MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

Eksterlanda politiko: ĉu etika aŭ pragmata?

Belgio ankoraŭ konservas fortajn ligojn kun sia ekskolonio Kongo. Granda parto de la belga evoluhelpo fluis al tiu lando. Sed la rilatoj ofte fluktuis pro belga malaprobo pri missituacioj en Kongo.

En politikaj medioj plurfoje okazis diskutoj, ĉu nepre subteni la instancojn por ne fuŝi la belgajn kulturajn, politikajn kaj komercajn rilatojn, ĉu postuli, ke oficiala helpo al Kongo servu al la popolo anstataŭ al pliriĉiĝo de korupta kasto.

La ebla influo de Belgio tamen nuntempe multe ŝrumpis, ĉar ekzemple Ĉinio pretas proponi sumojn por subteni la ekonomian disvolviĝon, kiuj multege superas la belgajn eblojn. Belgio antaŭvidas helpon de 195 milionoj en la venontaj tri jaroj; Ĉinio promesis 9 miliardojn.

Profitemo

Tamen Karel De Gucht [ĥiĥt], kiam ministro pri eksterlandaj aferoj kaj poste kiam komisionano de Eŭropa Unio, kuraĝis publike denunci la profitemon de politikistoj el la registaro de Kabila. Kongo tiom indigniĝis, ke ĝi deklaris De Gucht ne plu bonvena en la lando.

Lia posteulo kiel ministro pri eksterlandaj aferoj en Belgio, Steven Vanackere [stéven vanákere], penadis restarigi amikajn rilatojn. Parte pro tio la belga reĝo Alberto 2a, kun reprezentantoj de la registaro, ĉeestos festojn pro la 50-jara sendependiĝo de Kongo.

Streboj

Leviĝis la demando, ĉu la reĝo ne devus viziti specifajn tieajn organizaĵojn por montri, ke li subtenas la strebojn al plidemokratiiĝo de la lando. Sed supozeble nenio okazos sen la beno de Kabila kaj liaj ĉirkaŭuloj.

Prepare al la reĝa partoprenado en la festoj, belgaj delegacioj jam vizitis kaj vizitos la landon. Kiam Pieter De Crem [piter de krem], ministro pri milita defendado, tie proponis, ke kongaj soldatoj defilu dum la belga nacia festotago en Bruselo, precipe la flandra gazetaro indigniĝis.

Armeo

Novaĵoj pri la propono atingis Belgion tuj antaŭ UN-raporto, kiu menciis, ke armeo, polico kaj informservoj en Kongo sisteme kaj arbitre arestas, torturas, mortigas kaj seksperfortas civitanojn kaj ankaŭ dungas infansoldatojn. La situacio en Kongo, laŭ la raporto, multe pligraviĝis en 2009.

Kaj, kvankam la ministro estas flandra, denove la komunumoj diverse reagis. Flandraj politikaj partioj malaprobis la paŝon de la ministro, escepte de la partio, al kiu apartenas De Crem, kiu ne esprimis starpunkton. Valonaj registaraj partioj ne kontraŭis lian proponon. Tamen la invito ne oficialiĝis.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07