MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

MOLDAVIO

En la lando de la flavaj bicikloj

Fine de aŭgusto 2010 Moldavio festis 19 jarojn da sendependeco post la kolapso de Sovetunio. Tiam oni prognozis longan, malfacilan kaj ja danĝeran vojon por trovi veran ŝtatecon kaj sendependecon. Multaj intelektuloj en Moldavio volis, ke la lando kuniĝu kun Rumanio, kiel okazis en 1918 post la unua mondmilito.

Provo tia revivigi la nacian konscion de la moldavianoj (pli ol 60 % rumandevenaj) ne plaĉis al Moskvo, ĉiam zorgema pri la „danĝero” de la kuniĝo de tiuj ĉi du rumanaj landoj. Tio montriĝis en la industria evoluo de Moldavio: la plej grandaj fabrikoj situas maldekstre de la rivero Dnestro, kies loĝantoj estas rusamikoj.

Plej streĉaj estis la rilatoj kun Moskvo, kiam en 1991 Moldavio deklaris la rumanan la ŝtata lingvo. Komenciĝis en 1992 milito, kiu daŭris preskaŭ kvin monatojn. Neniu scias, kiom da homoj pereis: verŝajne plurmiloj. La milito estas notita kiel la unua inter polico kaj armeo: tiam Moldavio ne posedis veran armeon.

Okupata

Argumentis rusoj, ke temas pri milito por „defendi la rusajn civitanojn”. Kaj nun, preskaŭ 20 jarojn post la sendependiĝo, Moldavio ankoraŭ povas konsideri sin ŝtato okupata: daŭre en Transdnestrio restas la 14a rusa armeo malgraŭ promesoj donitaj ĉe diversaj pintkunvenoj (ekz. Istanbulo en 1999) forlasi la teritorion.

En Transdnestrio (39,9 % da rumanoj, 28,3 % da ukrainoj, 25,4 % da rusoj kaj 1,9 % da bulgaroj) regas unika kaj eble la lasta maldemokratia reĝimo en Eŭropo, sub la registaro de Igor Smirnov. Estas nedubeble, ke la tiel nomata prezidanto estas nura moskva marioneto, uzata por ĉantaĝi Moldavion. La oficialaj, ŝtataj lingvoj en Transdnestrio estas la moldava (tio estas la rumana), la ukraina kaj la rusa: parolata tamen estas nur la lasta.

En 2003 la rusa prezidanto Putin provis „transdnestriigi” la tutan Moldavion. La tiama prezidanto de la Moldava Respubliko lasthore rifuzis subskribi la dokumenton. Eĉ se Transdnestrio laŭleĝe apartenas al Moldavio, tamen praktike ĝi estas parto de Rusio. Se tro protestus Moldavio, ĝi riskus ne plu ricevi energion ekzemple de la kompanio Gazprom.

Problemo

Nek Eŭropa Unio, nek Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, nek Usono interesiĝas pri Transdnestrio, timante ofendi Rusion. Intertempe neniu scias, kiam kaj kiel solveblos la problemo. Dume vivas preskaŭ duonmiliono da homoj kvazaŭ en la Eŭropo de la 19-jarcento sub maldemokratia reĝimo, kie vortoj kiel homaj rajtoj ne estas konataj.

Anekdote, pasintan someron mi vizitis bicikle la regionon. Enire, neniu kontrolis miajn dokumentojn. Revene, tamen, post nur du horoj, oni akuzis min, ke mi lezis lokajn leĝojn, ke mi spionis.

Mi estos malliberigita, oni diris, se mi ne pagos monpunon. Obeante, mi petis klarigon pri la leĝoj, kiujn mi rompis. La policano ridante rigardis min, poste mian biciklon kaj respondis: „Vidu vireto, vi tuj pagu la monpunon: via biciklo estas ruĝa, sed ne flava, kiel postulas niaj leĝoj.”

Pan GAVRILAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pan Gavrilan el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17