PolitikoBURUNDOKuraĝiga kandidatoPor la unua fojo en la historio de Burundo, kandidatiĝis virino por la posteno de prezidanto. Pascaline Kampayano, kiu reprezentas la opozician partion UPD (Unio por Progreso kaj Demokratio), estas la sola virino el naŭ anoncitaj kandidatoj. Ŝia nomumo estas strategia, ĉar en Burundo virinoj konsistigas pli ol 55 % de la loĝantaro kaj oni kuraĝigas virinojn kaj voĉdoni kaj voĉricevi. Jérémie SABIYUMVA
|