MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Sen perspektivo

En printempo 2003 la tiama usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] kun sia brita pudelo Tony Blair [teŭni blea] komencis la kriman militon kontraŭ Irako. Duonan jaron poste mi provis starigi unuan bilancon post la fulmomilito („Kompatindaj irakanoj”, novembro 2003, p. 9). Ĝi estis katastrofa. Nun, sep jarojn poste, mi povus preskaŭ laŭvorte ripeti tiun komentarion, kvankam nun Usono retiris siajn bataltrupojn el Irako. La multjara milito ekstermis tre multajn homajn vivojn. La 31an de aŭgusto 2010 oni kalkulis, ke pli ol 100 000 irakanoj estas mortigitaj, kaj mortis ĝis tiam 4420 usonaj soldatoj.

Aŭroro ...

Restas 50 000 usonaj armeanoj en la lando; nun la misio havas novan nomon „Operacio Nova Aŭroro” post la antaŭa „Operacio Iraka Libereco”. Ĉu vere la nuna usona prezidanto Barack Obama, kiu heredis tiun militon de Bush, kredas je aŭroro? Ĉu vere Irako nun estas libera? Kaj ĉu la restantaj usonaj soldatoj sukcesos krei kaj garantii tion? Kiuj estas la faktaj rezultoj de la milito? Ĉu Usono atingis siajn celojn?

Obama plenumis sian promeson el la elektokampanjo, deklaris la militon oficiale kiel finitan kaj rekondukis plej grandan parton de la armeo hejmen, sed li evitis ĉiun signon de triumfo. Por tio ankaŭ ne ekzistus ia ajn kialo. Jes, Usono forigis la irakan despoton Sadam Husajn, sed kiun alian celon ĝi atingis? Libereco? Jes, de despotismo, sed por kio? Por malsato, senlaboreco, mizero kaj malsano. Sekureco? Ĉiun minuton irakanoj devas timi memmortigajn atencojn kaj aliajn murdajn agojn. Polico kaj armeo ankoraŭ dum longa tempo estos tro malfortaj por vere sekurigi la landon. Bonfarto? Ne por ordinaraj civitanoj. Mankas eĉ plej bazaj publikaj servoj, pura trinkakvo, elektro kaj aliaj energioj, taŭga transportsistemo. Anstataŭe irakanoj devas vivi kun floranta koruptado. Demokratio? Ho jes, okazis iuspecaj balotoj, sed eĉ multajn monatojn post la parlamentelektoj la politikistoj ne kapablis establi funkciantan registaron. La lando perdis multon, sed gajnis nenion.

Perdoj, perdoj

Ankaŭ Usono mem perdis multon. Ĝis meze de 2010 la Irak-milito kostis pli ol 700 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio draste plialtigis la usonan buĝet-deficiton kaj tiel grave plifortigis la ekonomian krizon de la lando. Ne mirige, ke intertempe 70 procentoj de la usonanoj kontraŭas la militon (tiom da estis jam komence en Eŭropo), 60 procentoj postulas ankaŭ retiron de la trupoj el Afganio. Kiam oni mem ne fartas bone, ne interesas problemoj de fora lando, sed hejmaj zorgoj pri laborlokoj kaj ŝtatŝuldoj. En sia parolado al la nacio okaze de la militfino en Irako Obama tial parolis malmulte pri la milito, sed multe pri la hejmaj problemoj. Li promesis akceli la usonan ekonomion. Sed kiel la prezidanto volas fari tion, li ne diris.

Silento

Entute estas interese, pri kio Obama ne parolis. Ekzemple pri la fakto, ke la granda ŝtato terure damaĝis sian reputacion en la tuta mondo pro tiu multjara milito. Aŭ pri la fakto, ke la iraka ĥaoso plifaciligis fortiĝon de najbara Irano kiel regiona potenco. Kial la prezidanto silentis pri tiu terura heredaĵo de Bush, kiu arbitre kaj kun mensogoj komencis la militon? Kial Obama milde kovris mantelon de silento super tiu katastrofa bilanco? Liaj politikaj kontraŭuloj ne dankos pro tio al li. La viro, kiu antaŭ preskaŭ du jaroj ekoficis por ŝanĝi eble ne la mondon, sed almenaŭ sian landon, evidente ne scias, kion li nun faru.

Usonanoj ne havas perspektivon, sed eĉ pli negativan havas irakanoj. Kiu rekonstruos ilian komplete detruitan kaj ruinigitan landon? Kiu helpos akceli la ekonomion? Kiu forigos mizeron? Kiu donos sekurecon? Kiu restarigos homajn rajtojn? Estas hontego.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17