MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

INSTRUADO

Kuraĝu malobei!

Ne nur gelernantoj kaj gepatroj sed ankaŭ sciencistoj postulas bazajn ŝanĝojn en la kleriga sistemo de Germanio. Tamen la respondeculoj rigide rezistas ŝanĝojn kaj defendas instruan strukturon enkondukitan antaŭ 200 jaroj por certigi, ke sociaj klasoj restu apartaj, tiel ke nobelaj, riĉulaj kaj altrangulaj idoj ne kontaktu proletajn infanojn.

Karakterizaĵo de la germana lerneja sistemo estas tre frua kaj ripeta disigo de la infanoj, krome nesufiĉa financado, nekontentigaj rezultoj kaj sociala determineco. UN-komisaro Vernor Muñoz [munjós] taksis la situacion peko kontraŭ la homaj rajtoj: la selekta lerneja sistemo diskriminacias infanojn de malriĉuloj kaj migrintoj kaj eĉ handikapulojn.

Do, en Germanio, je la aĝo de naŭ jaroj, infanoj estas disigataj en plurajn diversvalorajn klerigajn sistemojn: popollernejo, mezlernejo kaj gimnazio. Handikapuloj kaj tre malbone progresantaj lernantoj estas izolataj en apartaj lernejoj.

Sindikato

Tiu situacio instigis la instruisto-sindikaton riski eksperimenton. Ĝi organizis filmserion „La estonta lernejo – ekzemploj de pli bona lernado”. Dek filmoj montris aktualajn problemojn, analizis kaŭzojn kaj montris manierojn, kiel lernejoj povus esti demokrate organizitaj, kaj kiel lernado povus memrespondece kaj efike okazi.

La serio komenciĝis per premiita filmo Der Die Das de Sophie Narr [sofi nar]. Por kompreni la titolon, nepras scii, ke en la germana ĉiu substantivo havas gramatikan genron. Ne facilas diveni la genron de vorto, eĉ por denaske germane parolantaj. Infanoj el diversaj kulturoj en la unua lerneja klaso stumblas je tiu problemo. Akre la instruistino demandas ĉe ĉiu vorto: „Der? Die? Das?” La reĝisorino observadis dum pli ol unu jaro kvar infanojn kaj filme dokumentadis iliajn apogojn, klopodojn, penojn, malsukcesojn, kverelojn, suferojn, humiliĝojn. La filmo bonege montras la emociajn ŝarĝojn.

Emocioj

Tamen en plena klasĉambro ne estas loko por emocioj. Ĉiutage la infanoj batalas por akomodo, konformiĝo, laboro, sukceso. Ĉiu batalas solece. La filmo senvorte demandas: Kiel statas socio, kiu sufokas la scivolemon, entreprenemon kaj kreemon de siaj infanoj, ĉar ĝi ne disponigas tempon kaj spacon subteni, stimuli kaj progresigi ilin?

Alia filmo montris kiel nova direktorino ĉe alia lernejo provis ŝanĝi malnovajn kutimojn. Enja Riegel [rigel] forigis murojn por krei lokojn, kie okazis libera lernado. Parte ŝi rezignis pri notoj. Lernantoj mem lernis sin pritaksi kaj atestoj detale priskribis lernadon. Lecionoj laŭ instruplana priskribo okazas nur dum duonjaro.

Dum alia duono la infanoj ĝuas diversajn aktivecojn: preparo de publika teatraĵo, ekskursoj, projektoj. Kreskis la sukcesoj de la lernantoj – kaj samtempe kreskis la konsento de la instruistaro, kiu unue kontraŭis la ŝanĝojn.

Aŭtonomio

Filmo pri „tuttagaj lernejoj”, kie infanoj studas tuttage kaj tie tagmanĝas, montris malglatan evoluon. Nun oni konsideras tuttagajn lernejojn necesaĵo, por ke infanoj komune ĝuu diversajn edukajn eblojn. Tamen pro la aŭtonomio de la germanaj federaciaj ŝtatoj pri instruado ekzistas malsamaj lernejaj sistemoj.

En la filmserio estis prezentataj lernejoj ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple Skandinavio. Dum en Germanio oni elspezas instrucele 4,8 % de la malneta enlanda produkto, en Islando oni elspezas 8,0 %, en Svedio 6,3 % kaj en Finnlando 5,8 %. Videblis lernejoj ankaŭ en Israelo kaj en Usono. En ambaŭ landoj ekzistas lernejoj, kie infanoj mem organizas sian studprogramon aŭ eĉ havas la rajton maldungi siajn instruistojn. Ĉe la usona lernejo, malgraŭ – aŭ pro – la libereco, 80 % de la lernejanoj iras universitaten. La tiea metodo sekvas la naturan scivolon kaj lernmanieron de homoj. Ĝi estigas prudentan ordon per ekzemplodona vera demokratio. Rezultas memkonsciaj, decidkapablaj kaj respondecemaj homoj.

Reglamentoj

Leviĝas la demando, kiam en Germanio okazos ŝanĝoj tiudirekten. La respondo: Ne sufiĉas atendi politikistojn. Oni mem agu. La iniciatema direktorino, Enja Riegel, konsilis: „Kuraĝu malobei reglamentojn kaj inĝenie interpretu instruprogramojn”.

La filmoj kaj diskutoj montris, ke necesas alia koncepto, alia socia kulturo. Necesas reciproka respekto kaj estimo. Instruado estas ofte misinterpretata kiel profesia klerigo. Ekonomieca vidmaniero reduktas la instruadon ĝis la postuloj de industrio, komerco ktp, kiuj konsideras nur laborfortojn, ne valorajn junajn homojn. Tamen instruado gravas, ĉar infanoj estas la fundamento de la estonteco.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17