MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

Ideoj, konceptoj, maksimoj de J. J. Becher (1635–1682)

Ankaŭ klera homo antaŭ 300 jaroj vidis la mondon tra la okuloj de la propra tempo. Do, ĉu oni taksu la subajn opiniojn de J. J. Becher postrestintaj, reakciaj, avangardaj, modernaj? Ĉu la postuloj estas atingindaj, atingitaj? Ĉu iamaj ekkonoj ĝis nun efektiviĝis en progresoj? Ĉu ili daŭre restas komunaĵo de la socio aŭ denove perdiĝas? Kiel rilatus la nuntempa homo al la temoj? Almenaŭ oni povas konstati, ke nenio nova estas sub la suno.

Libereco apartenas al ĉiu homo ekde la naskiĝo, kaj ĉiu estas same valora kiel ĉiu alia.
Bona edukado de la junuloj estas la fundamento de la ŝtato.
La regantoj estu virtaj, ĉar la popolo speguliĝas en ili.
La ordinaruloj ne ekzistas por la superuloj, sed la superuloj por la ordinaruloj.
Hodiaŭ nenio estas pli kutima ol trompa ŝajnigado. La homoj montras sin amikaj, nur por eluzi la proksimulojn. Sincereco aspektas kiel stulteco.
Oni admonu homojn, kiuj formanĝaĉas kaj fordrinkas sian havaĵon kaj, malriĉiĝinte, postulas de la komunumo subtenon por si kaj siaj infanoj.
Fremduloj ne parolu indigne kontraŭ la gastigantoj.
La infanoj de la gastlaboristoj kun tempopaso fariĝas enlandanoj, kiuj ŝatas sian novan patrujon tiom, kiom iliaj gepatroj ŝatis sian iaman.
Tro da ŝtatoficistoj elĉerpas la kason de la ŝtato. Pli bone estus malmultaj bone salajrataj, ol multaj neniofarantoj.
Niaj ŝtataj oficistoj atentu, ke neniu fraŭdo, trompo, superruzado, malordo okazu en la merkato, kaj tute ne – riske de perdo de deĵoro kaj honoro – mem implikiĝu en tiaĵojn.
Diboĉa mastrumado de la superuloj kaj leĝeranima vivado de la ordinaruloj korodas la financojn de respubliko ĝis ĝia baldaŭa pereo.
La ŝtata mono restu en la lando, kaj, se eliranta, estu protektata.
Kiu havas monon, tiu ne volas labori, sed pagas la laboron.
Sen mono la mondo fariĝus egala. Neniu devus labori por aliuloj, kaj ĉiu devus labori mem.
Devus esti eble skribe interkompreniĝi per komunaj signoj. Same bone estus inventi universalan lingvon facile lerneblan, konvene uzeblan, agrable paroleblan. La ĝisnunaj provoj estas tro artecaj, tro abundaj, tro komplikaj, nepraktikeblaj. Malaperu nenecesaj vortoj kaj gramatikaj variaĵoj.
Por paco, kiu ne rapide forvaporiĝu, necesas, ke la homoj lingve komprenu sin.
Produktado kaj konsumado en la ŝtato devas esti en ekvilibro. Socio ne povas akcepti sendistinge ĉiun, kiu venas.
Registaroj efikigu, ke junuloj, senlaboruloj, malriĉuloj, almozuloj povu ricevi laborlokon en ŝtataj labordomoj aŭ aliaj publikaj institucioj, por ke ili per sincera burĝa enspezo kontribuu al la propra kaj la ŝtata bonfarto.
Oni malpermesu inventojn, per kiuj oni perdas homajn laborlokojn.
Estas pli bone instrui la malriĉulojn ol subvencii ilin.
Multaj homoj vivas kiel stultaj bestoj. Pasas tagoj, en kiuj ili eĉ ne pensas, ke ili estas homoj kaj tute ne, ke ili zorgu pri la proksimuloj kaj ties kleriĝado.
Estas homoj, kiuj laŭdire studadas por poste instrui kaj regadi la aliulojn, sed estas finfine pli mallertaj, malspertaj kaj malbonkondutaj ol la ordinara metiisto kaj kamparano.
Kiu timas dornojn, ne pluku rozojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17