MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

HISPANIO

Maljusta justico

La 3an de februaro 2003 ĝendarmoj sigelis la enirejon de la ĵurnalo Euskaldunon Egunkaria [eŭskáldunón egúnkarjá]. Juan [ĥŭan] del Olmo, juĝisto de la Nacia Kortumo, zorganta pri terorismo kaj aliaj elstare gravaj krimoj, estis ordoninta la fermon de la tiam sola ĵurnalo plene en la eŭska lingvo kaj la senkomunikan areston de dek el ĝiaj laboristoj surbaze de la kontraŭterorisma leĝo pro supozata kompliceco kun la armita sendependisma grupo ETA („Euskadi ta Askatasuna” [eŭskadi táskatásuná]).

Konsterne li bazis sian sintenon sur malnovaj dokumentoj, per kiuj kvin jarojn antaŭe Baltasar Garzón [baltasár garsón], enketa juĝisto de la sama kortumo, estis ferminta alian eŭskan ĵurnalon, Egin [egínj]. En la postaj monatoj sekvis pliaj arestoj de suspektatoj.

Polico

Sep jarojn poste, la 12an de aprilo 2010, tri juĝistoj de la Nacia Kortumo verdiktis la absolvon de la kvin ankoraŭ procesataj estroj, kaj deklaris, ke la akuzo estas senbaza, ke la polico misesploris ĝin, kaj ke la fermo de ĵurnalo kontraŭas la konstituciajn garantiojn pri esprim-libereco.

Sekve de la fermo, la ĵurnalo malaperis, ĝiajn posedaĵojn disvendis tribunalaj administristoj, 150 laboristoj restis senlaboraj kaj la eŭsklingvanoj devis atendi la starigon de nova ĵurnalo, Berria [bériá]. Tiu ĉi fakte aperis kelkajn monatojn poste, plejmulte surbaze de la sama skipo, danke al ondo de solidareco kaj al la engaĝiĝo de la laboristoj en la projekto, kio permesis kunigi la minimume necesajn financajn rimedojn.

Protestoj

Aliflanke, la en- kaj eksterlandaj protestoj kontraŭ la fermo de la ĵurnalo estis ne atentataj, kaj eĉ la tiama ministro pri internaj aferoj, de la konservativa Popola Partio, asertis, ke „per la arestoj estas pruvita la rilato inter la ĵurnalo kaj ETA”, kiel MONATO informis en aprilo 2003.

Tamen la verdikto de la Nacia Kortumo asertas tute malsamajn aferojn. Ĝi taksas la akuzon eĉ „nekomprenebla”. Ĝia teksto diras, ke „la akuzantoj ne pruvis, ke la procesatoj havas la plej malgrandan rilaton kun ETA” kaj aldonas: „Krom tio, oni ankaŭ ne konfirmis rekte aŭ malrekte, ke la ĵurnalo Euskaldunon Egunkaria defendis la sintenojn de la terorisma bando, publikigis unu solan artikolon favoran al terorismo aŭ de la teroristoj, aŭ ke ĝia ideologia sinteno havis difinitan politikan kliniĝon; ĉi-lasta afero, cetere, ne estus delikta”.

Kritikoj

La kritikoj de la verdikto kontraŭ la enketa juĝisto estas ne malpli drastaj en tio, kio koncernas la fermon de la ĵurnalo: „La provizora fermo de Euskaldunon Egunkaria, la sola ĵurnalo, kiu ekzistis en la eŭska lingvo, ne havis rektan konstitucian rajtigon nek specifan kaj eksplicitan leĝan normon permesantan ĝin”.

Ĝi eĉ konsideras, ke la tuta proceso devenas el persekutemo kontraŭ la eŭskaj lingvo kaj kulturo: „La mallarĝa kaj erara starpunkto, ke ĉion en rilato kun la eŭska kaj la kulturo en tiu ĉi lingvo ETA nepre instigas aŭ kontrolas, kondukas en la kriminala proceso al mistakso de la datumoj kaj faktoj kaj al senbazeco de la imputado”.

Kulmino

La verdikto, do, konsideras la enketon fuŝa kaŭze de antaŭjuĝoj. Tamen la profesoro pri kriminala juro de la Madrida Aŭtonoma Universitato, Manuel Cancio [manŭél kansjo], opinias, ke ne temis nur pri justica eraro, sed pri „la kulmino de krima antaŭplanita politiko celanta konfuzi tion, kio estas idea apogo, kun tio, kio estas apogi terorisman organizaĵon. Ne okazis nur, ke la enketa juĝisto misagis, kion mi ne diskutas, sed tio estas konsekvenco de ĝenerala agado pere de nova interpreto de jurisprudenco en la lastaj 15 jaroj, kiu kondukis nin ĉi tien”.

La verdikto estas mult-aspekte skua por la hispana justico, sed unu el ĝiaj esencaj punktoj estas ĝia pritrakto de la denuncoj de la akuzitoj pri torturoj fare de la polico. „La verdikto ne asertas, ke la akuzitoj estis torturitaj, ĉar ĝi ne povas tion fari”, klarigas la ĉefa hispana ĵurnalo, la progresisma El País.

Kuracistoj

Tamen la verdikto memorigas, ke la akuzitoj detale priskribis torturojn dum la proceso kaj pli frue antaŭ la enketa juĝisto, kaj ke la agoj priskribitaj de la procesatoj „akordas kun tio, esprimita en la informoj de la juraj kuracistoj post ilia esplorado en la arestejo”. Sekve eventuale estis torturoj, sed la enketa juĝisto decidis ne esplori ilin.

Ne malpli zorgiga montriĝas la fakto, ke jam du eŭskaj ĵurnaloj estis fermitaj, malgraŭ ke tion kontraŭas la hispana leĝaro. Ĝuste la 26an de majo de la pasinta jaro la Supera Kortumo verdiktis, ke oni ne rajtis fermi ankaŭ Egin, kvankam en tiu okazo la justico taksis, ke diversaj membroj de ĝia administra konsilio kulpis pri kunlaborado kun ETA. Tiuj precedencoj ne certigas, ke, malgraŭ la du verdiktoj, nova enketa juĝisto ne decidos refoje fermi alian suspektan gazeton.

Manipulado

Fakte la politikiĝo de la justico en Hispanio kaŭzas pli kaj pli konsternajn situaciojn, kiuj serioze endanĝerigas ĝian rajtecon. Ne nur juĝistoj, kun la subteno de la ŝtata prokurorejo, povas kontraŭkonstitucie sekvestri ĵurnalojn kaj vendi ĉiujn ĝiajn proprietojn dum la enketado, sen atendo de verdikto, aŭ ili povas rigardi flanken, se ili ricevas denuncojn pri torturoj – eĉ fare de neriproĉeblaj kultur-agantoj, kiel tiuj de Egunkaria –, sed ankaŭ la politika manipulado de la justicaj organoj fare de la partioj estas okulfrapa.

La Konstitucia Kortumo havas duonon de sia anaro, kiu mortis aŭ delonge finis sian principan mandaton, sed la partioj ne kapablas interkonsenti ĝian renovigon. Krome, okaze de gravaj diskutoj ĝi fariĝas plia politika areno. Ekzemple, pri la nova Statuto de Aŭtonomio de Katalunio stariĝis eĉ ok petoj de malagnosko de juĝistoj fare de preskaŭ ĉiuj eblaj parlamentaj partioj, kio grave plisenkreditigis la konsiston de la kortumo.

Disputoj

Fakte pasis preskaŭ kvar jaroj da seneliraj disputoj pro la kataluna ĉefleĝo. La 16an de aprilo kvinan proponon de rezolucio malakceptis plimulto de la kortumo, el kio sekvas vica ŝanĝo de juĝisto-raportanto, kiu devos verki novan proponon de rezolucio, kio verŝajne plilongigos la debatojn almenaŭ plurajn monatojn.

Tio evidentigas, ke la kortumo ne atingos jure bazitan verdikton, sed rezolucion precipe kuŝantan sur la politika sinteno de la juĝistoj, agantaj kvazaŭ nova ĉambro de la parlamento.

Kotĵetado

Sed tiu kotĵetado ne limiĝas al la Konstitucia Kortumo. Siavice la progresisma juĝisto Baltasar Garzón, internacie disfamiĝinta pro sia translima persekutado de anoj de la ĉilia kaj argentina diktatorecoj surbaze de la tiel nomata „universala justico”, akumulas tri procesojn kontraŭ si, kiujn liaj apogantoj taksas politikaj.

Kelkaj el tiuj akuzoj estas farataj de novfaŝismaj organizaĵoj, same kiel okazis ĉe Egunkaria, dum ili suspektinde koincidas en la tempo kun liaj esploroj pri koruptado en la Popola Partio, la ĉefa dekstra partio en Hispanio. Ĝuste lia kazo transiris la hispanajn limojn kaj Garzón kolektis rimarkindan apogon tra la monda gazetaro.

Eraroj

Sed juĝisto Del Olmo apenaŭ riskas proceson, malgraŭ siaj multflankaj gravegaj eraroj dum la enketo de la kazo Egunkaria. En Hispanio, kiel en aliaj landoj, okazas ege malofte, ke juĝiston oni konsideru kulpa pri malleĝa agado. Sed fojfoje tio eblas.

Tiel okazis, kiam la Supera Kortumo kondamnis en 1999 la juĝiston de la Nacia Kortumo Javier Gómez de Liaño [ĥabjér gomes de ljanjo] pro senbaza persekutado kontraŭ la ĉefa akciulo de la gazeto El País. Tamen la tiama registaro de la Popola Partio, el kontraŭa signo de la gazeto, tuj forpardonis lin, evidentigante la intimajn filigojn inter politiko kaj justico. Ke en 2008 la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj taksis, ke Gómez de Liaño ne ricevis justan juĝon, plifortigas la suspektojn pri la senpartieco de la justico en Hispanio.

Kompensoj

Sed plia problemo de la hispana justico estas, ke la civitanoj apenaŭ povas defendi sin kontraŭ ĝiaj eraroj. Verdikto de la Nacia Kortumo ne rajtigas la damaĝitojn je kompensoj. Por tio ili devos iniciati novan proceson. Tamen, se la akuzantoj apelacios al la Supera Kortumo, la tuta prijuĝo de eventualaj kompensoj estos haltigita ĝis verdiktado de la plej alta juĝinstanco, kiu ne okazos antaŭ paso de pluraj jaroj.

Kaj tio, ke la akuzantoj estas nuntempe du organizaĵoj ligitaj al la ekstrema hispana naciismo – ĉar la popola akuzo retiriĝis tri jarojn antaŭe (post ŝanĝo en la registara partio) –, kredigas, ke tiel okazos. La hispana justico montriĝas ostaĝo de neinterakordiĝemaj politikistoj kaj de ekstreme dekstraj grupoj.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07