MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

UNIVERSITATOJ

Reformo fuŝita

Manifestaciis en Vieno 10 000 studentoj kun afiŝoj kaj rubandoj, sur kiuj legiĝis: „Bolonjo for”, „Suben la sistemo” kaj „Pagu riĉuloj”. Kio kolerigis la studentaron?

En 1999 la ministroj de 29 eŭropaj ŝtatoj subskribis la Deklaron de Bolonjo por formi unuecan eŭropan universitatan sistemon. La novaj universitataj gradoj estu bakalaŭro (ses-semestra studado), magistro (pliaj du aŭ kvar semestroj) kaj doktoro (latine philosophiae doctor).

Multaj eŭropaj universitatoj transprenis tiun sistemon. Iĝi bakalaŭro en Berlino, magistro en Madrido kaj doktoro en Varsovio – pli-malpli tiel oni imagis la studojn de la nova, moviĝema, multlingva internacia klerulo.

Ĉampiono

Eĉ la nuna aŭstra ministrino por scienco, Elfriede Karl, studis eksterlande, nome en Munkeno, Germanio. Fremdan lingvon tie ŝi ne bezonis lerni. Tamen en subvenciita broŝuro ŝia ministrejo laŭdis edukadan progreson: „Eŭropo kiel tutmonda ĉampiono”: tiel la titolo de la eldonaĵo.

Sed abundas kritiko. La ĉefredaktisto de la gazeto Wiener Zeitung parolis eĉ pri kompleta fiasko de Bolonjo. La problemon kaŭzis, ke multaj universitatoj premas ok-semestran magistran studadon en ses-semestran bakalaŭran studplanon.

Rezulte studentoj pro tempomanko ne povas studi eksterlande aŭ aŭdi nedevigajn prelegojn. Multaj estas eĉ eksigitaj de la universitato pro tro longa studodaŭro.

Kariero

Fiaskas ankaŭ la internacia moviĝemo de la studentoj. Restas lingvaj barieroj. Multaj fakte dubas, ĉu eksterlanda studado kaj kono de fremdaj lingvoj estas ĉiam nepra kondiĉo por profesia kariero. Oni pensu ekzemple pri la filozofo Kant, kiu neniam forlasis sian hejmurbon Königsberg, aŭ pri la fizikisto Einstein, kiu neniam lernis alian lingvon.

Tiurilate rimarkis la iama direktoro por eŭropaj interŝanĝ-programoj, Alfred Posamentier, ke usonaj studentoj ne emas vojaĝi eksterlanden por studi kaj lerni fremdajn lingvojn. Ekzemple, ĉiujare 15 studentoj de la Viena Teknika Universitato iras al Novjorko; alidirekte al Vieno nur ĝis du.

Malgraŭ tio kunvenis en marto en Vieno ministroj pri scienco el 46 ŝtatoj por festi la dek-jariĝon de la Bolonjo-sistemo. Protestis studentoj, okupante prelegejon kaj klopodante bari la enirejon de la konferencejo. Dume estis blokita aŭtotrafiko, kaj ne funkciis tramoj. Protestis ankaŭ politikistoj de la Libereca Partio, kiuj ne rajtis partopreni la konferencon.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07