MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Akutagawa: patro de la japana novelo

Akutagawa Ryûnosuke estis unu el la unuaj aziaj aŭtoroj, kiuj kombinis sian hejman literaturan tradicion kun la eŭropa, kaj li estis ankaŭ unu el la unuaj antaŭmilitaj japanaj aŭtoroj, kies verkoj vaste legiĝis ekster Japanio.

Akutagawa naskiĝis en 1892. Nelonge poste lia patrino freneziĝis, kaj li estis adoptita de sia onklo. De frua aĝo li interesiĝis pri klasika ĉina literaturo, kaj poste li studis la anglan kaj per la angla konatiĝis kun vasta gamo da eŭropa literaturo: Gogol, Poe, Swift, Strindberg, Mérimée, Nietzsche, Dostojevskij, Baudelaire, Tolstoj, ...

Akutagawa neniam verkis romanon, sed li produktis, krom poemoj kaj eseoj, ĉirkaŭ 150 novelojn. Siajn plej konatajn verkojn li produktis en la lasta jardeko de sia vivo, komencante per „La nazo” en 1916. Akutagawa estis perfektisto rilate stilon, kontraŭis naturalismon en literaturo kaj kredis, ke lirismo pli gravas ol strukturo en rakonto. Liaj pli fruaj verkoj reinterpretas klasikajn verkojn kaj historiajn okazaĵojn, sed la malfruaj verkoj estas pli aŭtobiografiaj. Li ofte favoris makabrajn temojn.

En la fino de sia vivo Akutagawa spertis halucinojn kaj timis, ke li freneziĝos, same kiel la patrino. En 1927, nur 35-jara, li mortigis sin. Tamen lia mallonga literatura kariero sufiĉis por famigi lin: li restas unu el la plej konataj japanaj novelistoj, kaj la plej prestiĝa literatura premio en Japanio estas nomata laŭ li.

Noveloj de Akutagawa Ryûnosuke, tradukitaj de Konisi Gaku, ne estas la unua esperanta traduko de Akutagawa: ĉi tiu libro utile listigas kvin antaŭajn librojn, en kiuj aperis sume 18 aliaj noveloj de Akutagawa. Konisi Gaku aldonas 8 novelojn, el kiuj unu („La konko”) estas kolekto de 15 miniaturoj.

La ok noveloj estis verkitaj inter 1918 kaj 1926. „Aranea fadeno” estas budhisma fabelo. „La diulo” (kiu jam aperis en La Ondo de Esperanto) similas al eŭropa legendo, sed kun alia religia fono. „La virino” priskribas la vivon de araneo. La aliaj noveloj ŝajnas memoraĵoj, ĉar ili povus priskribi verajn okazaĵojn, sed kun pli da poezieco kaj simbolismo ol kutima anekdoto aŭ taglibro. „La oranĝoj” temas pri unu frapa sceno, spertita dum trajnvojaĝo. „La malvarmo” komenciĝas per konversacio inter fizikistoj kaj finiĝas per morto en fervoja akcidento. En „Frua printempo” la protagonisto atendas sian koramikinon en reptilia sekcio de muzeo kaj meditas, dum ŝi ne venas. Kaj „Carmen” temas pri rusa aktorino en opero.

Mi ĝuis la novelojn. Ĉe kelkaj el ili mi havis iomete la senton, ke eble mi pretervidis ion kaj ne plene komprenis, sed tio estas pozitiva afero: la noveloj estas pensigaj. Estus interese diskuti ilin kun japano, kiu eble komprenas certajn aferojn pli bone ol mi.

Indas mencii, ke la libro estas dulingva, kun la japana originalo apud la esperanta traduko. Tiel ĝi povas funkcii kiel lernilo, sed por iu, kiu tute ne scias la japanan, preskaŭ duono el la 105 paĝoj ne estas tre utilaj. Mi estas en tiu kategorio, do mi apenaŭ povas prijuĝi la kvaliton de la tradukoj, sed ili legiĝas bone, kaj la esperanta teksto estas provizita per kelkaj utilaj notoj. Kelkaj aferoj ne estas esprimitaj tiel, kiel mi esprimus ilin, sed multaj aferoj estas ankaŭ tre frape kaj bele priskribitaj. Mi notis nur unu aferon, kiun mi volus korekti: pojnhorloĝo al brakhorloĝo.

Edmund GRIMLEY EVANS
Noveloj de Akutagawa Ryûnosuke. El la japana tradukis Konisi Gaku. Eld. JEL, Toyonaka-si, 2010. 105 paĝoj. ISBN 978-4-88887-064-1.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17