MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Propraj nomoj

Simpla kaj utila broŝureto dulingva: esperanta teksto sur la maldekstraj paĝoj, franca teksto sur la dekstraj paĝoj. Cherpillod klare kaj sisteme prezentas la kvar plej kutimajn metodojn solvi la problemon pri transskribo en Esperanto de propra nomo:

1. Lasi ĝin tute senŝanĝa.
2. Transskribi ĝin laŭ ĝia proksimuma prononco.
3. Traduki ĝin.
4. Iel ajn esperantigi ĝin.

Cherpillod zorge studis la tekstojn de Zamenhof, inkluzive de liaj privataj leteroj, kaj trovis liajn kutimojn (konsekvence, rekomendendajn) pri diversaj specoj de propraj nomoj.

Cherpillod konstatis, ke:

Rilate al personaj nomoj: Kiam temas pri realaj nuntempaj personoj, Zamenhof respektis la originan nomon, ekzemple Alfred Michaux, Gabriel Chavet ktp.

Kiam temas pri historiaj aŭ fikciaj personoj, Zamenhof ofte esperantigis ilin: Polonio, Adamo, Vilhelmo ktp. Sed li ankaŭ tre ofte lasis ilin en la origina formo: Hans, Marcello, Hjalmar, Thomas ktp.

Kiam temas pri virinaj nomoj, Zamenhof kelkfoje donis al ili o-finaĵon: Anneto, Doroteo, Klaro;
kelkfoje uzis por ili la finaĵon -ino: Gustavino, Johanino, Kristino;
kelkfoje uzis por ili la finaĵon -a: Marta, Gerda, Helga;
kelkfoje lasis ilin en la origina formo: Else, Inger, Molly ktp. Sekve, neniun ĝeneralan regulon pri virinaj nomoj li uzis.

Rilate al familiaj nomoj, Kun du iom strangaj esceptoj, Zamenhof ĉiam lasis ilin en la origina formo: Boirac, Jespersen, Saussure kaj aliaj. La du esceptoj estas en la Ekzercaro en la Fundamento, kie troviĝas ankaŭ Ŝillero kaj Vaŝington [verŝajne V anstataŭ W por faciligi la prononcon?].

Kiam temas pri loknomoj: li aŭ esperantigis ilin laŭ internacia formo, aŭ lasis ilin nacilingvaj.

Kion emfazas Cherpillod, estas, ke Zamenhof respektis la principojn: esperantigi proprajn nomojn, nur kiam ili havas internacie similan ortografion, aŭ lasi ilin en ilia origina nacilingva ortografio. Cherpillod-on tre ĝenas, ke iuj propraj nomoj, tamen, ofte ricevas nepravigeblan formon en la Esperanto-uzado nuntempe. La plej frapa ekzemplo estas la nun jam tre populara landonomo „Barato”, kies internacia formo estas ekskluzive esperantigebla kiel „Hindio”. Mi konsentas kun li pri tio. Laŭ li kaj mi, „Barato” ne pravigeblas.

Ensume, Cherpillod pledas, ke ni reiru al la sistemo uzita de Zamenhof, kaj ĉesu inventi novajn arbitrajn „regulojn”. Miaopinie, li pravas.

Donald BROADRIBB
André Cherpillod: La propraj nomoj/Les noms propres. Eld. la aŭtoro, Courgenard, 2010. 36 paĝoj vinktitaj. ISBN ne indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07