MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Parado de toleremo

La „paradoj de toleremo” (MONATO 2010/8-9, p. 12) laŭ mi reale estas „paradoj de maltrankviligo”. Malmultnombraj samseksemuloj maltrankviligas multnombrajn loĝantojn, manifestaciante sur stratoj. Seksemo ne estas por stratoj kaj paradoj. Jam estas seksemo objekto de difinitaj sciencoj, sociaj sistemoj kaj popolaj spertoj, kaj sur ili sin apogas la seksa edukado de junuloj ĉe ĉiuj popoloj. Tial mi opinias, ke estas erare aprobadi paradojn de samseksemuloj kaj maltrankviligi la loĝantojn.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07