MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Memoraĵoj

Georgo

Entuziasmajn vortojn mi legis en la tagĵurnalo de mia urbo Kluĵo en la artikolo far iu gastigata dirigento. Fakte la Filharmonio de Kluĵo invitis lin gvidi koncerton. Li estis hungaro elmigrinta al Londono, kie li kompletigis siajn muzikstudojn kaj komencis sian karieron de dirigento. Li nomiĝis Georgo. Lian familian nomon mi ne memoras – de tiam pasis tridek jaroj – kaj eĉ se mi memorus, ne emus citi ĝin. Tiutempe ĝi estis sufiĉe renoma, almenaŭ en Eŭropo.

Li entuziasme skribis pri mia urbo kaj pri ĉio, kion li vidis tie. Treege plaĉis al li la malnovaj, belaj konstruaĵoj en la centro de la urbo, kaj pri la botanika ĝardeno li skribis laŭdegajn vortojn. Laŭ li eble la plej bela ĝi estas en tuta Eŭropo. Sed pleje li entuziasmiĝis pri la vigla kultura vivo, kaj li miregis, konstatante, ke en mia urbo ekzistas du teatroj kaj du operejoj, la rumana kaj la hungara. Li skribis pri la muzeoj, universitatoj, memkompreneble pri la Filharmonio lin invitinta, kaj pri ĉio menciinda, kiu tiutempe troviĝis en mia urbo.

Nur la Pupteatron li forgesis mencii!

Mi koleriĝis! Ĝuste tiam nia Pupteatro gajnis la unuan premion ĉe la Internacia Pupfestivalo (PIF) en Zagrebo, kaj li eĉ ne mencias, ke ĝi ekzistas! Preskaŭ bolis mia kapo pro nervozeco. Post unu netradormita, aŭ nur duontradormita nokto, mi decidis skribi al li leteron. Tre ĝentile kaj estimoplene mi elektis la vortojn; ja mi ne volis ofendi lin. Mi sciigis lin pri la ekzisto de nia Pupteatro; mi ankaŭ menciis la gajnitajn premiojn. Respondon mi ne atendis, nek tion, ke li prezentiĝu en la Pupteatro.

Sekvantan tagon ni devis prezenti spektaklon, kaj poste provi alian spektaklon por la baldaŭa premiero. Inter la spektaklo kaj la provo ni havis paŭzon, kaj miaj gekolegoj iris trinki kafon en proksima kafejo. Mi kun kolegino restis en la postkulisa ejo, kies pordo restis malfermita por aerumi ĝin.

Kaj jen, sur la sojlo subite aperis belega viro. Lia hararo estis jam arĝentgriza, sed videblis, ke iam ĝi estis orblonda. Liaj anĝelbluaj okuloj ridete rigardis al ni du. Mia kolegino ŝtoniĝis, kiam ŝi aŭdis lian peton: nome, li serĉis min! Preskaŭ tuj mi divenis, ke li devas esti la gastigata dirigento! Do, li ricevis mian neatenditan leteron – kaj evidente ĝi akrigis lian scivolon: kiu povas esti tiu sinjorino, kiu aŭdacas lin kritiki, ĉar li ne menciis en la artikolo la ekziston de Pupteatro!?

Mi montris al li la scenejon kaj la salonegon por la publiko, sed ankaŭ la laborejojn, kie oni aranĝas la dekoraciojn kaj kudras la pupojn. Ĉio tre plaĉis al li. Tre li miris kaj admiris nian Pupteatron. Atente li aŭskultis mian rakonton pri nia teatro, pri niaj spektakloj enlandaj kaj eksterlandaj, niaj partoprenoj en Pupfestivaloj kaj la gajnitaj premioj. Fine li pardonpetis, ke li ne menciis nin, sed li eĉ ne povis imagi, ke ĉi tie ekzistas tiel serioza laboro! Mirigite li aŭskultis, ke ni pupistoj celas eduki la infanojn, distrante ilin! Tiuj 3-4-5-jaraj infanoj ĉi tie en la Pupteatro renkontiĝas ja la unuan fojon kun ĉiuspecaj artoj: literaturo, muziko, pentraĵoj, skulptaĵoj!

Fine li invitis min al la koncerto. Mi dankis, sed sciigis lin, ke mi havas abonon por ĉiu vendreda koncerto de la Filharmonio. Mi promesis, ke mi serĉos lin antaŭ la koncerto.

Post la paŭzo mia kolegino rakontis al ĉiuj gekolegoj, ke mi havis gaston, belegan viron! Ĉiuj moketis min pro la nekutima okazintaĵo.

Vespere, bele vestita, mi iris al la koncerto. Mi rapidis pli ol kutime, por ke mi povu eniri, kaj laŭ la promeso ni povu ankoraŭfoje renkontiĝi. Mi alportis al li kelkajn donacetojn, kelkajn fotojn pri la Pupteatro kaj la pupoj.

Nigrevestita, kiel la dirigentoj ĝenerale kutimas vestiĝi, kun neĝoblanka freŝe gladita ĉemizo, li estis vere belega, tre alloga viro. Ankoraŭfoje li tre dankis, ke mi matene prezentis al li nian Pupteatron; li danke akceptis miajn donacetojn kaj rakontis al mi, ke li havas edzinon kaj du infanojn. Nu, mi eĉ sekundon ne pensis, ke nia renkontiĝo havos iun ajn sekvon: ja li estis fama dirigento kaj belega viro, dum mi, kompatinda, estis simpla pupaktorino en urbeto; aldone la manko en mi de elstara beleco tute ne permesis al mi esperi pri io ajn.

Ni adiaŭis. Mi okupis mian sidlokon ĉe la etaĝo en la lasta vico, kie la akustiko estis la plej perfekta. Kun forte batanta koro mi atendis la komencon de la koncerto.

Grandega estis la senreviĝo! Nur kelkaj minutoj sufiĉis: vane li estis renoma eŭropa dirigento: li tutsimple ne kapablis gvidi orkestron! Ne nur mi konstatis tion! Ĉiuj ĉeestantoj miregis kaj konsterniĝis, spertante ne ĉiutagan eventon: la orkestro gvidas la dirigenton! Ankaŭ mi la unuan kaj solan fojon spertis tian strangaĵon. Kvazaŭ marionetpupo, li movis siajn brakojn laŭ la ludantaj muzikistoj. Je lia granda bonŝanco la orkestro estis vere profesie altnivela: spite al ĉio, ĝi sukcesis savi la koncerton!

Tamen dum la paŭzo duono de la publiko foriris. Ankaŭ mi volonte estus foririnta, sed mia scivolo estis tro granda; tial mi restis ĝis la fino.

La dua parto estis eĉ pli peniga. La orkestro emis ludi iom pli rapide, sed li restis ĉiam malfruiĝanta. Tiam okazis vere eksterordinara kozo! La muzikistoj ne plu interesiĝis pri la dirigento. Neniu plu rigardis al li kaj al liaj vane svingataj brakoj. Liaj belaj, longfingraj manoj, kiel lacaj birdoj, naĝadis en la aero. Sed ili jam iĝis tute superfluaj! La orkestro sendependiĝis. De tempo al tempo ili rigardis al la koncertmajstro (la unua violonisto), kaj ĉio pluiris glate. Ĝis tiam ili estis ludintaj malcerte, vane atendante la dirigentan geston, sed nun ili ekludis memstare, sekure, perfekte. Tiel bone evidentis ilia bravega talenta plenumado, ke senescepte la aŭskultantaro ĝin rimarkis kaj je la fino premiis per tondra eĥanta aplaŭdo. La kompatinda dirigento ne rimarkis, ke la aplaŭdojn ne li meritis, sed la orkestro! Dignoplene li dankis per elegantaj riverencoj. Sed kiam li malaperis, kaj nur la orkestro restis sur la scenejo, la tuta publiko ekstaris kaj freneze ovaciis ĝin.

Kun feliĉa sento Georgo forlasis nian urbon! Neniam plu mi vidis lin, nek aŭdis pri li. Poste mi parolis kun kelkaj muzikistoj de la orkesto, kaj mi demandis ilin, kial fakte oni invitis lin? La respondo: pro lia tre bona renomo! Oni diris pri li, ke li estas unu el la plej talentaj eksterlandaj dirigentoj vivantaj en Britio! Unu el miaj amikoj-muzikistoj, trafa ŝercemulo, diris: „Georgo trifoje estis invitita al nia urbo: la unuan fojon, la lastan fojon, la ‚neniam plu’ fojon.” Tia estis la muzika memorŝtono de la bela Georgo.

Julia SIGMOND

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julia Sigmond el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17