MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

Nova politika erao

Post 60 jaroj Britio havas denove koalician registaron. Tutlandaj elektoj, okazintaj en majo, liveris parlamentan plimulton nek al la reganta Laborista Partio nek al la ĉefopozicia Konservativa Partio. Sekvis kvar tagoj da diskutoj, konjektoj, proponoj kaj kontraŭproponoj, ĝis fine estas anoncite, ke la nova registaro konsistos el koalicio inter la Konservativa Partio kaj la Liberal-Demokrata Partio.

En multaj eŭropaj landoj normalas elektoj, kiuj ne liveras klaran, unupartian registaron. Same normalas koalicioj. En Britio, tamen, jam de pli ol duonjarcento – krom kelkaj neformalaj interkonsentoj – regis landnivele aŭ la Laborista aŭ la Konservativa Partio sen helpo de triaj, pli malgrandaj partioj.

Nur ekzemple en Skotlando kaj Kimrio troveblis en la tieaj t.n. parlamento kaj asembleo koalicioj. Ĝenerale, tamen, britoj ne komprenas, kaj pro nescio malfidas, koaliciojn. Britoj do nun miras, ke kandidatoj, kiuj akre kritikis unu la alian dum elekto-kampanjo, nur kelkajn tagojn poste kolege kaj kune staras, ŝultre-al-ŝultre, por prezenti komunan platformon al la publiko.

Verda Partio

En la elektoj gajnis la Konservativa Partio kun 36,1 % de la voĉoj 306 parlamentajn seĝojn: necesas 325 por akiri plimulton. La Laborista Partio ŝrumpis kun 29 % al 258 seĝoj. La Liberal-Demokrata Partio kun 23 % rikoltis 57 seĝojn. Aliaj partioj, ekzemple kimraj, skotaj kaj nord-irlandaj, gajnis la aliajn seĝojn. Unuafoje, krome, venkis kandidato de la Verda Partio. Kia kontrasto kun la situacio antaŭ unu jaro, kiam ĉiu prognozis lavango-venkon por la konservativuloj.

Rimarkeblas, ke mankas proporcia reprezentado en Brito (almenaŭ por landaj elektoj). Ekzemple, la elcentaĵo de la voĉoj por la liberal-demokratoj ne spegulas la relative mizeran nombron de parlamentanoj. Notindas, cetere, ke dum la konservativuloj – kompare kun la lastaj tutlandaj elektoj – pligrandigis sian elcentaĵon de la voĉoj per 3,8 % kaj gajnis tiel 97 novajn deputitojn, la liberal-demokratoj, kies elcentaĵo kreskis je 1 %, perdis kvin deputitojn.

Akre mokata

La rezultoj prezentis dilemon al la estro de la Liberal-Demokrata Partio, Nick Clegg [nik kleg]. Tradicie, tiu ĉi maldekstra-centra partio – parenteze dum jardekoj akre mokata de la du pli grandaj partioj – sentis sin pli komforta kun la teorie maldekstra sed praktike dekstra-centra Laborista Partio. Sed subite ĝi trovis sin svatata de du rivaloj, ambaŭ pretaj kompromisi kaj dolĉigi siajn politikojn laŭ liberal-demokrataj gustoj.

Tamen verdire, pro la malforto de la Laborista Partio – elĉerpita kaj malpopulara post 13 jaroj da povo, unue sub Tony Blair, laste sub Gordon Brown – Clegg apenaŭ povis trafi alian decidon ol akcepti la manon de la dekstrema konservativa partio estrata de David Cameron [kámeron].

Ministraj postenoj

Tial Cameron, subtenata de la liberal-demokratoj, fariĝis la 52a brita ĉefministro kaj la plej juna – 43-jaraĝa – jam de 200 jaroj. Vicĉefministro fariĝis Clegg. La kabineto konsistas ĉefe el konservativuloj; tamen kvin liberal-demokratoj ricevis altajn ministrajn postenojn.

Tiamaniere, malgraŭ konsterniĝo inter liberal-demokratoj, ke ilia maldekstrema partio kunlaboras koalicie kun dekstra konservativa reĝimo, estiĝas tamen esperoj, ke la partnero-partio bremsos kaj centrigos la ekscesojn de kelkaj en la kabineto de Cameron. Pozitivas la unuaj indikoj: la konservativuloj akceptis kelkajn politikojn de la liberal-demokratoj kaj promesis esplori pli proporcian voĉdonan sistemon. Ambaŭ partioj konsentis, ke la ĉefa kaj plej urĝa tasko koncernas la malforton de publikaj financoj kaj la ankoraŭ feblan britan ekonomion.

Ŝati kaj aprobi

Britio eniras epokon de necerto. Necerto pri la koalicio – ĉu ĝi kolapsos, ĉu ĝi eltenos – kaj necerto pri la rimedoj necesaj por sanigi la ekonomion. Se la koalicio kune kaj efike solvos la problemojn frontantajn la landon, povas esti, ke britoj lernos ŝati kaj eĉ deziri ĉi tiun novan politikan kunlaboremon.

Se ne, la liberal-demokratoj estos sendube kulpigitaj pri la fiasko. La iamaj svatintoj, mielvortaj kaj promesplenaj, fariĝos denove la mokantaj, viplangaj tiranoj de antaŭe: la partio, jam streĉata pro sia iom ŝoka apogo de dekstrema konservativa „malamiko”, estos pistita ĉe la venontaj elektoj en 2015. Tamen intertempe britoj ĝuas – iom nervoze – ĉi tiun novan politikan spektaklon.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17