterscience

Tre malmultas novaj kaj interesaj verkoj, kritikantaj religiajn dogmojn, dum ĉiam pli kreskas influo de diversaj religioj, eĉ en ĝiaj plej agresemaj formoj. Eŭropanoj kaj usonanoj emas rimarki tion ekstere, en la islamaj landoj – sed tiuj estas, ve, ilia propra spegulo ... Eĉ la vorto „ateismo” fariĝis preskaŭ tabua (konsiderata „ne politike korekta”), kaj ateistoj preferas difini sin per eŭfemismaj nomoj kiel „liberpensuloj”, „agnostikuloj”, „humanistoj” kaj simile. Idealoj de Klerismo, difinintaj la progreson de la homaro dum la lastaj 300 jaroj, iom po iom forgesiĝas, kaj Klerismon anstataŭas nova klerikalismo. Laŭmoda ideologio de „postmodernismo” ĝenerale egaligas ĉiujn mondperceptojn, ĉu religiajn, ĉu sciencajn, ĉu eksterraciajn, neante la eblon rilatigi iujn el ili al la objektiva vero, kio reale nur nutras diversajn superstiĉojn. Esperantlingva literaturo respegulas la situacion en la naciaj lingvoj, kaj tre malofte eldoniĝas verkoj, kontraŭstarantaj la totalan ofensivon de agresema „spiritualismo”.

Grava evento

Tial apero de Ateologio fare de Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray), kiun esperantigis kaj eldonis la kooperativa eldonfako de SAT, estas grava evento por la spirita vivo de la esperantlingva komunumo – ja antaŭ ni estas tute moderna verko de la nuntempa franca filozofo. Tial mi kun granda avido eklegis la libron, esperante ekscii el ĝi ion novan, kio helpos al mi ĝisdatigi la propran mondkoncepton kaj ĉerpi iujn novajn argumentojn por ontaj disputoj kun dikredantoj.

Tri taskoj

Tamen, bedaŭrinde, miaj esperoj plenumiĝis nur parte, malgraŭ granda plano konstrui koheran bildon de „ateologio” kun la celo ŝanĝi la religian mondkoncepton je la ateisma, liberiga, bazita sur la bona filozofio. Ateologio de Onfrajo devas plenumi la tri sekvajn taskojn: 1) malkonstrui la tri monoteismojn, kies ĝenerala bazo estas la sama; 2) malmunti la kristanismon kaj 3) malmunti la teokratiojn. Sed la nivelo de lia laboro tiurilate ne tute respondas al la modernaj postuloj.

La moderna filozofo-ateisto devus scii, ke la kristanismo kune kun aliaj monoteismaj religioj ne estas la solaj kaj en la historio kaj nuntempe: paganismo (en Hindio, Japanio ktp.) kaj budhismo ja ne neglekteblas. Do, lia universala plano pri malkonstruo de la religio jam suferas je mankoj. Eĉ pli: en sia kritiko de la kristanismo li, fakte, kritikas ĝin en la romkatolika formo. Tio estas principa eraro – ofte al tiu kritiko volonte aliĝus reprezentantoj de aliaj kristanaj konfesioj (ortodoksa, protestanta ktp). Tiaspeca kritiko povas esti efika por la homoj katolike edukitaj, sed ne por aliaj kristanoj. Kaj, ĝenerale, kritiko de religio nur en ties monoteisma formo povas helpi al kristano aŭ islamano fariĝi ne nepre ateisto, sed, samsukcese, ekzemple, budhisto!

Reale malmunti religion

La kritiko de monoteismoj mem, kvankam ĝi estas tre elokventa kaj talenta, donas nenion novan kompare al ateismaj verkoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiam ŝajnis, ke sufiĉas montri kontraŭdirojn kaj absurdaĵojn en la „sanktaj” skribaĵoj, kaj la homoj komprenos malutilecon de la religio ... Ve, per nura racia analizo religio ne malaperas – ja jam Tertuliano diris, ke oni kredas, ĉar tio estas absurda credo quia absurdum est. Do, venki ion principe neracian per nura racia konsidero apenaŭ eblas. Tial racia kritiko de diversaj kredoj estas kvankam necesa, sed nepre ne sufiĉa. La filozofoj ŝatataj de Onfrajo jam bone tion faris, sed religio ne malaperis kaj ne intencas malaperi.

Por reala malmunto de la religio, do, necesas kompreni ties radikojn – subkonsciajn, psikologiajn, sociologiajn. Tion komencis Fejerbaĥo, Markso, Freŭdo kaj aliaj gravaj pensuloj, kaj ĝuste ilia laboro bezonas daŭrigon kaj disvolvon. Sed nia filozofo tion ne faras – li simple ripetas post Niĉeo (Nietzsche), ke la dio mortis – sed tio estas nur deziro, sed ne realo. La veran morton de la dio ni, tamen, ne ĝisvivis.

Religio preteratentata

Kio estas esence grava, li, prave similigante teokratiojn kaj totalismojn (faŝismojn), eĉ trovas la fontojn de ili en la tradiciaj monoteismoj. Li eĉ provas demonstri intimajn ligojn inter naziismo kaj Vatikano (en alia loko, tamen, montrante similajn ligojn inter nazioj kaj islamo). La simileco inter tiuj instruoj certe ekzistas – same kiel simileco inter teokratioj, naziismo kaj stalinismo (pri kiu Onfrajo tute silentas – verŝajne, pro tio, ke stalinistoj proklamis sin „ateistoj”, kio ne malhelpis, interalie, al Stalino mem, post periodo de persekutoj, amikiĝi kun la rus-ortodoksa eklezio), sed ĝi venas ne el deveno de faŝismo aŭ naziismo el kristanismo, sed el tute alia fonto: el tio, ke ĉiuj totalismaj ideologioj de la 20a jarcento estis novaj religiaj formoj, kaj la reĝimoj bazitaj sur ili estis nenio alia ol novaj (sed ne kristanaj!) teokratioj, sendepende de siaj rilatoj kun la tradiciaj religioj. Tio, ke la totalismaj ideologioj (kaj, laŭ mia opinio, ankaŭ la liberalismo) estas mem formoj de moderna religio, restis de la aŭtoro tute ne rimarkita. Sed li ja ne serĉas kaj ne vidas la radikojn de religia konscio, kaj tial preteratentas religion tie, kie li ĝin ne atendas.

Sed kio estas, laŭ mia opinio, la plej grava manko de la libro, estas plena neglekto far la aŭtoro de la scienco. Konvinka ateismo ne povas ekzisti sen la sukcesoj de la natursciencoj, el kiuj ĝi konstante ĉerpas novajn argumentojn. Kaj teologio, kiu dum lastaj jarcentoj devas iel kunvivi kun la scienco, bone tion komprenas: ĝia granda zorgo estas iel pacigi la malfacile kunigeblajn aferojn! Kaj la tasko de ateisto estas montri, ke tio ne eblas, kaj montri, kiel la moderna scienco malkovras la novajn fenomenojn, kiujn neniu religia penso povis kaj povas antaŭvidi kaj interpreti. Krome, nur la scienco kapablas malkovri la objektivajn radikojn de la religia mondpercepto kaj montri la vojojn por forigi ilin. Vera modelo por tiu vere moderna kaj science bazita ateismo estas, ekzemple, verkoj de Dawkins. Sed Onfrajo estas postmodernisto kaj malfidas al la scienco same kiel al la religio – do, lia ateismo estas, rezulte, kastrita.

Unua gvidilo pri ateismo

Sed mi ne povas konkludi, ke la libro de Onfrajo estas tute senutila. En la situacio de la ĝenerala manko de la ateisma literaturo ĝi iom plenigas la ekzistantan vakuon kaj donas la unuan gvidlinion por la homoj, kiuj komencas foriri de la religio, sed ankoraŭ ne povas formuli mem argumentojn kontraŭ ĝi – almenaŭ por si mem. Ĝi, krome, helpas, kvankam supraĵe, iom orientiĝi en ateisma literaturo, produktita en pasintaj jarcentoj. Do, oni legu la libron kiel unuan gvidilon pri ateismo, precipe se oni devenas el lando kun domino de la romkatolika religio.

Nikolao GUDSKOV
Michel Onfray (Mikaelo Onfrajo): Traktaĵo pri ateologio. Eld. SAT-EFK, loko ne indikita, 2010. 182 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-2-918053-03-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07