MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MUZIKO

Junaj arbetoj post 70 jaroj

Antaŭ 70 jaroj, en oktobro 1940, judoj de la regionoj Palatinato kaj Badeno en la sud-okcidenta Germanio devis paki ene de du horoj dokumentojn, vestaĵojn kaj nutraĵojn por trajnvojaĝo ien ajn. Poste la naziaj surlokaj respondeculoj fiere raportis, ke iliaj regionoj estas „senjudaj”.

La senrajtigitoj estis senditaj al la koncentrejo Gurs en la francaj Pireneoj, instalita jarojn antaŭe por rifuĝintoj de la hispana civitana milito. Tiam ĝi jam estis malplena kaj devis akcepti la perforte translokitajn sud-germanajn judojn. Tie preskaŭ neniel subtenis la judojn la francaj respondeculoj. Iom helpis kelkaj neregistaraj organizaĵoj. Tamen mortis multaj homoj.

Fuĝis

Unu el la kaptitoj jam provis eviti sorton tian. Alfred Cahn, 18-jarulo el Speyer, jam fuĝis al Nederlando, tiam ankoraŭ libera. Sed kiam ankaŭ tien venis germanaj trupoj, ili kaptis la junulon kaj transportis lin al Gurs. Tie li renkontis la tien fortrenitajn hejmregionajn samsortanojn.

Por mildigi la vivon en Gurs Cahn, entuziasma muzikisto, fondis junulan koruson. Tiamaniere li esperis konservi la memestimon de la kaptitoj en la koncentrejo. Plej fama fariĝis lia komponaĵo por trivoĉa infankoruso „Ni estas tre junaj arbetoj”. La teksto de la vienano Leopold Rauch metafore traktas la sorton de tiuj ĉi junuloj, kulminante en la apelacio al „kara ĝardenisto”: „Prenu nin en vian protekton, antaŭ ol estas tro malfrue!”

Elmigris

Por multaj kaptitoj jam estis tro malfrue. Ili perdis sian vivon en koncentrejoj en la okupata Pollando. Tamen Cahn mem, tra torturoj kaj aventuroj, transvivis. Poste li studis muzikon en Svislando, elmigris tiam al Usono, deĵoris profesie kiel instruisto pri muziko kaj tie vivas ĝis hodiaŭ.

Kiam en 2000 en lia hejmurbo Speyer oni oficiale (kaj unuafoje) memoris la okazintaĵojn de oktobro 1940, Cahn estis honora gasto. Tiam junaj gimnazianoj de la apudrejna katedralo-urbo kantis la „arbetoj-kanton” la unuan fojon en la hejmregiono de la komponisto. Tiu mem gvidis ĝin dum la ripetado kun ĉiuflanke grandaj emocioj.

Ornamis

Nun, post 70 jaroj, tiu ĉi kanto denove ornamis la memorigajn kunvenojn. Intertempe ekzistas pluraj versioj por diversaj muzikgrupoj. Kaj la kanto ne rangas nur kiel ornamaĵo, sed estas vivovera kontribuaĵo liganta aŭtente kaj kortuŝe la pasintecon kun admona intenco.

La komponisto, naskiĝinta en 1922, ne plu povis entrepreni streĉan vojaĝon trans Atlantikon. Sekve la grandaj tiutemaj aranĝoj de la jaro 2010 en la Katolika Akademio de Speyer kaj la urbodomo de Manhajmo devis kontentiĝi sole pri la kanto.

Distingas

Sed la maksimoj de Cahn ankoraŭ memoriĝas kaj daŭre restas validaj. Li distingas inter lando kaj kulpantoj: „Mi neniam malestimis mian hejmlandon Germanio, sed la nazian reĝimon. La juna generacio ne sentu sin kulpa.”

Krome li instigas al civila kuraĝo: „Ne preterrigardu! Helpu al la viktimoj, eĉ se vi devas suferi pro tio.” Kaj kiel muzikisto li rekomendas modelon por paca kunvivado: „La muziko montru al ni la vojon al vera harmonio kaj daŭra paco inter la popoloj.”

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07